27.4.16

Asparago

indiĝena de: marbordaj regionoj de la orienta Mediteraneo kaj Malgranda Azio; unua kultivita en antikva Grekio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): aprilo-junio

Gastronomoj diros ke vi devus eviti asparagon ke estas pli maldika ol via malgranda fingro, ke ili priskribas kiel "herba," ĉar ĝi havas malpli guston kaj estas tre facile trokuirita. Male al ĝia reputacio, tre maldika asparago ne estas pli tenera ol dikaj tigoj, se vi derompigas la fundojn da la tigoj kie ili derompas denature anstataŭ tranĉi ilin. Iuj disputas ke dika asparago estas pli malŝparema, al kiu mi respondas (eble iomete arogante) ke la malteneraj fundoj povas senŝeligiĝi, uziĝi en supo, aŭ eble aldoni al smuzioj, kaj se vi estas tiom koncernita pri la kosto eble vi devus manĝi kelkan bonan brasikon anstataŭe.* La diko de la riboj reflektas la energion de la radikoj; maldikaj riboj devenas da radikoj ke aŭ estas tro junaj kaj devus lasiĝi dum alia jaro antaŭ ekrikoltiĝi aŭ jam estas rikoltiĝinta sufiĉe kaj devus lasiĝi por alpreni iliajn mirindajn puntajn frondojn kaj regajni ilian forton. Dum rektaj tigoj ĝenerale estas preferitaj, ne estas malbona havi iom da buklo en la pintoj se vi servas vian asparagon en pecoj anstataŭ en enteraj lancoj. La kurbo igiĝas por ventaj kondiĉoj antaŭ la rikolto kaj ĝi ne ŝanĝas la guston.

Asparago estas plej bona manĝita freŝa, kvankam ĝi povas esti boneta frostigita se vi rehejtas ĝin zorgeme. Enladigita asparago ĝenerale ne estas taŭga por homa konsumado (jes, mi denove estas aroganta. Mi rigardas ke asparago estas kelke lukso kaj ĝi devus farita ĝuste aŭ ne farita). Asparago daŭrigos kreski post rikoltiĝi; plej el legomoj faras ĝin, sed asparago estas speciale vigla. Plej fontoj rekomendas kelkan varion de konservi asparagon kun la tranĉitaj fundoj volvitaj kun malseka papera mantuko, sed mi estas havinta pli bonajn rezultojn kun konservi ĝin en ĉirkaŭ colo da avko, aŭ zorgeme balancigita en bona plasta sako aŭ metita en profunda ujo kun ebena fundo, kun plasta sako metita supre ĝin.

Asparago estas membro de la lilia familio; estas ĉirkaŭ 300 varioj, sed nur ĉirkaŭ 20 estas manĝeblaj. En perfektaj kondiĉoj, ĝi povas kreski 10 coloj en 24 horoj. La radikoj devus aĝi tri jaroj antaŭ ilia unua rikolto, sed tiam ili produktos dum ĉirkaŭ 15 jaroj antaŭ ili bezonas anstataŭiĝi. Blanka asparago, ankaŭ nomata blankigita asparago, kreskiĝas en fositaĵoj, kaj la fositaĵoj iom post iom plenigiĝas kun tero por konservi la tigojn kovritaj do ili ne alprenas klorofilon; ĝi esta pli kara pro la plia laboro bezonita. Ankaŭ estas purpura asparago, ke estas pli malgranda kaj havas pli dolĉan, pli "sukplenan" guston. La purpura koloro venas da fitonutraĵoj nomataj antocjaninoj.

Asparago enhavas saponinojn, kiu havas kontraŭinflamajn kaj kontraŭkancerajn ecojn kaj estas kunligiĝitaj al plibonigoj de sangopremo, sanga sukera regulo, sangaj grasaj niveloj. Ĝi enhavas ankaŭ inulino, antaŭbiotiko ke apogas bonajn bakteriojn kaj tial plibonigas digeston. Ĝi estas plena de antioksidantoj, inkluzive vitaminoj C kaj E, beta-karoteno, zinko, mangano, seleno, kaj glutatjono. Aliaj nutraĵoj en asparago enhavas vitaminojn B1, B2, B6, kaj K, foliatan acidon, njacinon, ĉolinon, kupron, pantotenan acidon, kaj plej da la aliaj "kutimaj suspektatoj." Ĝi estas urinigo, ke faras ke ĝi estas bona elekto por personoj kun edemo aŭ alta sangopremo, kaj helpa aldono al puriganta aŭ purigada reĝimo.

Sovaĝa asparago longe estas uziĝinta medicine en Azio, speciale en Hindujo. Asparago unue kultiviĝis en antikva Grekio, kie ĝi uziĝis por kuraci dentdoloron kaj preventi abelpikojn. Ĝi ankaŭ tradicie rigardiĝas kiel afrodiziigaĵo, eble por ĝia formo. Dum kolonia epoko (kaj eble pli frue) asparago iufoje estis nomata "pasera greso" (sparrow grass), konduktanta al la tradicia kromnomo "greso" (grass) ke ankoraŭ uziĝas en kelkaj rondoj hodiaŭ.

Eble la plej stranga aspect de asparago estas la odoro ĝi kaŭzas en la urino de iuj. Ŝajnas ke estas kelka genetika bazo por ambaŭ la metabolo de asparago en maniero ke produktas la odoro kaj la povo de flari ĝi kiam ĝi estas ĉeestanta (kaj la du trajtoj ŝajnas aperi memstare). Estas manka akordo pri kiu substanco(j) en asparago igas la odoron, kaj fakte la esploroj esta produktinta tre malsamajn rezultojn. La odoro ne estas ligiĝinta al sana problemo, tamen; la nura sana konzerno kun asparago estas la ĉeesto de purinoj, ke povas malkonstruiĝi en urikacidon kaj igi problemojn por personoj kun podagro aŭ tendenco por renaj ŝtonoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita asparago
etikeda nutrada informo pri kuirita asparago
Nutrition and You
MNT Knowledge Center
USDA asparaga ligiloj

*Poste mi skribis ĉi tiu, mi ekis scivoli pri ĝi kaj decidis provi ĝi. Mia neformala esploro montris preskaŭ la sama 50% perdo da derompi funton da dikajn kaj maldikajn tigojn -- fakte, la dikaj tigoj perdis statistike sensignifan da unco malpli. Do elektu la dikon ke vi preferas kaj kune ni manĝos tutan ĝin!

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

20.4.16

Turnomovofrito por printempo (dua versio)

verŝo da sezamoleo (ĉirkaŭ 2 tekuleroj, dependanta de la grandeco de via fritilo aŭ uoko)
ĝis funto da porkaĵo tranĉita por turnomovofrito
maldike hakitaj cepoj laŭ gusto, nedeviga
1-2 supkuleroj sojsaŭco kun zingibro (aŭ normala sojsaŭco kaj zingibro laŭ gusto)
1-2 supkuleroj ostra saŭco
1 kunligaĵo asparago, fundoj derompitaj (ĉirkaŭ unu funto antaŭ derompi), rompita en 1 al 1-1/2-colajn pecojn
1 vintra piro (kiel Bosk), senkernigita kaj tranĉita en ĉirkaŭ 1/4-colajn dikajn pecojn; senŝeligi estas nedeviga
1 tekulero riza vina vinagro, aŭ laŭ gusto, nedeviga

Verŝu sufiĉan sezamoleon por kovri la fundo en mezan fritilon. Aldonu porkaĵon, cepojn, kaj sojsaŭcon, kaj kuiru ĝis la porkaĵo estas nur etete rozkolora, turnomovanta ofte. Aldonu ostran saŭcon kaj enmiksu, tiam aldonu asparagon. Kiam la asparago estas ekuirinta (aŭ tuj, se ĝi estas maldika), aldonu piron, verŝanta vinagron supre antaŭ enmiksanta. Kuiru ĝis tutaj ingrediencoj estas kuiritaj, estanta atenta ke la asparago ne kuiriĝas tro (asparago devus esti "al dente" kaj ne jam velka aŭ glita); la piro povas esti etete nesufiĉe kuirita se estas necesa. Se la asparago estas relative dika, certigu ke la fritilo havas sufiĉan likvaĵon por krei kelkan vaporon, kovru ĝin, kaj kuiru ĉirkaŭ 3 minutoj. Faras 2-3 porciojn supre rizo aŭ nudeloj, aŭ malsata persono povas manĝi tuton (sen rizo) se li ne devas movi poste.

Far Dana Huffman.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

6.4.16

Aveloj

indiĝena de: la plej ofte trovita komerca vario estas indiĝena de suda Eŭropo kaj Turkujo, kvankam estas sovaĝa avelo ke estas indiĝena de la Pacifika Nordokcidento
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): aŭtuno

Aveloj estas membroj da la betula familio. Ili estas grava komerca rikoltaĵo en Vaŝingtonio kaj oregono (ili estas la oficiala ŝtata nukso de oregono), kredeble unue enkondukiĝitaj al oregono por fruaj francaj ekloĝiĝantoj. Antaŭ jarcento, fervojaj kompanioj reklamis la ebleco de avelaj fruktarbejoj en la Nordokcidento en iliaj klopedoj por fari ke personoj transloĝiĝis al ĉi tiun regionon (kaj transportiĝis ilin kaj iliajn provizado por fervojo, kompreneble). La sovaĝa avelo ke estas indiĝena de la Pacifika Nordokcidento ne estas tre taŭga por komerca produktado, estanta protektita por pli fermita foliakovro (ĉi tiu kovro de folioj estas speciale pika kaze de niaj indiĝenaj aveloj), sed se vi volas fari la klopodon de rikolti ilin, ili estas perfekte manĝeblaj. Plej da la avelo en butikoj estas de la "Barcelona" vario kaj ofte aĝas unun jaron aŭ pli, sed se vi trovas fruktarbejon da kiu aĉeti rekte vi havos pli freŝa avelojn kaj vi povus trovi aliajn variojn (Holmquist Fruktarbejoj havas varion nomita DuChilly ke faras bonan manĝeton). La haŭto de aveloj estas kelke amara, sed ĝi povas forigiĝi post rostanta por froti tavolon da nuksoj en mantuko (la moviĝo aspektus simila al sternanta paston).

La ligno de la avelujo iufoje uziĝas por fari arkoj, kaj la rektaj branĉetoj fariĝas bonan sagaj stangoj; avela ligno estas ankaŭ tradicia elekto por rabdoj. La arboj estas tradicia elekto por heĝoj, precipe en Anglujo, kaj povas logi papiliojn. La avelujo floras dum la mezavintro kaj poleniĝas por la vento; la nuksoj ekformas en junio.

Ĉina manuskripto de 2838 Antaŭ la Komuna Erao listigas avelojn inter la kvin sanktaj manĝaĵoj die donacitaj al homojn. Ĉe ĉirkaŭ 200 Komuna Erao, la greka kuracisto Dioskorides skribis de aveloj ke "Ĝi kuracas kronikan tusanton se pistitaj aveloj manĝiĝas kun mielo. Kuiritaj aveloj miksitaj kun nigra pipro kuracas la kataron. Se la ŝmiraĵo produktita por pistanta brulitaj avelaj ŝeloj en sebo ŝmiriĝas en la kapo kie haroj ne kreskas pro normala kalveco aŭ io malsano, haroj venos denove."

Kiel aliaj nuksoj, aveloj estas bonaj por la koro. Ili havas altajn nivelojn da of foliatoj, ke povus helpi preventi depresion, kaj havas la plej alta proantocianidinan enhavo de tutaj arbaj nuksoj, faranta ilin utilaj por moderigi la risko de sangaj buloj, infectoj de la urina aparato, kaj iuj specoj da naskiĝaj difektoj. Ili estas alta en fibro kaj speciale bona fonto de kupro kaj mangano. Ili estas iomete alta en graso, sed ĝi estas preskaŭ tute bo0naj grasoj kiel mono-malsaturitaj grasacidoj. Aveloj estas ankaŭ bona fonto de vitaminoj A kaj E, kaj arginino, amina acido ke helpas malstreĉi sangajn vaskulojn kaj malaltigi sangopremon. Avela oleo estas bona por la haŭto, kaj populara portanta oleo por tradiciaj medicinoj.

Personoj kiu estas alergia al arakidoj, artemizia poleno, brazilnuksoj, betula poleno, kaj macadamianuksoj povus ankaŭ esti alergia al aveloj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo por nekuiritaj aveloj
tavolo kontrastiganta nuksoj
oregonhazelnuts.org
Seed Guides
oregonhazelnuts.org
Dorris Ranch Living History Farm

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie