8.2.17

Du receptoj por du personoj

Florbrasika Biskvito kun Brunaj Buteraj Rostpanetoj

1 taso entejra lakto
1 1/4 taso legoma buljono
ĉirkaŭ 1/2 lb. florbrasikaj floretoj
1/3 funto (aŭ iomete pli) terpomoj, senŝeligitaj kaj hakitaj
1/2 malgranda cepo, hakita
1 ajlero, premita
2 vergetoj timiano
salo kaj pipro laŭ gusto
3 supkuleroj peza kremo

garnaĵo:
1 recepto Brunaj Buteraj Rostpanetoj (vidu malsupre)
ĉirkaŭ 3 supkuleroj granataj semoj
hakitaj ŝenoprazoj laŭ gusto

Unuigu lakton, buljonon, florbrasikon, terpomojn, cepon, ajlon, kaj timianon en granda kaserolo. Ekboligu supre mezalta hejtilo. Boletigu, parte kovrita, 18-20 minutoj, ĝis legomoj estas tre teneraj. Forĵetu timianajn vergetojn. Laboranta en baĉoj, muelu en miksilo ĝis glata. Aldonu kremon kaj miksu por unuigi. Alĝustigu la spicojn; servu garnita kun rostpanetoj, granataj semoj, kaj ŝenoprazoj.

Brunaj Buteraj Rostpanetoj

1 1/2 supkuleroj butero (prefere sensalita)
1 1/2 taso ciabatta pano, tranĉita en kuboj
salo kaj pipro laŭ gusto

Fandu buteron en granda fritilo supre meza hejtilo. Kuiru, kirliganta okaze, ĝis orkolora bruna, 2-4 minutoj. Aldonu panon kaj kuiru, turnomovanta ofte, ĝis rostitaj, 10-12 minutoj. Spicu.

Adaptita da Country Living

--------------------------------------------------------------

Filet Mignon kun Ampleksa Balzama Glazuro

2 filet mignon bifstekoj, ĉiu ĉirkaŭ 4 unco
nigra pipro laŭ gusto
salo laŭ gusto, nedeviga
1/4 taso balzama vinagro
1/4 taso seka ruĝa vino

Malavare pipru ambaŭ flankojn de ĉiu steko; salu laŭ gusto. Metu en malgluiĝeman fritilon supre mezalta hejtilo kaj brunigu ĉirkaŭ 1 minuto en ĉiu flanko. Malaltigu hejtilo al meza malalta; aldonu balzaman vinagron kaj vinon. Kovri kaj kuiru 4 minutoj en ĉiu flako, aŭ ĝis kuiritaj, surverŝanta kun saŭco kiam turnanta. Forigu al varmaj teleroj kaj supremetu supkuleron da glazuro en ĉiu steko; servu tuj.

Adaptita da allrecipes.com

Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie