25.10.19

Akvo! Akvo!

Ankoraŭ mi provas inventi efektivigeblan sinakvuman sistemon por la abela ĝardeno. La problemoj enhavas ke la levitaj bedoj jam estas konstruitaj, kaj ne por sinakvumi; manko de prem-kompensita fonto de akvo; kaj projekta buĝeto de ĉirkaŭ $0.

Do mi rigardis kelkajn interretajn paĝojn, sed plejparte mi trovis specojn de poto-supre-sitelo ke bezonus rekonstrui la bedojn. Estis unu paĝo pri guta aistemo sed ĝi bezonis kranon kaj supozis ke ĝi konstruiĝis ĉe gazono. Do, lasiĝita al mia propra *ingenuity, mi aliafoje pensas pri speco da gutantaj boteloj, aŭ eble boteloj kun meĉoj, metitaj inter la plantojn. Sed, ĉu 2-litra botelo daŭrus dum tuta semajnfino kun warmega vetero? Precipe se mi detranĉas la finon por plenigi ilin pli facile?

Pli feliĉe, mi trovis kelkajn malgrandajn tabulojn ke devus funkcii por ŝirmi la eksteran ĉelaron de la orienta abelujo. Devos unuiĝi en paroj, tranĉitaj laŭmezure la deklivo de la tegmento, kaj ligita iel al la abelujo -- ankoraŭ mi ne estas ellaborinta kiel fari tiu -- sed se ili ne protektas sufiĉe, mi povas provi kovranta ilin kun rubaj sakoj aŭ peco de *dropcloth, kaj ĉiukaze estos pli bona ol la nenio ke estas tie nun. Aŭ eble la ĉelaro jam estas fariĝinta tro malseka kaj la afero estas vana, mi malkovros lunde.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

12.10.19

Pota rostaĵa stufaĵo por malrapida kuirilo

Flankaĵo: tutaj kvantoj da ingrediencoj estas "aŭ laŭ gusto" kaj devus rigardiĝi kiel pli gvidlinioj ol instrukcioj.

3 mezaj terpomoj, en 4-6 pecoj
5 karotoj, en pecoj de ĉirkaŭ 1 colo
1 funto bovaĵo por stufaĵo aŭ rostaĵo aŭ steko,* en grandaj mordmezuraj pecoj
1/4 taso cepo en kubetoj
2 tigoj celerio, en pecoj de ĉirkaŭ 1/2 colo
kelkaj eroj da ajlo, premitaj
abunda pipro, salo se vi devas

Aranĝu terpomojn kaj karotojn en la fundo de malrapida kuirilo; metu supre bovaĵoj, tiam cepon, celerion, kaj ajlon. Spicu, kovru, kaj kuiru ĉirkaŭ 4 horoj ĉe mezalta, aŭ ĝis kuirita.

Faras ĉirkaŭ 2 ĉefmanĝojn por mi, 2-4 tagmanĝojn.

*Se vi uzas antaŭspicitan bovaĵon, mi rekomendas ke vi lavetus ĝin antaŭ korti, kaj kredeble reduktius la kvanton da salo ke vi aldonas. Se vi uzas antaŭtranĉita stufaĵa bovaĵo, mi rekomendas ke vi tranĉus ĉiun pecon en du partoj -- ne estas vera kialo, nure mi preferas tiel kaj ĝi kuiriĝas iomete pli rapide.

La cetero de la historio
Mia patrino ŝercis ke ŝi kuiris per trovi la recepton, atenteme aranĝi ĝin proksime, kaj detaleme ignori ĝin. Ĉi tiu estas precize tiu speco da recepto. Fakte, plejparte da mia kuiro sekvas tiu granda malnova tradicio.

Mi konsideris surmeti iom da freŝan petroselon kaj kelkajn foliojn da salvion aŭ vergeton da rosmareno, sed pluvis kaj mi ne volis meti miajn ŝuojn por eliri kaj alporti ĝin.

Normale miaj stofaĵoj havas almenaŭ unu alian legomon, sed mi sentis min mallaborema (eble mi batalis mian kutiman malfruan-septembran kataron, kiu mi ricevas da patroj post iliaj filoj portas ĝin alhejme al ili da eki la lerneja jaro). Tiam mi konsciis ke mi havis la ingrediencojn de pota rostaĵo, do ĉar ne forlasi la buljonon kaj nure lasi ke ĝi kuiras en ĝiaj propraj sukoj? Da tiu venis la titolon.

Ĝis rezultis sufiĉe malseketa, sed kun ete plia likvaĵo, do ne antaŭvidu fari saŭcon da ĉi tiu gutgraso. Vi povus aldoni iom da bovaĵan buljonon aŭ aĉeti enladigitan saŭcon, sed mi pensis ke ĝi estis bona sen saŭco.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.