18.11.18

Lukumo

2 1/2 tasoj akvo
4 tasoj sukero
1 taso maiza amelo
3/4 taso frukta suko*, kia ajn gusto ke vi ŝatas (vinbera suko, oranĝa suko, kaj ceteraj)
1 tekulero kalia bitartrato
kelkaj gutoj da manĝaĵa koloranto (nedeviga)
rostitaj haketitaj nuksoj (nedeviga)
oleo por grasoŝmiri la kaserolo
glazursukero por tegi

Boligu la akvon; enmiksu sukeron ĝis ĝi solviĝas komplete. Miksu maizan amelon kun suko kaj kalia bitartrato, turnomavanta por elimini bulojn. Enmiksu iom post iom en bolantan siropon. Daŭrigu kuiranta, turnomovanta ofte, 20 minutoj aŭ al 200 gradoj farenhejtaj. Aldonu koloranton kaj nuksojn se vi deziras. Verŝu en grasoŝmiritan 7-colan kvadratan kukan kaserolon kaj lasu stari ĝis fiksa kaj malvarmigita. Tranĉu en 1-colajn kvadratojn kaj tegu kun glazursukero (unu maniero estas skui kelkajn post kelkajn kvadratojn en plasta sako de glazursukero).

*Certigu ke vi havas w00% suko, prefere nedolĉigita; sukaj trinkaĵoj povas esti ĝis 90% sukera akvo kaj kiu vi vere deziras ĉi tie estas la gusto, vi aldonos multan sukeron.

Adaptita da Eastern Mediterranean Cooking; bedaŭre me ne registris la plenan citaĵon.
Mezuroj estas usonaj.

Do,
antaŭ kelkaj semajnoj mi staris atendanta mian vicon ĉe... mi nomiĝas ĝin "la posteno de doversaj aĵoj" ĉe la manĝaĵa banko, kie ili donas miksitajn aĵojn kiel bisvkitoj, limonado, salata saŭco, aŭ tiu abomenin... tio estas, ahem, tiu interesa "lardogusta" krevmaizo. Mi povis vidi preter la du personoj ke estis antaŭ mi, en korbo de diversaj strangaj aĵoj, skatolon da https://www.libertyorchards.com/Apletoj kaj Kotletoj. Mojosa! Sed estis nur unu skatolo, ĉu unu da la personoj ke estis antaŭ mi kaptus ĝin? La unuo elektis kafo; aĉ, sed okej, kafo estas populara. Bona. La sekvanto elektis... chiles en adobo? Ĉu vere, enladigitaj paprikoj anstataŭ Apletoj kaj Kotletoj? Bone, preferoj estas nekompreneblaj kaj mi gajnis, sed ĉu vere? Kompreneble, kiam mi portis ĝin hejme mi vidis ke ĝia limdato estis antaŭ iom pli da unu jaro, sed ĝi ankoraŭ estis bona, nur la randoj estis iomete sekaj.

Tiam mi memoris ke antaŭe mi estis copiinta recepton por lukumo, la originala dolĉaĵo ke inspiris Apletojn kaj Kotletojn, do mi serĉis ĝin por kunhavigi.

Mia avino (ŝi ke estis suda matriarko, ne ŝi ke faris butterboojn) loĝis en Cashmere dum multaj jaroj, kaj kiam mi aĝis ĉirkaŭ dek aŭ dek du jaroj ŝi kunportis min por vidi la fabriko de Apletoj kaj Kotletoj. Tiam, ili nure faris la du produktojn kaj ilia fabriko estis malgranda loko ĉe mezurbo; mi estas certa ke ili estas kreskiginta kaj kredeble estas transloĝiĝinta post tiam. Ili certe estas aldoninta pli produktojn. La afero estas, tiu estis unu da la unuaj fojoj ke mi pensis pri ke produkto estis loka kaj ke esti loka gravis. Bone, tiam mi kredis ke ili estis nacia markigo kaj mi impresiĝis; nun mi pensis ke estas eĉ pli mojosa ke ili estas speciala regiona frandaĵo.

Kaj jes, mi konas ke iuj kredas ke ĝi ne estas manĝebla. Iuj ŝatas aĉaĵojn kiel kafo kaj mirteloj kaj kremfromaĝa glaceo, do ni tutaj devos konsenti ke ni malkonsentas kaj ĝoji pri nia diverseco. Alio estus enuiga.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.