29.7.15

Krispa brasiko

Indiĝena de: Anatolio kaj la Mediteranea regiono
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): tuta la jaro, escepte de eble malfrua somero

Ni rigardu unu pli braskio dum ni ekas la abundan sezonon. Krispa brasiko estas unu de la pli "super" de la super-manĝaĵoj, kun pli da vitamino C ol oranĝo kaj pli kalcio ol lakto. Ĝi povas helpi kuraci aŭ preventi preskaŭ ĉion, da alopecio (vitamino A helpas daŭrigi harojn malsekajn kaj manko de fero povas kaŭzi alopecio) al morto (manĝi abunda kalio interrilatiĝi kun 20% pli malalta risko de morto da tuta kaŭzoj). Vere, estas tiom da aĵoj kiu krispa brasiko bonigas, mi ne diskutas tutan la detalojn ĉi tie. Ekzistas multaj retpaĝoj kun abunda informo. Kio tuto signifas estas, kiel diras la maljuna frazo, krispa brasiko estas "bona por kio malsanas vin."

Krispa brasiko kreskas pli bone en malvarma vetero kaj ĝenerale rigardiĝas vintra kultivaĵo; milda frosto dolĉigas ĝin, kiel la plimulto de la kruciferacoj. Tamen, nordokcidentaj someroj estas kutime sufiĉe malvarmaj ke kelka speco de krispa brasiko eble estos havebla en la farmista bazaro kiam ajn vi deziras ĝin. Kiu estas bona, ĉar konvencie kultiviĝa krispa brasiko emas gardi pesticidojn, do ĉi estas bona fojo por aĉeti ekologiajn legomojn.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita krispa brasiko
etikeda nutrada informo pri kuirita krispa brasiko
medica kaj nutra artikolo da Medical News Today
konciza resumo kun receptaj ideoj da Web MD
Nutrition And You

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

28.7.15

Kukurbaj floroj farĉitaj kun fromaĝo kaj herboj

12 grandaj kukurbaj floroj, pistiloj forigitaj sed tigoj neforigitaj (por malgrandaj floroj, uzu pli)
1 ovo, malforte batkirlita
ĉiocela faruno
olivoleo por plenigi fritilo al la profundon de 1/2 colo

farĉo:
1 bulbeto ajlo, senŝeligita kaj haketita aŭ premita
1/4 kulereto salo, aŭ laŭ gusto
3/4 taso (ĉirkaŭ 3 uncoj) freŝa kaprofromaĝo, ricota fromaĝo, mocarelo, aŭ Monterey Jack fromaĝo, raspita se konvenas
1/2 taso raspita parmezano
1 supkulero hakita freŝa petroselo
1 supkulero hakita freŝa bazilio aŭ 2 kuleretoj hakita freŝa timiano
pipro laŭ gusto

Miksu farĉa ingrediencojn. Singarde apertu la petalojn de ĉiu floro kaj metu ĉirkaŭ 1 supkuleron da farĉa miksaĵo en la fundon. Kuntvistu la suprojn de la petaloj kaj trempu ĉiu pakojn en ovon, tiam ruligu en faruno. Forskui ekstra kaj friti pakojn en oleo supre meza hejtilo 3-4 samtempe ĝis orkolora, 2-4 minutoj. Senakvigu mallonge en paperaj mantukoj kaj servu tuj.

Adaptita da Rombauer, Irma S.; Rombauer Becker, Marion,; Becker, Ethan, Joy of cooking.[Revised ed.] Scribner, 1997. ISBN: 0684818701
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

26.7.15

Orkoloraj poreoj kaj cepoj (Blaunche porre)

1 kulereto safrano
2 supkulero bolanta akvo
6 mezaj poreoj, nur blanka parto, tranĉitaj en maldikaj ringoj
3 mezaj cepoj, senŝeligita kaj hakitaj
2 tasoj kokaĵa buljono
1/3 kulereto hela bruna sukero
ĵetkovro de "pouder douce" aŭ iometo da ĉiu de blanka pipro, cinamo, kaj kariofiloj

Sorbigu la safranon en la bolanta akvo ĝis la akvo estas forta orkolora. Metu tutajn ingrediencojn en granda kaserolo kaj kuiru, malkovrita, 6-8 minutoj. Senakvigu por seevi kiel legomo aŭ aldonu pli buljonon por servi kiel densa supo. Por pli hela orkoloro, aldonu guton de flava manĝaĵa koloranto.
La originala medieval recepto enhavis malgranaj birdoj kiel merloj aŭ fringoj, do ne estus malkonvena aldoni kelkaj kokaĵaj pecoj al la manĝaĵo -- sed certigu ke ili estas sufiĉe malgrandaj por kuiri komplete dum la 6-8 minutoj la legomoj kuiros.

Adaptita da: Black, Maggie, The Medieval Cookbook. British Museum Press, 1992. ISBN: 0714105562
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

22.7.15

Mielaj dolĉaĵoj

Ĉi tie estas kelkaj mielaj dolĉaĵoj da la antikva mondo, kiel rekreita far Andrew Dalby kaj Sally Grainger en The Classical Cookbook (J. Paul Getty Museum, 1996. ISBN: 0892363940).

Deliaj dolĉaĵoj (greka)

3/4 taso bolanta akvo
1/2 taso kribrita ĉiocela faruno (prefere malblankigita)
olivoleo por profunde friti
2 supkuleroj varma mielo
papavaj semoj aŭ muelita nigra pipro por ĵetkovri

Vigle batkirlu farunon en akvo kaj kuiri kelkajn minutojn. Verŝi en grandan teleron aŭ, se estas havebla, marmora plato. Lasi ke ĝi malvarmiĝas komplete; ĝi devus esti firma sed iomete gluanta. Dum la oleo hejtiĝas, haku farunan miksaĵon en kuboj. Provu la oleon kun iomete da la miksaĵo; kiam ĝi leviĝas kaj koloras, la oleo estas preta. Kuiru kuboj 2-3 samtempe en la oleo 3-4 minutoj, ĝis orkolore brunaj. Forigu kaj senakvigu en paperaj mantukoj, tiam kovruu kun mielo kaj ĵetkovru kun papavaj semoj aŭ pipro.

--------------
Alexandria dolĉaĵoj (romia)

1 taso sezamaj semoj
3/4 taso (entute) haketitaj migdaloj, juglandoj, kaj aveloj
3/4 taso mielo

Rostu sezamajn semojn kaj nuksojn ĉe 350 gradoj farenhejtaj ĝis ili ekas kolori. Boligu mielon, senŝaŭmigu, kaj boletu 7 minutoj. Forigu da hejtilo kaj enmiksu sezamajn semojn kaj nuksojn. Distribuu en grasoŝmiritan bakpleton aŭ malprofundan kaserolon por malvarmiĝi. Kiam malvarma sufiĉe por manipuli, form into malgrandaj buloj; faldu en pecojn de papero por konservi.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

Brasiko

indiĝena de: Mediterranean region
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): somero-vintro

Brasiko estas alia kruciferaco, parenca al la brokolo de kiu mi parolis lasta semajno kaj la krispa brasiko de kiu mi parolos baldaŭ. Brasiko estas de tri ĉefaj specoj: verda, ruĝa, kaj savoja. Kelkaj "ruĝaj" brasikoj fakte estas purpura, dum plejparte de la taŭzitaj savoja varioj estas verdaj aŭ eĉ flavetaj. Ĝi evoluiĝis da sovaĝa brasiko, kiu ne formas kapojn kaj aspektas pli same krispa brasiko. Historiistoj plejparte kredas ke ĝi estis alportinta al Eŭropon por migrantaj keltoj ĉirkaŭ 600 Antaŭ la Komuna Erao, kaj ĝi estis altestimita en antikva grekio kaj romio tiom ĝenerale bona por kia ajn malsanigas vin. Poste, fermentita brasiko kiel saŭrkraŭto portiĝis por nederlandaj maristoj kiel kontraŭskorbuto (fonto de vitamino C, manĝigita por preventi aŭ mildigi skorbuton).

Brasiko estas alia bona kontraŭkancero kaj ankaŭ helpas malaltigi kolesterolon (por tiu speciala eco, vaporkuiri estas la plej bona kuirmaniero). Savoja brasiko estas speciala bona kontraŭ kancero, dum ruĝa brasiko estas mlanplej bona elekto por ĝenerala nutrado. Brasika suko estas tradicia kuracilo por stomakaj ulceroj, kaj pli freŝaj esploroj estas trov anta ke brasiko sin estas ĝenerale bona por la tuta digesta sistemo.

Ĝi estas plej nutra nekuirita aŭ nur etete kuirita, kun rapida friteto estanta la aktuala favorato.* Kiam brasiko estas tranĉita, ĝi ekas perdi ĝian vitaminon C, do antaŭtranĉita brasiko ne estas la plej bona elekto. Tamen, ĝi enhavas enzimojn ke transformas ĝiajn glukosinolojn al isotiosianatojn (kiu batalas kanceron), do ne estas malbona ideo lasi ke tranĉita brasiko staras 5-10 minutoj antaŭ kuiri.

Mi devas koncedi ke plejparte da la diskuto pri nekuirita versus kuirita, vaporkuiri versus mikroondi, aŭ kia ajn la morgaŭa populara studobjekto estos -- manĝita kun la dekstra aŭ maldekstra mano, por tuta ke mi scias -- ne gravas al mi. Mi preferas teni ĝin simpla: la maniero por ricevi la plej da nutradon el viajn legomoj estas manĝi ilin, do la maniero de kuiri (aŭ ne kuiri) ke helpas meti ilin interne de vi estas prefera. Brasiko havas kvaronan kalorion per gramo, do vi ne devas limigi vin.

-------
*Mi suspect ke la speco de fritetanta ili rekomendas ne estas la manieron ke mi uzas, kiu enhavas multan da buteron aŭ lardan grason kaj rezultas en kvanton da brunigo. Fakte, la sanakuira arbitroj probabla nomus mian manieron "friti."

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita brasiko
etikeda nutrada informo pri kuirita brasiko
whfoods.com

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

19.7.15

Penne kun betaj folioj kaj ajlo

6 supkuleroj olivoleo
2 bulbetoj ajlo, haketitaj
16-20 uncoj betaj folioj en 1-cola pecoj
1 funto sekigitaj penne aŭ rigatoni, kuiritaj
1/2 taso raspita parmezano, kaj pli por servi
salo kaj pipro laŭ gusto

Hejtu 2 supkuleroj oleo, aldonu ajlon kaj turnomovu ĉirkaŭ 2 minutoj. Miksu en foliojn kaj kuiru 5-10 minutoj ĝis velkitaj. Forigi da hejtilo kaj miksi en restanta oleo. Verŝu supre pasto kaj metu parmezano supre. Skuu repide kaj servu kun pli parmezano.

Adaptita da Peterson, James, Vegetables. William Morrow, 1998. ISBN: 0688146589
mMezuroj estas usonaj.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

17.7.15

Peklitaj ajlaj skapoj

1 funto entjeraj ajlaj skapoj
3 tasoj vinagro
5 tasoj akvo
1/4 taso koŝera salo
freŝaj baziliaj folioj
sekigitaj ruĝaj paprikaj pecoj laŭ gusto

Boligu akvon, vinagron, kaj salon por fari peklakvon. Paku varmegaj, steriligitaj enladigaj vazoj kun entjeraj skapoj, 1 freŝa bazilia folio, kaj iomete da paprikaj pecoj; plenigu vazojn kun peklakvo. Fermu kovrilojn, kovru kun akvo, kaj boligu 45 minutoj. Konservu almenaŭ 2 semajnoj antaŭ servi por teni la pli bonan guston.

Da: 2 Sisters Garlic
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

Brokola salato

2 kapoj brokolo 4-10 tranĉaĵoj lardo (sufiĉa por esti bona kun kvanto da brokolo) 4-8 verdaj cepoj (sufiĉa por esti bona kun kvanto da brokolo) 1/4 - 1/2 taso migdaloj, tranĉitaj (sufiĉa por esti bona kun kvanto da brokolo) saŭco: 1 taso majonezo 1 supkulero sukero 2 supkuleroj vinagro Tranĉu la lardon en 1/4-cola pecoj kaj fritu ĝis preskaŭ kraketa; lasi ke ĝi malvarmiĝas. Brunigu la migdalojn ĉe 450 gradoj farenhejta ĝis malforte brunitaj; lasi ke ĝi malvarmiĝas. Tranĉu la brokolon en mordmezuraj floretoj kaj metu en pelvon. Tranĉu la cepojn maldike (inkluzive la verdajn partojn) kaj metu en la pelvon kun la brokolo. En alia pelvo, miksu la saŭco ĝis glata. Miksu la lardon kaj migdalojn kun la brokolo kaj cepoj, kaj miksu ĝis tutaj ingrediencoj estas bone distribuitaj. Verŝu saŭco supre ĝin, kaj miksu ĝis tuto estas bone kovrita. Uzu vian juĝo; uzu sufiĉa por malavare kovri la salatajn ingrediencojn sed vi ne volas ke la ingrediencoj naĝus. Kovru kun plastakovro kaj malvarmigu almenaŭ unu horo. Far: Carolyne McNary, adaptita far Kelly Iverson.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

