26.7.17

Kiu fari kun faboj

Pizaj branĉetaj salato kun faboj
1 funto faboj, forigitaj da la guŝoj
3 supkuleroj olivoleo
1 supkulero balzama vinagro
salo kaj pipro laŭ gusto
4 uncoj pizaj branĉetoj
4 rafanoj, maldike tranĉitaj
1/4 taso splitaj migdaloj
1 avokado, tranĉita laŭlonge (optional)

Brogu la fabojn en bolanta akvo ne pli da du minutoj; tuj malvarmetigu ilin en glacia akvo. Forigu la eksterajn ŝelojn, aŭ per elpremi la fabon kun viaj fingroj aŭ per detranĉi la ŝelojn. Kunkirlu olivoleon kaj vinagron; spicu laŭ gusto. Skuu pizajn branĉetojn, rafanojn, kaj splitajn migdalojn kun la olea/vinagra miksaĵo. Dividu ĉi tiun salatan miksaĵon inter ĝis kvar teleroj; supremetu fabojn kaj avokadajn tranĉaĵojn.

Adaptita da food52.com (kiu devas esti signife suda da ni, ĉar ili ŝajnas konsideri ke faboj estas printempa legomo).
Mezuroj estas usonaj.

----------------------------------------------------------

Faba kaj menta pesto
2 tasoj preparitaj faboj (ĉirkaŭ 2 funtoj antaŭ foriganta la guŝoj kaj ŝeloj)
2 supkuleroj migdaloj, maldelikate hakitaj
2 anĉovaj fileoj en oleo, maldelikate hakitaj
1 ajlero, maldelikate hakita
6 supkuleroj citrona oleo
1⁄4 taso delikate raspita parmezano
1⁄4 taso loze pakitaj mentaj folioj, maldike tranĉitaj
ŝelo de 1 citrono, delikate raspita
2 supkuleroj citrona suko
salo laŭ gusto

Kuiru fabojn en bolanta, salita akvo ĝis ili estas helaj verdaj, ĉirkaŭ 30 sekondoj. Transloku al pelvon de glacia akvo kun kulero kun aperturoj kaj lasu malvarmigi ĉirkaŭ unu minuto, ĝis malvarmegaj. Senakvigu kaj maldelikate haku. Pistu la migdalojn, anĉovojn, kaj ajlon en postujo ĝis bone unuigitaj. Aldonu 2 supkulerojn da la citronan oleon. Aldonu fabojn kaj frakasu al maldelikata pureo. Enmiksu la restantajn 4 supkulerojn da citronan oleon, parmezanon, menton, citronan ŝelon, kaj citronan sekon. Alĝustigu la spicojn se estas necesa.

Adaptita da Saveur
Mezuroj estas usonaj.
--------- Pli pri faboj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

19.7.17

Du receptoj por karotoj

Mielaj zingibraj karotoj
6 karotoj, tranĉitaj en 2-colaj pecoj
ĉirkaŭ 2 tasoj akvo
1 supkulero butero
1 supkulero haketita freŝa zingibra radiko
raspita ŝelo de 1 oranĝo, laŭ gusto
1 taso mielo
1 supkulero ruĝa vina vinagro
2 supkuleroj haketita freŝa minto
salo, pipro laŭ gusto

En kaserolo, kovru karotojn kun akvo. Ekboligu, malaltigu varmegon, kaj boletigu ĉirkaŭ 5 minutoj. Senakvigu. Fandigi buteron supre mezmalata varmego. Aldonu zingibron, oranĝan ŝelon, mielon, vinagron, kaj karotojn. Ĵetetu kaj hejtu komplete, ĉirkaŭ 1 minuto. Forigu da hejtilo, aldonu minton, kaj spicu laŭ gusto. Servu varmega.

Adaptita da: Expressions of home cookbook / Pamela King, editor. Watertown, WI : SPS, [2000?]

-------

Spicaj kaj acidaj karotoj
1 funto karotoj, maldike tranĉitaj, bolitaj 5 minutoj, senakvigitaj
1/4 taso sekvinberoj
2 supkuleroj fandita butero
2 supkuleroj mielo
1 supkulero citrona suko
1/4 tekulero muelita zingibro
1/4 tekulero kajena pipra pulvoro
1/4 taso pinsemoj aŭ tranĉitaj migdaloj (nedeviga)

Miksu tutajn ingrediencojn krom nuksojn en kvarta kaserolo. Baku ĉe 375 gradoj farenhejtaj 25 al 30 minutoj, turnomovanta okaze, ĝis la karotoj estas glazuritaj. Garnu kun pinsemoj aŭ tranĉitaj migdaloj.

Adaptita da la retinformilo World Wide Recipes.

Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

12.7.17

Ĉokoladaj-frambaj frostigitaj jogurtaj lekbombonoj

2 tasoj freŝaj aŭ frostigitaj framboj
2 tasoj negustigita greka-stila jogurto
3-5 supkuleroj sukero, laŭ gusto
1/2 taso malgrandaj ĉokoladaj pecoj

Muelu frambojn, jogurton, kaj suleron en miksilo aŭ kuireja maŝino ĝis glata. Dividu la miksaĵon inter frostigitaj lekbombona ŝimfungoj aŭ paperatasoj, ĝis ĉirkaŭ 1 colo da la supro. Dividu ĉokoladajn pecojn inter la ŝimfungoj kaj enmiksu, foriganta samtempe la aerkavojn. Enmetu bastonojn kaj frostigu ĉirkaŭ 6 horoj, ĝis firmaj. Trempu ŝimfungojn mallonge en varman akvon por forigi, aŭ ŝiru paperatasojn da lekbombonoj.

Adaptita da eatingwell.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

5.7.17

Kokaĵo kun abrikota farĉo

2 entjeraj senostaj kokaĵaj brustaj duonoj, kun haŭto
1/2 taso seka farĉa miksaĵo
1/4 taso hakita cepo
2 supkuleroj fandita butero
1/2 tekulero muelita zingibro
1/2 funto freŝaj abrikotoj, tranĉitaj en du partoj (ĉirkaŭ 4)
1/2 taso abrikota marmelado
1 supkulero pomvina vinagro

Metu kokaĵon kun haŭto malsupra kaj platigu ilin ete kun maleo. Unuigu farĉan miksaĵon, cepon. buteron, kaj 1/4 tekuleron zingibron; metu en strion laŭlonge de la centro de ĉiu brusta duono kaj surmetu abrikotaj duonoj. Faldu kokaĵon ĉirkaŭ farĉo; ligu kun kordo ĉiu du coloj. Kradrostu 15 minutoj en arako ĉirkaŭ 5-1/2 coloj supra meza-varmega braĝoj, turnanta unu aŭ du fojoj. Miksi abrikotan marmeladon, vinagron, kaj restantan 1/4 tekuleron da zingibron; almetu supre kokaĵaj ruloj kun peniko. Rostu alia 5-10 minutoj, ĝis kuiritaj.

Adaptita da California Apricots
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie