16.10.18

Nudeloj kun brokolo kaj sezama saŭco

8 uncoj brannudeloj, kuiritaj, senakvigitaj sed ne malvarmigitiaj
5 tasoj brokolaj floretoj, ete brogitaj, senakvigitaj sed ne malvarmigitiaj
2 tasoj karotoj, tranĉitaj en alumetojn
3/4 taso maldike tranĉitaj verdaj cepoj
1/3 taso hakita freŝa koriandro
3 supkuleroj rostitaj sezamaj semoj

Saŭco:
2 supkuleroj sezama pasto
2 supkuleroj akvo
2 supkuleroj sakea vinagro
2 supkuleroj sojsaŭco
1 1/2 malhela sezamoleo
2 tekuleroj mielo
1/2 tekulero raspita freŝa zingibro
1/2 tekulero kapsiketa pasto kun ajlo (sambal oelek)
2 ajleroj, haketitaj

Unuigu nudelojn kaj brokolon; surŝutetu restantajn ingrediencojn supre. Kunkirlu saŭucajn ingrediencojn en malgranda pelvo. Verŝu supre nudeloj kaj ĵeteti por kovri.

Adaptita da: Cooking light, Apr. 2007
Mezuroj estas usonaj.

Mi preparis ĉi tiun artikoleton por la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater antaŭ ĝi ŝanĝis redaktistojn. Estas kelkaj da ili, ke aperos ĉi tiu vintro kiam mi fartas precipe malvarma kaj malinspiriĝita.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

1.10.18

Salikoka kaj Galia Melona Salato

1 malgranda galia melono, sensemigita, ŝelo forigita kaj pulpo hakita aŭ pulpo forigita kun melonbuligilo
100 gramoj kuiritaj kaj senŝeligitaj salikokoj
2 supkuleroj delikate haketitaj freŝaj mentaj folioj
1 supkulero olivoleo
2 supkuleroj citrona suko
1 tekulero entejragrena mustardo

Miksu ingrediencojn kaj spicu. Servu en melonaj ŝelaj duonoj se dezirita.

Adaptita da Recipes Plus
Mezuroj estas britaj.

Mi ne estas provinta ĉi tiun jam -- ni estas havinta malbonan someron por melonoj ĉi tie -- sed ĝi scivoligas.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.