15.7.15

Brokolo

indiĝena de: Italio
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): somero al vintro

Brokolo estas membro da la brasiko familio, parenca al florbrasiko, brasiko, kaj eruko; kelkaj fontoj sugestas ke oni manĝus 3-5 tasojn da brasikaj legomoj per semajno. Ĝi estas "tre malalta kaloria legomo" kaj havas multajn fibron, vitaminojn, mineralojn, antioksidantojn, fitonutraĵojn, kaj flavonoidojn. Brokolo estas speciala konita por fitonutraĵoj kaj flavonoidoj ke donacas protekton kontraŭ gamo da kanceroj. La antioksidantoj enhavas vitaminojn A kaj C; vitamino A apogas vidkapablon kaj vitamino C apogas la imunan sistemon.

Brokolo estas tre bona por la korpa purigada sistemo. Ĝi enhavas tri glukosinolajn fitonutraĵojn en speciala miksaĵo kiu apogas tutajn la paŝojn de la purigada procezo kaj isotiosianatojn kiu helpas regi ĉi tiun procezon ĉe genetika nivelo (ankaŭ estas ĝenerale bona por la digesto). Ĝi ankaŭ donacas kontraŭinflamajn avantaĝojn kaj povas mildigi la efekton de alergioj.

Brokolo evoluiĝis da sovaĝa brasiko je la antikva romia epoko. Kvankam estas kutima manĝi nur la florajn kapojn aŭ floretojn de brokolo, la folioj kaj (senŝeligitaj) tigoj ankaŭ estas manĝebla. Fakte, se vi malŝatas brokolon, mi instigas ke vi senŝeligas kaj tranĉas la tigojn, kaj provas ilin bolitaj aŭ varpokuiritaj ĝis teneraj; kelkaj personoj malŝatas la teksturon de la floretoj, ne la guston. Nekuirita brokolo estas la plej nutra, sed por reteni la plej nutraĵoj kiam kuiranta brokolon, konservu la varmegon malalta; vaporkuiru ĝin ĉe 212 gradoj farenhejtaj apenaŭ 5 minutoj. Se vi kuiras ankaŭ la tigoj, eku ilin antaŭ la floretoj, kaj por eĉ pli nutraĵoj, enmetu la foliojn. Brokolaj ŝosoj kaj mikroverdaĵoj ankaŭ akiras populareco.

Unu averto, tamen: brokolo, kiel alia brasikoj, enhavas "kropkaŭzojn" ke povas esti problemon por personoj kun kropa problemoj. Tiuj kun sanaj kropoj, tamen, povas manĝi tiom da ĝi kiel ili volas.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita brokolo
etikeda nutrada informo pri kuirita brokolo
whfoods.com

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

10.7.15

Mezepoka fraga deserto

1 pindo fragoj, folioj forigitaj
1/4-1/2 taso ruĝa vino
2 supkuleroj riza faruno
1/3 taso sukero
iometo ĉiu da nigra pipro, muelita zingibro, cinamo, kaj salo
1 1/4 tasoj migdala lakto (negustigita)
1 supkulero butero aŭ porkograso
2 kuleretoj ruĝa vina vinagro
2 supkuleroj sekigita riboj

Verŝu 1/4-1/2 taso vinon supre fragoj kaj miksu singarde, tiam deverŝu kaj forĵetu la vinon. Miksu en miksilo aŭ kuireja maŝino fragojn, rizan forunon, sukeron, spicojn, kaj migdalan lakton. Boligu miksaĵo supre meza hejtilo, turnomovanta konstante, kaj boligu ĉirkaŭ 2 minutoj por densigi. Forigu da hejtilo kaj enmiksu buteron, tiam vinagron kaj ribojn. Verŝu en servitelero(j) kaj malvarmigu.

Da: Hieatt, Hosingto, and Butler, Pleyn Delit : medieval cookery for modern cooks. University of Toronto Press, 1996. ISBN: 0802076327
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

8.7.15

Franca cepa supo

Ĉi tiu recepto kontribuiĝis por Kelly Iverson, kiu diras ke ĝi estas detala sed bonega kaj klopodinda. Ŝi estas bonegan kuiriston, do kiam ŝi rekomendas recepton vi povas esti certa ke ĝi valoras provi. Ŝi ŝatas ĉi tiu recepton ĉar ĝi estas bongusta bona, kompreneble, sed ankaŭ ĉar ĝi frostiĝas bone kaj estas bona maniero por uzi tiujn malbelajn finvintrajn cepojn.

3 supkuleroj butero
6 grandaj cepoj
salo kaj pipro laŭ gusto
2 3/4 tasoj akvo
1/2 taso Amontillado (aŭ alia seka ŝereo)
4 tasoj kokaĵa buljono
2 tasoj bovaĵa buljono
spica bukedo de 6 vergetoj da freŝa timiano kaj 1 nobla laŭra folio

por servi:
tranĉaĵoj da via favorata farinta pano, rostitaj
tranĉaĵoj da grujera fromaĝo (aŭ svisa, fontina, aŭ provalona)

Tranĉu la cepojn en du partoj kaj tranĉu en kvarona-cola tranĉaĵoj. Malavare grasoŝmiru la interne de granda kaserolo kun densa fundo aŭ nederlanda forno (almenaŭ 7 kvartoj). Dividu buteron en 3 partoj kaj metu en kaserolon; aldonu cepojn kaj 1 kulereto salo. Kovru kaj kuiru ĉe 400 gradoj farenhejtaj 1 horo (cepoj estos malseketa kaj etete de malgrandigita volumeno). Forigu da bakforno kaj turnomovu, skrapanta fundon kaj flankojn de la kaserolo. Remetu kaserolon en bakfornon kun kovro etete malfermetita kaj kuiru alia 1 1/2 - 1 3/4 horoj, ĝis cepoj estas tre molaj kaj orkolore brunaj, turnomovanta cepojn kaj skrapanta fundon kaj flankojn de la kaserolo post 1 horo.

Zorgeme forigu kaserolo da bakforno kaj metu sur mezalta hejtilo. Uzanta bakfornajn gantojn por manipuli kaserolon, kuiru cepojn, turnomovanta ofte kaj skrapanta fundon kaj flankojn, ĝis likvaĵo vaporiĝas kaj cepoj bruniĝas, 15 al 20 minutoj. Malaltigu varmegon al meza se cepoj brunigas tro rapide. Daŭrigu kuiri, turnomovanta ofte, ĝis kaserola fundo estas kovrita kun malhela krusto, 6-8 minutoj, alĝustiganta varmegon kiel estas necesa. Aldonu 1/4 tason akvo kaj turnomovu, skrapanta kaserola fundo por ellasi kruston kaj kuiru ĝis akvo vaporiĝas kaj kaserola fundo formas alia malhelan kruston, 6-8 minutoj. Ripetu ĉi tiu procezon 2 aŭ 3 pli fojoj, ĝis cepoj estas tre malhela bruna. Aldonu ŝereon, miksu, kaj kuiru, turnomovanta ofte, ĝis ŝereo vaporiĝas, ĉirkaŭ 5 minutoj.

Enmiksu la kokaĵan kaj bovaĵan buljonojn, 2 tasojn akvo, timianan bukedon, kaj iomete da salon. Skrapu up restantajn pecojn da brunigita krusto da la fundo kaj flankoj de la kaserolo. Altigu varmegon al alta kaj boligu. Malaltigu varmegon al malalta, kovru, kaj boletu 30 minutoj. F origu kaj forĵetu herbojn kaj spicu kun salo kaj pipro laŭ gusto.

Nur vi povas frostigi la supon. Kiam vi volas servi ĝin, rehejtu se estas necesa, porciumu en pelvojn, supremetu rostpanon kaj fromaĝo, kaj metu sub la rostilo ĝis fromaĝo fandas.

La supo ankaŭ povas uziĝi por trempi francajn trempitajn sandviĉojn kaj por la likvo en potaj rostaĵoj, speciale bovaĵa rostaĵoj.

Originale da: Cooks Illustrated; mezuroj estas usonaj.

------------------------------------------------------------------
Por kontrasto, ĉi tie estas kiu malvolonta kuiristo kiel mi farus:

Simpla cepa supo

2 supkuleroj butero
2 funtoj cepoj, maldike tranĉitaj
3 ladskatoloj bovaĵa buljono, ĉiu 14.5 uncoj
1/2 taso seka ruĝa vino (nedeviga)

garnaĵo:
1 1/3 tasoj spicitaj rostpanetoj
4 maldikaj tranĉaĵoj svisa fromaĝo
4 supkuleroj raspita parmezano

Fandigu buteron en granda, eza kaserolo supre mezalta hejtilo. Aldonu cepojn kaj kuiri, turnomovanta ofte, ĉirkaŭ 25 minutoj aŭ ĝis malhele brunaj. Aldonu buljonon kaj vinon; boligu ĝis supo estas etete reduktita kaj gustoj miksas, ĉirkaŭ 10 minutoj. Spicu kun salo kaj pipro.

Por garni:
Metu ĝis 4 profunajn bakfornimunajn pelvojn sur bakplato kaj aldonu 1/3 tason rostpanetojn al ĉiu. Porciumu supon supre rostpanetojn kaj supremetu fromaĝojn. Metu sub la rostilo ĝis fromaĝo fandas.

Adaptita da Bon Appétit (per la Epicurious retejo)
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

Cepoj

Indiĝena de: Azio
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): somero-aŭtuno, sed ili konservigas bone kaj povas trovi en famristaj bazaroj preskaŭ tuta la jaro

Estas du ĝeneralaj kategorioj de cepo, la matura cepo kaj la cepeto, verda cepo, aŭ salata cepo. La ŝaloto estas parenco de cepoj, sed estas malsama legomo. Cepetoj estas junaj cepoj, do ilia sezona estas pli frua kaj mallonga ol la maturaj bulboj. Kiam la rikoltaĵo ekas, vi trovos novaj cepoj, kiu ankaŭ foje nomiĝas salataj cepoj (nur por esti konfuzanta) kaj bezonas manĝiĝi relative baldaŭ. Cepoj por konservado devas "kuraciĝi" per sekiĝi. Tiu povas fari per elterigi la plantojn kaj lasi ilin en la kampo dum kelkaj tagoj (en seka vetero, certe). Poste, ili povas kolektiĝi kaj kroĉiĝi en faskojc aŭ alimaniere konservita en sekaj kondiĉoj. Cepoj kuracita tiamaniere konserviĝas plej bone en malvarma seka loko kiel kelo; se vi devas konservi ilin en glaciŝranko, certiĝu ke ili havas seka loko.

Iu kredas ke post cepo tranĉiĝas, ĝi altiros ĝermojn, ke estas utila por lasi en la tablo por purigi la aeron sed malsana por mangi post unu tago. Ĉar mi preskaŭ neniam uzas tutan cepon, mi evitas tutan la demandon per tranĉi la cepon kaj frostigi la parto ke mi ne uzas. Cepoj frostigita tiamaniere estas bonaj por kuiri, tamen la teksturo suferos iom. Manĝi nekuiritaj cepoj estas ankaŭ popola kuracilo por malvarmumoj.

Tiel frua kiel la 6-a jarcento a.K., hinda medicina traktaĵo, la Charaka Sanhita, rekomendis la cepon kiel urino kaj diris ke estas bona por la digesto, la koro, la okuloj, kaj la artikoj. Atletoj de la antikva Grekio manĝis cepojn kaj trinkis cepan sukon por plifortigi sin por la olimpiaj ludoj. Laŭ Plinio la Maljuna, la antikva jromanoj uzis cepoj por resanigi malbonan vidkapablon, kaŭzi dormon, kaj kuraci aftojn, mordojn de hundo, dentdolorojn, disenterio, kaj lumbalgio.

Do, kio vi akiras da manĝi cepojn, plue cepan spiron? Ili estas bonegaj fontoj de vitamino C, sulfuraj kombinaĵoj, flavonoidoj, kaj fitonutraĵoj, do ili helpas preventi parkinsonan morbon, kormalsanon, kanceron, altan sangopremon, kaj apopleksion. Ili ankaŭ helpas redukti inflamon. Unu de la flavonoidoj de cepoj estas kvercetino, kiu kelkaj animalaj esploroj indikas helpas preventi amason de ŝildo en la arterioj krom ĝia ĝenerala valoro kiel antioksidanto. Ankaŭ ĝi reduktas alergiajn konsekvencojn per halti la produktado de histaminoj. Unu esploro eĉ trovis ke ĝi malstreĉas la spirkanalajn muskolojn kaj povus mildigi astmajn simptomojn. Ruĝaj cepoj havas plej kvercetinon.

La kontraŭinflamaj ecoj de cepoj devenas da sulfuraj kombinaĵoj, kiu ankaŭ estas kio kaŭzas ke vi ploras dum vi tranĉas ilin. Por la pligranda dozo de sulfuro, manĝu viajn cepojn nekuiritaj. Estas pli alta koncentriteco de flavonoidoj en la plej eksteraj tavoloj, so vi akiros plej guston kaj antikancera ago se vi ne senŝeligas pli tavoloj ol devas.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri kuiritaj cepoj
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj cepoj
multa da interesaj cepaj faktoj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

6.7.15

Mezepokaj peklitaj legomoj

2 funtoj entute petroselaj radikoj, karotoj, rafanetoj, kaj napoj, senŝeligitaj kaj maldike tranĉitaj
1 funto blanka brasiko, senkernigita kaj tranĉita en ĉifonoj
1 funto malmolaj piroj, senŝeligitaj, senkernigitaj, kaj hakitaj
6 supkuleroj salo
1 kulereto muelita zingibro
1/2 kulereto safrano
2 tasoj blanka vina vinagro
2 uncoj riboj
2 1/2 tasoj sukplena blanka vino
6 supkuleroj mielo
1 kulereto franca mustardo
1/8 kulereto ĉiu muelita cinamo kaj muelita nigra pipro
1/4 kulereto ĉiu anizo kaj fenkolaj semoj
2 uncoj sukero

Boligu radikojn kaj brasikon, aldonu pirojn, kaj kuiri ĝis ili ekas moliĝi. Senakvigu kaj disribuu legomojn en 2-cola tavolo en malprofundan malmetalhavan kaserolon. Ĵetkovru kun salon, zingibron, safranon, kaj 4 supkulerojn da la vinagro, kovru, kaj lasu 12 horoj.

Lavetu bone kaj aldonu la ribojn, tiam paku en steriligitajn enladigajn vazojn; lasu almenaŭ 1-colan malplenan spacon ĉe la supro. Boletigu vinon kaj mielon, senŝaŭmigu, kaj aldonu la restantan vinagron, mustardon, cinamon, pipron, anizon, fenkolajn semojn, kaj sukeron. Boligu kaj verŝu supre legomoj ĝis kovritaj kun 1/2 colon da likvaĵo. Fermu kun vinagrimunaj kovriloj kaj konservu.

Adaptita da: Black, Maggie, The Medieval Cookbook. British Museum Press, 1992. ISBN: 0714105562
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

5.7.15

Vaporkuirita ĉina brasiko kun nigra vinagro kaj sezamoleo

1 granda kunligaĵo ĉina brasiko
3 supkuleroj ĉina nigra vinagro (aŭ balzama vinagro)
1 kulereto sukero
1/2 kulereto ĉina kapsiketa pasto
2 kuleretoj malhela sezamoleo
1 kulereto salo
2 kuleretoj sezamaj semoj

Tranĉu ĉirkaŭ unu colon da la fundo de la ĉinaj brasikoj kaj forĵetu. Apartigu la tigojn, forigu la foliojn kaj tranĉu ilin en striojn de ĉirkaŭ 1/4 cola larĝo, tiam tranĉu la tigojn en 1/4 colajn tranĉaĵojn. Konservu tigojn kaj foliojn malkune. Unuigu restantajn ingrediencojn. Vaporkuiru la tigojn 4 minutoj; aldonu la foliojn kaj vaporkuiru aliaj 4 minutojn, tiam skuu kun vinagra miksaĵo kaj aldonu salo se dezirita.

Adaptita da: Peterson, James, Vegetables. William Morrow, 1998. ISBN: 0688146589
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

4.7.15

Salataj buritoj

Se vi volas manĝi pli sane sed salato kaj rostpano ne ŝajnas veran manĝon, provu ĉi tiu anstataŭ. Ĝi estas preskaŭ la samaj ingrediencoj, eble iom malpli da karbonhidratoj, sed ŝajnas agrabla rapidmanĝeja tagmanĝo. Bonuso: vi ne devas kuiri ĝin, do estas bonega dum varmega vetero kiam vi ne deziras varmigi la kuirejon.

2 tortiljoj, kun 8-12-coloj diametro
1 ĉefkuirista salato (via favorata miksaĵo, aŭ vidu ĉi-suba por mia simpla versio)
salata saŭco laŭ gusto

La tortiljoj will wrap pli bone se varmigitaj ĉirkaŭ 10 sekondoj en la microwave aŭ lasita en varmega aŭto en la suno ĉirkaŭ 5 minutoj (jes, vi povas eksperimenti kun suna kuiro en la Pacifika Nordokcidento). Dividu la salaton inter la tortiljoj kaj aldonu salatan saŭcon. Ruligu kiel burito kaj manĝu.

Estas pli facila lasi la tortiljojn just sort of flopped over ĝis vi estas preta por manĝi ĝin, ĉar ili ne restos fermitaj facile. Ĉi tiu ankaŭ permesas ke vi plenigas la tortiljojn iomete pli plenaj ĉar vi devas faldi nur unun finon.

Minimumisma ĉefkuirista salato

ĉirkaŭ 10 folioj ruĝa folia latuko, lavitaj kaj disŝiritaj
1 granda tranĉaĵo fromaĝo, tranĉita en strioj aŭ kuboj -- ĉedara, svisa, aŭ farmista estas bonaj, aŭ tiu restanta peceto da raspita taka aŭ pica
mikso se ĝi ne estas jam ŝima
1/4 al 1/2 taso kokaĵo en ĉifonoj, aŭ 2 sandviĉaj tranĉaĵoj ŝinko tranĉitaj en strioj
sunfloraj semoj aŭ tranĉitaj migdaloj laŭ gusto
tiuj restantaj kelkaj tranĉitaj olivoj aŭ malvarmaj pizoj, se vi havas ilin
kio ajn alia ke sin kaŝas en la glaciŝranko kaj kongruas kun la aliaj ingrediencoj

Metu en pelvon. Manĝu. Servas 1. Estas laktuko restanta, iru kaj faru vian propra.

Variaĵo: Uzu multan da laktukon. Komencigu bonan filmon, metu pelvon sur stomakon, kaj manĝu kun viaj fingroj kiel krevmaizo.

Far: Dana Huffman.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

1.7.15

Ajlaj skapoj

indiĝena de: mez-azio
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): somero, sed nur dum kelkaj weeks

Ajlaj skapoj, ankau nomata kuki-ninniku aŭ ajlaj trunketoj, ŝosoj, suproj, tigoj, aŭ bukloj, estas la floraj trunketoj de la ajla planto, fortranĉita antaŭ ili floras por instigi ke la planto produktus pli grandajn bulbojn. Ili havas teksturon simila ol asparagoj kaj mildan ajlan guston, aspektas tre amuza, kaj signalas ke estas somero. Ĉar ili estas de la ajla planto, ili prezentas multajn da la samaj sanaj profitoj ol regula ajlo, inkluzive helpi plibonigi sangaj oksigenaj niveloj, protekti kontraŭ osteoartrito kaj kancero, helpi gardi la hepaton kaj renojn da oksidigita streĉo, kaj stimuli la imunan sistemon. Ili ankaŭ provizas nutraĵojn ke gardas la haŭton kaj la pulmojn. Skapoj estas bona fonto de vitaminoj A kaj B6, kalcio, mangano, kaj seleno.

Se la skapo kreskas, ĝi produktos floron kaj tiam bulbetojn ke anstataŭas grajnoj en la reprodukta proceso de ajlo. Farmistoj fortranĉas tiu ĉi floran trunketon por preventi ke la planto uzus energio por kreski tiu ĉi bulbetojn anstataŭ "koncentri" je la ĉefa bulbo. La bulbetoj ne manĝiĝi, tamen estas kelka konjecto inter farmistoj....

Skapoj povas tranĉiĝi maldike kaj aldoniĝi nekuirita al salatoj aŭ io ajn ke vi farus kun ŝenoprazoj aŭ cepetoj. Ankaŭ vi povas kuiri ilin; provu ilin en via favorata recepto aŭ kirlata-fritata mikso.

Legu pli:
kvin motivoj por manĝi skapoj
artikolo kun multa da recepaj ideoj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie