17.12.16

Persimonoj

indiĝenaj de: la pli popularaj varioj estas indiĝenaj de Ĉinio, kvankam aliaj regionoj ankaŭ havas indiĝenajn variojn
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): ĉirkaŭ novembro

La persimonoj ke vi trovas en butikoj plej probable estos unu da la japanaj varioj. Estas persimono indiĝena al Usono sed ĝi plejparte kreskiĝas kiel ornamplanto. La plej komunaj varioj estas Fuyu, kiu havas la formon de platiĝita tomato kaj estas la plej bona elkto por senŝeligi kaj manĝi sen kuiri, kaj Hachiya, kiu pli konvenas por baki kaj havas pli pintan formon. Aliaj ĝeneralaj specoj enhavas la Hindan Persimonon, Nigra Persimonon, kaj lotusdiospiron. Teknike, persimonoj estas beroj. Tutoj estas en la Diospira genro, membroj de la Ebenaca familio kaj prenca al ebono. Persimona ligno fakte iufoje uziĝas por fari aĵojn kiel arkoj, lignaj flutoj, kaj manĝiloj, sed ĝi povas esti rompiĝema kaj malfacila por labori.

Persimonoj estas kelke nekomunaj, parolanta komerce, plejparte ĉar ili estas plej bonaj kiam ili estas tre maturaj. Kelkaj varioj estas pli dolĉaj kaj fariĝas manĝebla antaŭ ili fariĝas komplete molegaj, aliaj estas pli akraj kaj devus kuiriĝi aŭ manĝiĝi kun kulero.

Persimmonoj estas abundaj en vitaminoj A, B6, C, kaj E, mangano, kupro, fosforo, kaj fibro. Ili ankaŭ provizas multaj da fitonutraĵoj, flavonoidoj, kaj antioksidantoj. Ili profitas la haŭton, mukozojn, kaj okulojn, protektas kontraŭ buŝa, pulma, kaj brusta kanceroj, aktivigi la imunan sistemon, kaj ĝenerale helpas reguligi la entjeran korpon. Ili eĉ batalas lipidan absorbon, kiu helpas kun pezoperdo.

Persimmonoj povas malaltigi sangopremon, ke estas bonega novaĵo se via estas alta, sed ĝi povas esti danĝera por personoj kun malalta sangopremo. Ili ankaŭ havas multan fruktozon, kiu finiĝas ne esti tiel sana kiel ni diriĝis en pli grandaj kvantoj. Tre alta konsumado de persimmonoj povas kaŭzi la formiĝon de lignaj buloj en la stomako nomitaj bezoaroj, sed ne estas probabla ke ni manĝus tiel grandan kvanton ĉi tie.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj japanaj persimmonoj
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj indiĝenaj persimmonoj
Organic Facts
Web MD

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie