2.3.20

Kokaĵo kaj kikeroj

ĉirkaŭ 1 funto senosta, senhaŭta kokaĵo (femuroj rekomenditaj)
1/4 taso hakita cepo, laŭ gusto
1/4 taso hakita celerio, laŭ gusto
1-2 hakitaj karotoj, laŭ gusto (nedevigita)
15.5-unca ladskatolo aŭ ĉirkaŭ 2 tasoj kuiritaj kikeroj, senakvigita se konvenas
1/4 al 1/2 taso kradrostada saŭco, laŭ gusto

Senostaj, senhaŭtaj kokaĵaj femuroj kutime enpakiĝas kvazaŭ volvitaj ĉirkaŭ la spaco kie estis la osto; se via malrapida kuirilo estas sufiĉa granda, disvolvigu ilin kaj metu ilin trans la fundo (nedeviga: ĝi nure lasas ke ili kuiros pli rapide kaj faras ke ili apartiĝias en ĉifonoj pli facile). Se vi uzas kokaĵajn brustojn, tranĉu ilin en 2-5 pecoj. Surmetu la cepon, celerion, kaj karotojn, kovru, kaj kuiru ĉirkaŭ 2 horoj, ĝis la kokaĵo estas kuirita kaj ekas apartiĝi kiam pikita. Aldonu kikerojn kaj almenaŭ sufiĉa kradrostadan saŭcon por bene malseketigi tuta. Daŭrigu kuiri (kovrita) ĝis la kikeroj varmiĝas komplete, kaj ĝis alia horo. Frostiĝas bone, precipe se vi forlasas la karotojn (ili povas esti iomete malglata post frostiĝi).

Ĉi tiu nepre estis simpla kazo de "kio mi povas fari kun ĉi tiuj kikeroj sen iri al la vendejo?"

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.