15.3.17

Kivoj

indiĝenaj de: Norda Ĉinio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo):: vintro, sed ili konserviĝas bonekaj povas troviĝi en superbazaroj tuta la jaro

Kivoj, aŭ ĉinaj grosoj, estas plej kutime aŭ verdaj aŭ orkoloraj, la verda Hayward kivo estanta la vario plej kutime trovita en usonaj butikoj. Iliaj vilaj ŝeloj estas manĝeblaj, kvankam plej homoj preferas ne manĝi ilin. Kivoj enhavas proteinon, actinidinon, ke moligos viandaĵon kaj likvigos batitan kremon kaj gelatenon. La plej facila maniero de manĝi kivon (krom entjera, ŝelo kaj tuta) estas tranĉi ĝin en du partoj kaj ĉerpi la pulpon da la ŝelo kvazaŭ malgranda meloneto. Por senŝeligi ĝin, detranĉu ambaŭ pintojn kaj enmetu kuleron inter la ŝelo kaj la pulpo.

La kivo alvenis en Nov-Zelando da Ĉinio je la fino de la 19a jarcento, kie ili renomiĝis por la apterigo ke ili similas por eviti eksportan imposton por beroj. Kivaj arboj, grimparbustoj ke povas atingi 30 futoj, povas esti malfacila ekreskigi, sed la maltima vario kun malgrandaj fruktoj povas kreskiĝi en la Olympia regiono.

Kivoj provizas grandegan kvanton da vitamino C -- pli ol oranĝoj -- kaj kalion, vitaminon E, vitaminon A, vitaminon K, omegajn-3 grasojn, magnezion, kupron, kaj diversajn fitonutraĵojn. Ili estas speciale bonaj por la supra spira kaj digesta sistemoj, kaj enhavas polifenolojn ke stimulas la imunan sistemon. Iliaj polisakaridoj aktivigas kolagenan sintezon, faranta ke ili estas bonaj por haŭton, muskolojn, kaj tendenojn; ili ankaŭ enhavas luteinon, ke protektas la haŭton kontraŭ transviolan lumon kaj preventas okulajn malsanojn kiel aĝokoneksa makula degenereco. Ilia kalio estas bona kontraŭ alta sangopremo, dum ilia vitamino K preventas akumuladon de kalcio en la arterioj, movanta ĝin en la osteojn al ĝia loko. Ankaŭ estas multa da serotonino tie, kiu estas bona kontraŭ sendormeco kaj povus plibonigi memoron kaj moderigi depresion. Kivoj, kaj precipe iliaj semoj, ankaŭ havas antifungajn kaj antibakteriajn ecojn. Kivoj retenas iliajn nutraĵojn dum konservitaj plej bone ol multaj fruktoj. Kivoj kaj kivaj radikoj aperas en tradicia ĉina medicino en kuraciloj por artika doloro, vezikaj ŝtonoj, kaj kelkaj kanceroj.

Kivoj havas pli sukeron ol oranĝoj, sed ili havas moderan gliceman indekson do ne estas granda problemo. La plej granda zorgo estas alergioj: kivoj estas kutima alergio, precipe por tiuj kun lateksa frukta sindromo (alergio al latekso kaj fruktoj kun similaj proteinoj kiel avokadoj kaj bananoj) aŭ alergioj al aveloj, tritiko, figoj, aŭ papavaj semoj. Ili povas malrapidigi koagulon de sanga (bona aŭ malbona, dependanta de se vi devas teni vian sangon maldensa por via koro aŭ se vi alfrontos operacio ene de semajno aŭ du). Ankaŭ, personoj ke prenas betablokantojn aŭ kun aliaj kalio-koneksaj zorgoj devus memori la altan kalian enhavon de kivoj kaj reteni ilin por speciala regalo.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri malkuiritaj kivoj
heathline.com
Medical News Today
World's Healthiest Foods

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie