27.9.17

Supo de tri cepoj

1 tekulero olivoleo
4 mezaj poreoj (blankaj kaj verdaj partoj, ĉirkaŭ 2 tasoj), hakitaj
1 malgranda cepo (1/4 funto), maldike tranĉita
2 grandaj ŝalotoj (1/4 funto), maldike tranĉita
salo kaj pipro laŭ gusto
1 1/2 tasoj akvo
1 granda terpomo (6 unco) kiel Yukon Gold, senŝeligita kaj tranĉita en 1/2-colaj pecoj
1 taso kokaĵa buljono
1/2 taso raspita grujera fromaĝo (2 uncoj)
2 tekuleroj balzama vinagro

Hejtu oleon supre meza hejtilo ĝis varmega sed ne fumanta; aldonu poreoj, cepo, kaj ŝalotoj kaj spicu laŭ gusto. Kuiru ĉirkaŭ 15 minutoj, tirnomovanta ofte, ĝis randoj estas orabrunaj. Aldonu 1/2 tason da akvo kaj deglazurigu fritilon, skrapanta brunajn pecojn. Aldonu terpomojn, buljonon, kaj restantan tason da akvo al cepojn. Boletu, kovrita, turnomovanta ofte, ĝis terpomoj estas tre teneraj.

Verŝu ĉirkaŭ 1 tason da supo en miksilon, muelu, kaj remetu al kaserolon. Alĝustigu la spicojn kaj servu surŝutetita kun fromaĝo kaj verŝita kun vinagro.

Faras ĉirkaŭ 4 tasoj.

Adaptita da: Gourmet (trans la retejo de Epicurious).
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

20.9.17

Kukurbeta & maiza sufleo

2 mezaj kukurbetoj (ĉirkaŭ 1 1/2 funtoj)
2 1/2 tekuleroj salo
6 ovoj, dividitaj
2 mezaj spikoj maizo, senfoligitaj
2 verdaj cepoj, hakitaj
6 supkuleroj butero
6 sukuleroj faruno
1/4 tekulero nigra pipro
1 1/4 tasoj lakto
1/2 taso svisa fromaĝo tranĉita en ĉifonoj

Tranĉu kukurbetojn en ĉifonoj kaj metu en traverŝilon supre telero aŭ en lavujo; ĵetetu kun 1 tekulero da salo. Lasu stari 30 minutoj. Lavetu, senakvigu, kaj sekigu por frapetoj. Dividu ovojn kaj lasu stari ĉe ĉambra temperaturo 30 minutoj. Bolu maizon, kovrita, 3-5 minutoj aŭ ĝis tenera-krispa; senakvigu. Lasu malvarmiĝi etete kaj tranĉu maizon da spikoj. Kuiru cepojn kaj kukurbetoj en butero, turnomovanta, ĝis teneraj. Enmiksu farunon, pipron, kaj restantan salon ĝis intermiksitaj. Iom post iom enmiksu lakton kaj ekboligu, turnomovanta konstante. Kuiru 1-2 minutoj, ĝis saŭco densiĝas. Aldonu al maizo kaj enmiksu fromaĝon. Miksu iom da kukuebetan miksaĵon en ovoflavojn; remetu tutan en pelvon, turnomovanta konstante. Lasu ke ĝi malvarmiĝas iomete. Batkirlu albumenojn ĝis firmaj sed ne sekaj. Singarde enmiksu kvaronon da la albumenojn kun la kukurbeta miksaĵo, tiam aldonu la restantajn albumenojn. Transloku al grasoŝmiritan kai farunkovritan 2 1/2-kvartan suflean kaserolon. Baku ĉe 350 gradoj farenhejtaj 45-50 minutoj, ĝis supro estas pufiĝi kaj centro aspektas fiksa.

Adaptita da Taste of Home, June/July 2014 tra Taste of Home.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

13.9.17

Freŝaj oksikokaj fazeoloj kun olivoleo kaj ajlo

1 funto freŝaj oksikokaj aŭ borlotaj fazeoloj, forigitaj da la guŝoj (ĉirkaŭ 1 1/2 tasoj)
6 entejraj ajleroj, senŝeligitaj
2 supkuleroj olivoleo
1/2 tekulero ruĝaj pipraj pecoj, laŭ gusto
1/2 tekulero freŝa timiano
2 tasoj akvo
2 noblaj laŭraj folioj
1 tekulero salo, laŭ gusto

Kuiru ajlerojn en olivoleo supre meza hejtilo, kliniganta la fritilon do la oleo estas sufiĉe profunda por kuiri la ajlon egale. Kiam la ajlo ekfariĝas ete orkolora, aldonu ruĝajn piprajn pecojn kaj timianon; kuiru aliaj 2-3 minutoj, ĝis orkolora. Aldonu fazeolojn, miksanta bene por kovri regule, kaj kuiru 3-4 minutoj. Aldonu akvon, laŭrajn foliojn, kaj salon. Bolu ĉirkaŭ 5 minutoj malkovritaj, tiam malaltigu varmegon, kovru, kaj boletu ĝis la fazeolojn estas teneraj sed ne molegaj, ĉirkaŭ 20 minutoj. Servu supre rizo aŭ kun bona krusta pano.

Da Loke Fama Kuiristo Colleen Smith, kiu celas provi ĝin denove ĉi tiu semajno kun freŝaj nigraj fazeoloj. Ŝi trovis ĝin en May I Have That Recipe
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.

6.9.17

Poĉita moruo kun fenkolo kaj florbrasiko

1 1/2 funtoj moruo, tranĉita en 8 pecoj
1 supkulero citrona suko
salo kaj pipro laŭ gusto
1 supkulero + 1 taso kokaĵa aŭ legoma buljono
1 meza cepo, maldelikate hakita
1 granda karoto, en 1 1/2 colaj pecoj 1 1/2 tasoj florbrasika floretoj
1 fenkola bulbo, en mezaj tranĉaĵoj
5 ajleroj, premitaj
hakitaj fenkolaj folioj, por garnaĵo, nedeviga

Frotu moruon kun citrona suko kaj iom da salo kaj pipro. Lasu. Fritetu cepon en 1 supkulero da buljono supre meza hejtilo 5 minutoj, turnomovanta ofte. Aldonu restantan buljonon kaj karotojn. Kovru kaj boletu supre meza hejtilo ĉirkaŭ 10 minutoj. Aldonu florbrasikon, fenkolon, kaj ajlon. Metu moruon supre kaj daŭrigu kuiri, kovrita, ĝis kuirita, ĉirkaŭ 6 minutoj pli. Alĝustigu la spicojn kaj surŝutetu kun haketitaj fenkolaj folioj.

Adaptita da World's Healthiest Foods
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

30.8.17

Brokolo kun fenkolo

1 granda fenkola bulbo, ĉirkaŭ 8 uncoj
8 uncoj brokolaj floretoj
2-3 supkuleroj olivoleo
hakitaj freŝaj herboj kiel petroselo, majorano, kaj/aŭ satureo laŭ gusto

Tranĉu supron da fenkolo kaj tranĉu bulbon en ok partojn. Duonbolu fenkolon kaj brokolon ĉirkaŭ 5 minutoj. Senakvigu kaj lavetu malsupre malvarmega akvo. Hejtu oleon, aldonu brokolon kaj fenkolon, kaj ĵetetu por kovri. Kovru kaj vaporkuiru supre malalta hejtilo, agitanta kaserolon okaze, ĝis kuirita, 5-10 minutoj. Ĵetkovru kun herboj.

Adaptita da: The original Mediterranean cuisine : medieval recipes for today / Barbara Santich. Chicago Review Press, c1995.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

23.8.17

Meksika strata maizo

Ŝmiraĵo:
1/4 taso majonezo
2 supkulero acidkremo
1/4 tekulero ajla salo
suko de 1 limedo

Unuigu en malgranda pelvo.

Ĉapelaĵo:
1/4 taso raspita Cotija fromaĝo
1 tekulero fumita papriko (aŭ kapsiketa pulvoro se vi deziras pli spica)

Unuigu en malgranda pelvo.

5 spikoj freŝa maizo, senŝeligita

Garnaĵo (nedeviga):
hakita koriandro

Libervole, sorbigu 5 lignajn trapikilojn en akvo 30 minutoj. Enmetu trapikilo duone tra la fundo de ĉiu maiza spiko (la rostita-maiza personoj ĉe la bazaro lasta jare uzis borilon por helpi enmeti iliajn trapikilojn).

Metu la maizon rekte supra la kradrostilo, hejtigita al meza (350-450 gradoj farenhejtaj), kovru, kaj kuiru 10 al 15 minutoj, turnanta ilin ofte, ĝis la kernoj estas brunaj en makuloj. Transloku al grandan teleron kaj ŝmiru ĉiu spikon de maizo kun ŝmiraĵo, tiam ĵetkovru regule kun ĉapelaĵo. Servu tuj.

Adaptita da Seeded at the Table
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

16.8.17

Portulako

indiĝena de: Hindujo kaj Irano
sezono (en la regiono de la Puĝeta Golfo): somero

Portulako, Portulaca oleracea, kutime rigardiĝas kiel herbaĉo ĉi tie -- aŭ plej bone, facile havebla verda mulĉo. Ĝi toleras ambaŭ sekecon kaj malfekundan teron. Folioj, pli malgrandaj tigoj, kaj florburĝonoj uziĝas en multaj aziaj kaj eŭropaj kuirartoj, precipe pladoj da suda hindujo. Ĝi povas manĝiĝi nekuirita ensalatoj, turnomovofritiĝi, aŭ kareiĝi. Ĝi ofte kompariĝas kun eruko aŭ spinaco kaj povas uziĝi simile.

Portulako estas pli alta en omega-3 grasaj acidoj ol kelkaj fiŝaj oleoj, faranta ĝin populara inter veganoj. Fakte, ĝi ĝenerale rigardiĝas la plej bonan kultivitan plantan fonton da omega-3jn grasojn, nure konkurita por iuj sovaĝaj folioj kiel Corchorus olitorius folioj kaj Cichorium spinosum*. Ĝi havas multan da vitaminojn A, C, E, kaj kelkajn Bjn; ĝiaj mineralaj oferaĵoj enhavas feron, magnezion, kalcion, kaj kalion. Ĝi estas bonega fonto daantioksidantoj kaj speciale bona fonto da alfa-linolena acido, kiu estas kunligiĝinta al kora sano kaj ĝenerala longeco de vivo. Kun amaranto, folioj de ĉenopodio, akvokreso, kaj laktuko, portulako estas unu da la plej abundaj plantaj fontoj de kontraŭdepresiaj substancoj.

Portulako ne konserviĝas tre bone, kiu povas esti kial ĝi troviĝas malfacile, precipe se oni ne havas bonan farmistan bazaron. Ĝi ekperdas nutraĵojn tuj post ĝi rikoltiĝas, do la pli freŝe vi manĝas ĝin, la pli bona. Ĝi disvastiĝas facile, kaj iuj ĝardenistoj hezitas kultivi ĝin, sed ĝi povas kultiviĝi en ujoj por helpi regi ĝin (sed ne lasu ke ĝi finmaturiĝas). Ĝi ankaŭ estas bona kiel ŝosoj.

Ĝi devus menciiĝi ke portulaka estas fonto de okzalacido kaj devus evitiĝi aŭ manĝiĝi singarde por personoj ke emas havi kalcia-oksalajn renajn ŝtonojn aŭ urinajn problemojn kiel urinvezikaj ŝtonoj, aŭ kun aliaj singardemoj pri okzalacido. Gravedaj virinoj kutime estas konsilitaj ke evitus portulako, kiu akcelas uterajn kontrahiĝojn kaj povas kaŭzi aborton.

*en la angla, molokhia kaj stamnagathi; mi ne trovis tradukojn.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita portulako
etikeda nutrada informo pri kuirita portulako
Health With Food
Natural Health Solutions

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

9.8.17

Dolĉamaraj cepoj kun orkoloraj sekvinberoj

1 funto malgrandaj ruĝaj aŭ blankaj cepoj, ĉirkaŭhakitaj
3 supkuleroj olivoleo
2 ajleroj
malgranda peco da freŝa spica papriko, laŭ gusto
2 supkuleroj mielo
2 kariofiloj
1 laŭra folio
1/3 taso ruĝa vina vinagro
1 taso akvo
1/4 taso orkoloraj sekvinberoj
salo kaj pipro laŭ gusto

Brogu cepojn 1 minuto; senakvigu, lavetu supre malvarmega akvo, kaj forglitigu ŝelojn. Hejtu ajlon kaj paprikon en oleo ĝis oleo estas varmega, ĉirkaŭ 2 minutoj. Aldonu cepojn kaj fritetu ĝis malforte orkoloraj, 8-10 minutoj. Aldonu mielon, kariofilojn, kaj laŭran folion. Malaltigu hejtilon kaj kuiru singarde, 2 min. Aldonu restantajn ingrediencojn. Kovru kaj boletu 20 minutoj. Forigu kovron kaj boletu ĝis sukoj reduktas al glazuro, ĉirkaŭ 2 minutoj. Forigu paprikon kaj laŭran folion kaj alĝustigu la spicojn.

Adaptita da: From the farmers' market : wonderful things to do with fresh-from-the-farm food with recipes and recollections from farm kitchens / Richard Sax with Sandra Gluck. Harper & Row, c1986.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

2.8.17

Pasteĉo de persikoj por ĉefmanĝo!

Pasteĉo de persikoj kaj kokaĵo
2-3 funtoj kokaĵo (plej bona kun haŭto kaj ostoj, kiuj aldonas guston, sed pli malgranda kvanto da kokaĵo sen haŭto kaj ostoj povas uziĝi)
salo kaj pipro laŭ gusto
1/2 tekulero muelita zingibro
2 supkuleroj legoma oleo
1 meza cepo, senŝeligita kaj tranĉita
2 tigoj celerio, en 2-colaj pecoj
1 poreo kun iometa da verdo, en 2-colaj pecoj
1 1/2 tasoj kokaĵa buljono
4 entejraj kariofiloj
5 mezaj persikoj (1 1/2 funtoj), senŝeligitaj*, senkernigitaj, kaj tranĉita en mordmezuraj pecoj
1/4 taso blanka vino
1 ajlero, haketita
1 tekulero freŝa zingibro, senŝeligita kaj haketita
2 tekuleroj maiza amelo solviĝita en 1 supkulero malvarma akvo
1 ovo batkirlita kun 1 supkulero akvo (nedeviga)
doubla pasteĉa krusto por 9-10-cola pasteĉa kaserolo

Frotu tutan kokaĵon kun salo, pipro, kaj muelita zingibro. En granda kaserolo, malforte brunigu kokaĵon, cepon, celerion, kau poreon en oleo supre meza hejtilo, ĉirkaŭ 15 minutoj. Aldonu buljonon kaj kariofilojn; ekboligu. Kovru kaj boletigu 1 1/4 horoj. Forigi kokaĵo, retenanta kuiran likvaĵon kaj legomojn, kaj malvarmigu etete. Forigu kaj forĵetu haŭton kaj ostojn; tranĉu kokaĵon en mordmezurajn pecojn. Miksu kokaĵon kun persikoj, vino, ajlo, zingibro; kovru kaj malvarmigu. Forigu kariofilojn da la kuira likvaĵo kaj forĵetu; muelu likvaĵon kaj legomojn. Malvarmegu (oni povas rapide malvarmegi per frostigi ĉirkaŭ 45 minutoj) kaj senŝaŭmigu grason. Unuigu pureon kaj maizan amelan miksaĵon, aldonu al kokaĵo, kaj turnomovu ĝis bone miksitaj. Grasoŝmiru 10 x 6 1/2 x 2-colan kaserolon aŭ 9-10 x 2-colan ronda kaserolon kaj tegu kun 1/8-cole dika pasteĉa krusto, lasanta 1 1/2-colan superpendaĵon. Plenigu kun kokaĵa miksaĵo. Surmetu duan kruston kaj sigelu kun akvo. Piku ĉapelaĵon kaj almetu ovon kun peniko se vi deziras. Baku 30 minutoj ĉe 400 gradoj farenhejtaj, tiam malaltigu bakfornon al 350 kaj baku alia 20 minutoj. Lasu malvarmigi 10 minutoj antaŭ servi.

Adaptita da: Cooking with fruit : the complete guide to using fruit throughout the meal, the day, the year / Rolce Redard Payne and Dorrit Speyer Senior. Wings Books, 1995.

*Vidu sekvantan recepton por la plej facila maniero de senŝeligi persikojn.
---------

Se vi aĉetis pliajn persikojn (kaj kiu ne tentiĝus?) vi povus sekigi ĝin por manĝeti poste:

Bakforna-sekigitaj persikoj
Brogu persikojn en bolanta akvo kelkaj sekondoj kaj rapide forifu ĝin al malvarmegan akvon; ŝeloj forglitus facile. Fendu kaj forigu kernojn; tranĉu en pli malgrandajn pecojn se vi deziras. Nedevige, metu en acidigitan akvon por preventi ke ili miskoloriĝas. Aranĝu pecojn kun tranĉitaj flankoj malsupraj en arakon supra bakplado tegita kun aluminiolo; metu en bakforno ĉe 225 gradoj farenhejtaj, lasanta pordon etete malfermita. Sekigu 24-36 horoj por duonoj, 12-16 horoj por kvaronoj, 8-12 horoj por pli malgrandaj pecoj, turnanta pecojn duondaŭre.

Adaptita da: Preserving fruit : 101 essential tips / Oded Schwartz. DK Pub., 1998.
Mezuroj estas usonaj.

Pli pri persikoj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

26.7.17

Kiu fari kun faboj

Pizaj branĉetaj salato kun faboj
1 funto faboj, forigitaj da la guŝoj
3 supkuleroj olivoleo
1 supkulero balzama vinagro
salo kaj pipro laŭ gusto
4 uncoj pizaj branĉetoj
4 rafanoj, maldike tranĉitaj
1/4 taso splitaj migdaloj
1 avokado, tranĉita laŭlonge (optional)

Brogu la fabojn en bolanta akvo ne pli da du minutoj; tuj malvarmetigu ilin en glacia akvo. Forigu la eksterajn ŝelojn, aŭ per elpremi la fabon kun viaj fingroj aŭ per detranĉi la ŝelojn. Kunkirlu olivoleon kaj vinagron; spicu laŭ gusto. Skuu pizajn branĉetojn, rafanojn, kaj splitajn migdalojn kun la olea/vinagra miksaĵo. Dividu ĉi tiun salatan miksaĵon inter ĝis kvar teleroj; supremetu fabojn kaj avokadajn tranĉaĵojn.

Adaptita da food52.com (kiu devas esti signife suda da ni, ĉar ili ŝajnas konsideri ke faboj estas printempa legomo).
Mezuroj estas usonaj.

----------------------------------------------------------

Faba kaj menta pesto
2 tasoj preparitaj faboj (ĉirkaŭ 2 funtoj antaŭ foriganta la guŝoj kaj ŝeloj)
2 supkuleroj migdaloj, maldelikate hakitaj
2 anĉovaj fileoj en oleo, maldelikate hakitaj
1 ajlero, maldelikate hakita
6 supkuleroj citrona oleo
1⁄4 taso delikate raspita parmezano
1⁄4 taso loze pakitaj mentaj folioj, maldike tranĉitaj
ŝelo de 1 citrono, delikate raspita
2 supkuleroj citrona suko
salo laŭ gusto

Kuiru fabojn en bolanta, salita akvo ĝis ili estas helaj verdaj, ĉirkaŭ 30 sekondoj. Transloku al pelvon de glacia akvo kun kulero kun aperturoj kaj lasu malvarmigi ĉirkaŭ unu minuto, ĝis malvarmegaj. Senakvigu kaj maldelikate haku. Pistu la migdalojn, anĉovojn, kaj ajlon en postujo ĝis bone unuigitaj. Aldonu 2 supkulerojn da la citronan oleon. Aldonu fabojn kaj frakasu al maldelikata pureo. Enmiksu la restantajn 4 supkulerojn da citronan oleon, parmezanon, menton, citronan ŝelon, kaj citronan sekon. Alĝustigu la spicojn se estas necesa.

Adaptita da Saveur
Mezuroj estas usonaj.
--------- Pli pri faboj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

19.7.17

Du receptoj por karotoj

Mielaj zingibraj karotoj
6 karotoj, tranĉitaj en 2-colaj pecoj
ĉirkaŭ 2 tasoj akvo
1 supkulero butero
1 supkulero haketita freŝa zingibra radiko
raspita ŝelo de 1 oranĝo, laŭ gusto
1 taso mielo
1 supkulero ruĝa vina vinagro
2 supkuleroj haketita freŝa minto
salo, pipro laŭ gusto

En kaserolo, kovru karotojn kun akvo. Ekboligu, malaltigu varmegon, kaj boletigu ĉirkaŭ 5 minutoj. Senakvigu. Fandigi buteron supre mezmalata varmego. Aldonu zingibron, oranĝan ŝelon, mielon, vinagron, kaj karotojn. Ĵetetu kaj hejtu komplete, ĉirkaŭ 1 minuto. Forigu da hejtilo, aldonu minton, kaj spicu laŭ gusto. Servu varmega.

Adaptita da: Expressions of home cookbook / Pamela King, editor. Watertown, WI : SPS, [2000?]

-------

Spicaj kaj acidaj karotoj
1 funto karotoj, maldike tranĉitaj, bolitaj 5 minutoj, senakvigitaj
1/4 taso sekvinberoj
2 supkuleroj fandita butero
2 supkuleroj mielo
1 supkulero citrona suko
1/4 tekulero muelita zingibro
1/4 tekulero kajena pipra pulvoro
1/4 taso pinsemoj aŭ tranĉitaj migdaloj (nedeviga)

Miksu tutajn ingrediencojn krom nuksojn en kvarta kaserolo. Baku ĉe 375 gradoj farenhejtaj 25 al 30 minutoj, turnomovanta okaze, ĝis la karotoj estas glazuritaj. Garnu kun pinsemoj aŭ tranĉitaj migdaloj.

Adaptita da la retinformilo World Wide Recipes.

Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

12.7.17

Ĉokoladaj-frambaj frostigitaj jogurtaj lekbombonoj

2 tasoj freŝaj aŭ frostigitaj framboj
2 tasoj negustigita greka-stila jogurto
3-5 supkuleroj sukero, laŭ gusto
1/2 taso malgrandaj ĉokoladaj pecoj

Muelu frambojn, jogurton, kaj suleron en miksilo aŭ kuireja maŝino ĝis glata. Dividu la miksaĵon inter frostigitaj lekbombona ŝimfungoj aŭ paperatasoj, ĝis ĉirkaŭ 1 colo da la supro. Dividu ĉokoladajn pecojn inter la ŝimfungoj kaj enmiksu, foriganta samtempe la aerkavojn. Enmetu bastonojn kaj frostigu ĉirkaŭ 6 horoj, ĝis firmaj. Trempu ŝimfungojn mallonge en varman akvon por forigi, aŭ ŝiru paperatasojn da lekbombonoj.

Adaptita da eatingwell.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

5.7.17

Kokaĵo kun abrikota farĉo

2 entjeraj senostaj kokaĵaj brustaj duonoj, kun haŭto
1/2 taso seka farĉa miksaĵo
1/4 taso hakita cepo
2 supkuleroj fandita butero
1/2 tekulero muelita zingibro
1/2 funto freŝaj abrikotoj, tranĉitaj en du partoj (ĉirkaŭ 4)
1/2 taso abrikota marmelado
1 supkulero pomvina vinagro

Metu kokaĵon kun haŭto malsupra kaj platigu ilin ete kun maleo. Unuigu farĉan miksaĵon, cepon. buteron, kaj 1/4 tekuleron zingibron; metu en strion laŭlonge de la centro de ĉiu brusta duono kaj surmetu abrikotaj duonoj. Faldu kokaĵon ĉirkaŭ farĉo; ligu kun kordo ĉiu du coloj. Kradrostu 15 minutoj en arako ĉirkaŭ 5-1/2 coloj supra meza-varmega braĝoj, turnanta unu aŭ du fojoj. Miksi abrikotan marmeladon, vinagron, kaj restantan 1/4 tekuleron da zingibron; almetu supre kokaĵaj ruloj kun peniko. Rostu alia 5-10 minutoj, ĝis kuiritaj.

Adaptita da California Apricots
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

28.6.17

Abrikotoj

indiĝenaj de: Ĉinio aŭ Armenio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): junio al frua julio

Abrikotoj, Prunus armenaica, estas apude parenca al prunoj (malpli apude, ili kaj prunoj, persikoj, kaj pomoj estas parecoj de la rozo). Ili povas esti deveninta da Hindujo aŭ Ĉinio kaj certe ili ĉeestis en antikva grekio kaj romio, sed la ĝenerala scienca interkonsento nun estas ke ili devenis da Armenio. Ili enkondukiĝis al Virginio je 1720, sed ne disfloris ĝis ili alvenis en Kalifornio je 1792, kie la klimato konvenis plie. Ĉi tie en Vaŝingtonio, kompreneble, ni pensas pri ili kiel venantaj da Yakima kaj Wenatchee, kaj eĉ ni povus kunigi ilin kun Cotlets. Estas facila scii se abrikoto estas relative loka kaj delektinda aŭ ĝi estas plukiĝinta verda kaj importiĝinta centoj aŭ miloj da mejloj: ju pli bone la abrikoto odoras, des pli bongusta estas. La volatila oleo da abrikotaj kernoj vendiĝas kiel amara migdala oleo (kiel migdala eltiraĵo vere fariĝas da persikaj kernoj).

Abrikotoj estas unu da la plej fruaj fruktoj de somero kaj ili provizas multan da beta-karotenon, fibron, vitaminon C, kupron, kaj kalion. Iliaj flavonoidoj kaj aliaj polifenoloj estas ligiĝinta kun kora sano, kaj iliaj karotenoidoj kaj ksantofiloj krediĝas protekti vidkapablon. Ili estas ankaŭ bona fonto de katekinoj, kontraŭinflamoj plej kutime kunligitaj ku verda teo. Ili apogas ostean sanon, kun tutaj la necesaj mineraloj bezonitaj por kreskigi osteojn kaj preventi osteoporoson. Ili estas uziĝinta por kuraci digestajn problemojn, oreldolorojn, febrojn, haŭtajn problemojn, spirajn problemojn, kanceron, kaj anemion (kun kiom da sukceso, mia supraĵaj esploroj ne mencias). Abrikota oleo uziĝas por trostreĉoj kaj vundoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj abrikotoj
etikeda nutrada informo pri sekigitaj abrikotoj
World's Healthiest Foods
Live Strong

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

14.6.17

Spicitaj ĉerizoj

La vario "Reĝa Anne" estas la ĉerizo kiu} donas la plej bonan rezulton en spici. Metu la ĉerizojn en ŝtonan vazon aŭ porcelanan kaserolon. Varmigu unu kvarton da bona pomvina vinagro kun du kafaj tasoj da sukero; metu en muslinon sakon unu tekuleron ĉiu da diversaj spicoj, varmigu kun la vinagro kaj sukero al ĵus bolanta, tiam verŝu supre la ĉerizojn kaj lasu stari dum la nokto. Ripetu ĉi tiun dua foje. Tiam metu la ĉerizojn en vitrajn botelojn aŭ vazojn, varmigu la vinagron tria foje, verŝu supre kaj sigelu. Bonega kun viandoj. Prunoj estas bonaj spicitaj por ĉi tiu recepto, sed la ŝeloj de la prunoj devas pikiĝi kun forko por preventi ke ili krevus.

Da: Jennings, Linda Deziah (compiler), Washington women's cook book. The Washington Equal Suffrage Association, 1908.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

Citrusa salikoka kaj blanka fazeola salato

6 supkuleroj limea vinagreto*
3/4 funto malgrandaj aŭ mezgrandecaj salikokoj, senŝeligitaj kaj senintestigitaj
15 uncoj enladigitaj blankaj fazeoloj, senakvigitaj kaj lavetigitaj
1/4 taso tondetita freŝa petroselo
4 tasoj eruko, laktuko, aŭ salata miksaĵo
1 oranĝa papriko, maldike haketita

Hejtu 2 supkulerojn limean vinagreton supre mezo hejtilo. Aldonu salikokojn kaj fritetu ĝis ili ekfariĝas maldiafanaj, ĉirkaŭ 3 minutoj. Aldonu fazeolojn kal petroselon kaj hejtu komplete. Dividu foliojn kaj paprikon inter kvar pladoj por flankplado aŭ du por ĉefplado. Surmetu salikokan miksaĵon kaj surverŝu restantan vinagreton.

Adaptita da meganwarerd.com
Mezuroj estas usonaj.

*Ajna vinagreto-stila saŭco konvenas, sed Newman’s Own Light Lime Dressing sugestiĝas. Ankaŭ vi povas fari vian propran vinagreton por miksi 2 supkulerojn olivoleon, 1 supkuleron vinagron, 3 supkulerojn limean aŭ lemonan sukon, kaj nigran pipron kaj salon laŭ gusto.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

7.6.17

Fritetita spinaco kun ajlo

1 funto spinaco, sentigita, lavita, kaj sekigita por frapetoj aŭ en salata turnilo
1 supkulero olivoleo aŭ butero
4 ajleroj, haketitaj aŭ premitaj
salo kaj pipro laŭ gusto

Kuiru la ajlon ĉe alta temperaturo en la oleo aŭ butero ĝis ĝi ĵus ekbruniĝas, ĉirkaŭ 3 min. Se vi uzas buteron, estu atanta ke ne bruliĝas. Enmiksu ĉirkaŭ duonon da la spinacon, kaj permesu ke ĝi velkas antaŭ vi aldonas la alian duonon. Kuiru supra alta hejtilo ĝis la likvaĵo da la spinaco vaporiĝas, ĉirkaŭ 5 minutoj. Spicu kaj servu. Se vi volus servi ĉi tiun pladon ĉe ĉambra temperaturo anstataŭ varmega, uzu oleon; la butero fiksos se ĝi malvarmiĝas.

Adaptita da Vegetables / James Peterson. William Morrow, c1998. ISBN: 9780688146580

Mezuroj estas usonaj.

S-ro Peterson donas tre similan recepton por folibeto, kun iomete pli oleo kaj malpli ajlo. Fakte, ĉi tiu kuirmaniero eble konvenos ajnajn foliojn ke vi volas kuiri; ĝi estas ankaŭ preskaŭ la sama kiel la urtika recepto ke Ray de OlyYoga rekomendas, krom li aldonas iom da hakitan cepon.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

31.5.17

Rafanetaj folioj estas manĝebla

Rafaneta Folia Supo

1 granda cepo, hakita
2 supkuleroj butero
2 mezaj terpomoj, tranĉitaj
4 tazoj rafanetaj folioj
4 tazoj kokaĵa buljono
1/3 tazo peza kremo
5 rafanetoj, tranĉitaj, por garni

Fritetu la cepon en butero supre meza hejtilo ĝis tenera. Aldonu terpomojn kaj rafanetajn foliojn, turnomovanta por tegi kun butero. Aldonu kokaĵan buljonon kaj boligu. Malaltigu hejtilo kaj boletigu 30 minutoj. Lasi ke malvarmetiĝas iomete kaj miksu en miksilo (dependanta de la grandeco de via miksilo, vi povus bezoni labori kun baĉoj). Remetu en la kaserolon kaj enmiksu kremon. Rehejtu, turnomovanta, ĝis miksita bone; ne boligu. Garnu kun rafanetaj tranĉaĵoj

Adaptita da Mother Nature Network
Mezuroj estas usonaj.

Rafaneta Folia Pesto

2 grandaj plenmanoj freŝaj rafanetaj folioj, sentigitaj 30 gramoj (1 unco) raspita aŭ razita malmola fromaĝo kiel pecorino aŭ parmezano
30 gramoj (1 unco) nuksoj kiel pistakoj, migdaloj, aŭ pinsemoj (juglandoj estas malrekomenditaj, la rezulto estos amara)
1 ajlero, ĝermo forigita, tranĉita en kvaronoj
mallonga strio da citrona ŝelo, sen medolo (nedeviga)
2 supkuleroj olivoleo, kaj pli por alĝustigi la tekstiron
salo
pipro
kapsiketa pulvoro

Miksu en kuireja maŝino aŭ miksilo ĝis glata, skrapanta la flankoj laŭ estas necesa. Aldonu pli oleo kaj miksu ĝis dezirita teksturo atingiĝas. Alĝustigu la spicojn kaj konservu en hermetika ujo. Uzu aŭ frostigu ene de kelkaj tagoj.

Adaptita da Chocolate & Zucchini

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

24.5.17

Rabarbaj mafinoj

1/4 taso bruna sukero
1/2 taso oleo
1 ovo
2 tekuleroj vanilo
1 taso buterlakto
1 1/2 tasoj haketita rabarbo
1/2 taso haketitaj nuksoj (nedeviga)
1/2 tekulero salo
2 1/2 tasoj faruno
1 tekulero bakpulvoro
1 tekulero natria bikarbonato

ĉapelaĵo:
1/3 taso sukero
1 1/2 tekuleroj cinamo
1 supkulero fandigita butero

Kunbatkirlu brunan sukeron, oleon, ovon, kaj vanilon ĝis bone miksitaj. Enmiksu buterlakton, rabarbon, kaj nuksojn. Unuigi salon, farunon, bakpulvoron, kaj natrian bikarbonaton; aldonu tuta samtempe al rabarba miksaĵo kaj kirlu ĝis ĵus miksitaj. Plenigi grasoŝmiritajn mafinaj kaseroloj ĝis 2/3 plenaj. Unuigi ĉapelaĵajn ingrediencojn kaj surŝutetu supre mafinojn. Baku ĉe 400 gradoj farenhejtaj 20 minutoj aŭ ĝis kuiritaj. Faras 24.

Fonto nekonata.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

17.5.17

Brezita Salmo kun Poreoj

2 mezaj poreoj (blankaj kaj malsupraj verdaj partoj)
4 ajleroj, premitaj
1 supkulero + 1/2 taso kokaĵa aŭ legoma buljono
2 supkuleroj citrona suko
1 supkulero freŝa estragono, hakita
1 1/2 funtoj salma lumbaĵo, haŭto kaj ostoj forigitaj, tranĉita en 8 pecoj
salo kaj blanka pipro laŭ gusto

Tranĉu poreojn en du partoj laŭlonge, etendu ilin, kaj lavetu bone. Tranĉu poreojn en 2-colajn pecojn, tiam tranĉu laŭlonge en tre maldikajn striojn. Hejtigu 1 supkulero da buljono kaj fritetu poreojn supre meza hejtilo ĉirkaŭ 5 minutoj, turnomovanta ofte. Aldonu ajlon kaj fritetu alia minuto. Aldonu 1/2 tason da buljono kaj 1 supkuleron da citrona suko; kovru kaj fritetu alia 5 minutoj, turnomovanta okaze. Frotu salmon kun restanta 1 supkulero da citrona suko, salo, kaj pipro. Enmiksu estragonon en poreojn; metu salmajn pecojn supre. Kovru kaj fritetu ĝis salmo estas rozkolora interne, ĉirkaŭ 3-4 minutoj.

Servas 4

Adaptita da World's Healthiest Foods
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

10.5.17

Poreoj

indiĝenaj de: kredeble centra Azio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): aŭtuno al frua printempo

Poreoj, Allium ampeloprasum (Porea Aro), estas membroj da la Amarilidacoj, parecoj al cepoj kaj ajlo. Ili havas multan da kempferolo, kiu protektas la subŝtofojn de la sangaj vaskuloj. Alia maniero ke poreoj protektas sangajn vaskulojn estas kun iliaj altaj amasoj da polifenoloj (ajlo kaj cepoj havas pli, sed poreoj havas abundan). Ili ankaŭ provizas multan da foliato en bioagema formo, kiu signifas ke vi ne nur manĝas ĉi tiun vitaminon B, vi absorbas ĝin kaj ricevas tiun kardiovaskulan apogon. Poreaj flavonoidoj estas pli abundaj en la bulboj kaj malsupraj folioj, kiu estas la parto ke plej kutime uziĝas. Ili ankaŭ enhavas kunmetaĵojn kiu transformiĝas en alicinon post la poreo tranĉiĝas aŭ premiĝas; alicino malgrandigas kolesterolan formiĝon (ĉu vi ŝatus poreojn en tiu omleto?), mildigas sangan vaskulan rigidecon, malpliigas sangopremon, kaj havas antimikrobajn funkciojn. Poreoj ankaŭ provizas la gravajn vitaminojn piridoksinon, njacinon, riboflavinon, kaj vitaminojn A, B1, C, kaj E. Ilia bona enhavo de fibro faras ke ili estas helpa kun pezoperdo.

Antikvaj grekoj kaj romianoj manĝis poreojn por profiti la gorĝon kaj plifortigi la voĉon, kaj la romianoj enkondukiĝis ilin al multajn da la pli malvarmaj regionoj de ilia imperio. La poreo estas la nacia simbolo de Kimrujo; laŭ kelkaj fontoj ĉi tiu estas ĉar ili uziĝis en batalo kontraŭ saksaj invadantoj en 1620, sed fontoj ke mi pli kredas spuras la ĉeeston kaj gravecon de poreoj en Kimrujo al tre pli frua epoko.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj poreoj
etikeda nutrada informo pro bolitaj poreoj
Nutrition and You
Organic Gardening News and Info

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

3.5.17

Brezitaj verdaj cepoj

10 verdaj cepoj, ĉirkaŭhakita, kun ĉirkaŭ 1 colo da la verdaj partoj restantaj
2 tekuleroj olivoleo
2 supkuleroj kokaĵa buljono
salo kaj pipro laŭ gusto
2 supkuleroj crème fraîche aŭ acidkremo

Skuu verdajn cepojn kun oleo kaj buljono por kovri; alĝustigu la spicojn. Metu berdajn cepojn en malprofundan pladon aŭ pleton de panrostforno kaj baku en hejtigita panrostforno ĉe 425 gradoj farenhejta ĉirkaŭ 10 minutoj, aŭ ĝis pintoj estas iomete nigriĝitaj. Supremetu crème fraîche kaj servu varmegaj.

Adaptita da: The gourmet toaster oven : simple and sophisticated meals for the busy cook / Lynn Alley. Ten Speed Press, c2005. 9780385364331.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

15.4.17

Bongustaj biskvitoj kun nigra pipro kaj parmezano

2 malmolige boligitaj ovoflavoj, premitaj trans fajna kribrilo
2 tasoj faruno
1 taso parmezano, delikate raspita
1 tekulero salo, aŭ laŭ gusto
1 tekulero nigra pipro, aŭ laŭ gusto
3/4 taso malvarmigita butero, hakita
2 supkuleroj peza kremo

En kuireja maŝino, miksu ovoflavojn, farunon, parmezanon, salon, kaj pipron. Aldonu buteron kaj miksu ĝis ĝi atingas la teksturon de kruda faruno. Aldonu kremon kaj miksu nura ĝis la pasto formas pelvon. Sternu inter du folioj da bakpapero al diko de 1/2 colo. Metu paston, ankoraŭ en la papero, en bakpladon kaj frostigu 10 minutoj. Forigu supran folion da papero kaj baku 10 minutoj ĉe 350 gradoj farenhejtaj. Forigu da bakforno, tranĉu ĝin en 1 1/2-cola romboj, kaj remetu ilin en fornon por baki ĝis orkolore brunigitaj, aliaj 18–20 minutoj. Malvarmetigu en bakplado metita supre arakon.
Faras: ĉirkaŭ 6 dekduoj.

Adaptita da recepto da Bon Appetit.
Mezuroj estas usonaj.

Aliaj receptoj (en la angla) por helpi uzi tutajn tiujn paskajn ovojn:

Receptoj da Incredible Egg

Sandviĉoj de kareaĵo de ova salato

Gribiĉa (malmolige boligita ova) saŭco, kiu povas uziĝi por fari:
Salvelino kun folioj kaj gribiĉa saŭco
Junaj terpomoj kun parmezano, nigra pipro, kaj gribiĉa saŭco
Fritetita asparago kaj morkeloj kun gribiĉa saŭco

Lardo kaj ovoj kun tortelinoj

Kampaneloj kun ovoj kaj kaporoj

Kaj jen aro da receptoj por naturaj farboj por ovoj por helpi eki la tutan cirkon.

Senŝeliganta la ovojn
Estanta klientoj de la Farmista Bazaro, certe vi estas rimarkintaj ke tiuj bonaj freŝaj ovoj emas algluiĝi al iliaj ŝeloj post boligitaj. Unu maniero de eviti ĉi tiun problemon (aŭ almenaŭ provi eviti ĝin) estas aĉeti viajn ovojn kun monata anticipo kaj lasi ke ili maljuniĝas, aŭ aĉeti ilin de superbazaro kie ĉi tiu estas fariĝinta por vi. Tamen, ĉar ova produktado pliiĝas kiam la kokinoj ricevas pli sunlumon, estos pli ovoj pli proksima al Pasko, kaj krom, kie volas manĝi malnovajn ovojn? Alia opcio ke kokinohavanta amikino sugestas estas meti la ovojn for da la glaciŝranko dum 1-2 tagoj antaŭ kuiri ilin, kiu havas similan efikon kaj aldonas la avantaĝon de varmigi la ovojn al ĉambra temperaturo, kiu helpas preventi ke ili fendiĝetas dum kuiriĝanta. Unu tekniko kun ke mi estas havinta bonan ŝancon estas senŝeligi la ovojn tuj kiam ili estas sufiĉe malvarmetaj por manipuli; bedaŭrinde ne ebla se vi devas fridigi ilin dum la jokto do vi povas kaŝi ilin matene. Restanta estas la kvazaŭ-kiel-sukcesa tekniko de senŝeligi ilin sub varmeta fluanta akvo, lokiganta la ovon por fari ke la akvo povas eniri inter la ovon kaj la ŝelon. Jes, ĉi tiu malobeas la konsilojn por manĝaĵa sekurigo, do laboru atente kaj rigardu la riskon. Retenu la ovojn en la glaciŝranko ĝis la lasta momento (donu ilin kelkaj horoj por remalvarmiĝi post la ĉaso) kaj laboru kun pelvo de malvarmega akvo proksima en ke meti la ovojn la momento ke ili estas nudaj. Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

15.3.17

Kivoj

indiĝenaj de: Norda Ĉinio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo):: vintro, sed ili konserviĝas bonekaj povas troviĝi en superbazaroj tuta la jaro

Kivoj, aŭ ĉinaj grosoj, estas plej kutime aŭ verdaj aŭ orkoloraj, la verda Hayward kivo estanta la vario plej kutime trovita en usonaj butikoj. Iliaj vilaj ŝeloj estas manĝeblaj, kvankam plej homoj preferas ne manĝi ilin. Kivoj enhavas proteinon, actinidinon, ke moligos viandaĵon kaj likvigos batitan kremon kaj gelatenon. La plej facila maniero de manĝi kivon (krom entjera, ŝelo kaj tuta) estas tranĉi ĝin en du partoj kaj ĉerpi la pulpon da la ŝelo kvazaŭ malgranda meloneto. Por senŝeligi ĝin, detranĉu ambaŭ pintojn kaj enmetu kuleron inter la ŝelo kaj la pulpo.

La kivo alvenis en Nov-Zelando da Ĉinio je la fino de la 19a jarcento, kie ili renomiĝis por la apterigo ke ili similas por eviti eksportan imposton por beroj. Kivaj arboj, grimparbustoj ke povas atingi 30 futoj, povas esti malfacila ekreskigi, sed la maltima vario kun malgrandaj fruktoj povas kreskiĝi en la Olympia regiono.

Kivoj provizas grandegan kvanton da vitamino C -- pli ol oranĝoj -- kaj kalion, vitaminon E, vitaminon A, vitaminon K, omegajn-3 grasojn, magnezion, kupron, kaj diversajn fitonutraĵojn. Ili estas speciale bonaj por la supra spira kaj digesta sistemoj, kaj enhavas polifenolojn ke stimulas la imunan sistemon. Iliaj polisakaridoj aktivigas kolagenan sintezon, faranta ke ili estas bonaj por haŭton, muskolojn, kaj tendenojn; ili ankaŭ enhavas luteinon, ke protektas la haŭton kontraŭ transviolan lumon kaj preventas okulajn malsanojn kiel aĝokoneksa makula degenereco. Ilia kalio estas bona kontraŭ alta sangopremo, dum ilia vitamino K preventas akumuladon de kalcio en la arterioj, movanta ĝin en la osteojn al ĝia loko. Ankaŭ estas multa da serotonino tie, kiu estas bona kontraŭ sendormeco kaj povus plibonigi memoron kaj moderigi depresion. Kivoj, kaj precipe iliaj semoj, ankaŭ havas antifungajn kaj antibakteriajn ecojn. Kivoj retenas iliajn nutraĵojn dum konservitaj plej bone ol multaj fruktoj. Kivoj kaj kivaj radikoj aperas en tradicia ĉina medicino en kuraciloj por artika doloro, vezikaj ŝtonoj, kaj kelkaj kanceroj.

Kivoj havas pli sukeron ol oranĝoj, sed ili havas moderan gliceman indekson do ne estas granda problemo. La plej granda zorgo estas alergioj: kivoj estas kutima alergio, precipe por tiuj kun lateksa frukta sindromo (alergio al latekso kaj fruktoj kun similaj proteinoj kiel avokadoj kaj bananoj) aŭ alergioj al aveloj, tritiko, figoj, aŭ papavaj semoj. Ili povas malrapidigi koagulon de sanga (bona aŭ malbona, dependanta de se vi devas teni vian sangon maldensa por via koro aŭ se vi alfrontos operacio ene de semajno aŭ du). Ankaŭ, personoj ke prenas betablokantojn aŭ kun aliaj kalio-koneksaj zorgoj devus memori la altan kalian enhavon de kivoj kaj reteni ilin por speciala regalo.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri malkuiritaj kivoj
heathline.com
Medical News Today
World's Healthiest Foods

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

8.2.17

Du receptoj por du personoj

Florbrasika Biskvito kun Brunaj Buteraj Rostpanetoj

1 taso entejra lakto
1 1/4 taso legoma buljono
ĉirkaŭ 1/2 lb. florbrasikaj floretoj
1/3 funto (aŭ iomete pli) terpomoj, senŝeligitaj kaj hakitaj
1/2 malgranda cepo, hakita
1 ajlero, premita
2 vergetoj timiano
salo kaj pipro laŭ gusto
3 supkuleroj peza kremo

garnaĵo:
1 recepto Brunaj Buteraj Rostpanetoj (vidu malsupre)
ĉirkaŭ 3 supkuleroj granataj semoj
hakitaj ŝenoprazoj laŭ gusto

Unuigu lakton, buljonon, florbrasikon, terpomojn, cepon, ajlon, kaj timianon en granda kaserolo. Ekboligu supre mezalta hejtilo. Boletigu, parte kovrita, 18-20 minutoj, ĝis legomoj estas tre teneraj. Forĵetu timianajn vergetojn. Laboranta en baĉoj, muelu en miksilo ĝis glata. Aldonu kremon kaj miksu por unuigi. Alĝustigu la spicojn; servu garnita kun rostpanetoj, granataj semoj, kaj ŝenoprazoj.

Brunaj Buteraj Rostpanetoj

1 1/2 supkuleroj butero (prefere sensalita)
1 1/2 taso ciabatta pano, tranĉita en kuboj
salo kaj pipro laŭ gusto

Fandu buteron en granda fritilo supre meza hejtilo. Kuiru, kirliganta okaze, ĝis orkolora bruna, 2-4 minutoj. Aldonu panon kaj kuiru, turnomovanta ofte, ĝis rostitaj, 10-12 minutoj. Spicu.

Adaptita da Country Living

--------------------------------------------------------------

Filet Mignon kun Ampleksa Balzama Glazuro

2 filet mignon bifstekoj, ĉiu ĉirkaŭ 4 unco
nigra pipro laŭ gusto
salo laŭ gusto, nedeviga
1/4 taso balzama vinagro
1/4 taso seka ruĝa vino

Malavare pipru ambaŭ flankojn de ĉiu steko; salu laŭ gusto. Metu en malgluiĝeman fritilon supre mezalta hejtilo kaj brunigu ĉirkaŭ 1 minuto en ĉiu flanko. Malaltigu hejtilo al meza malalta; aldonu balzaman vinagron kaj vinon. Kovri kaj kuiru 4 minutoj en ĉiu flako, aŭ ĝis kuiritaj, surverŝanta kun saŭco kiam turnanta. Forigu al varmaj teleroj kaj supremetu supkuleron da glazuro en ĉiu steko; servu tuj.

Adaptita da allrecipes.com

Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

15.1.17

Kareaĵo de Mustardaj Folioj & Kikeroj kun Batatoj

2 mezaj batatoj, senŝeligitaj, en 1/2-colaj tranĉaĵoj
1 meza cepo, senŝeligita, tranĉita en du partoj, kaj maldike tranĉita
3 mezaj bulbetoj da ajlo, haketitaj aŭ premitaj
1 supkulero + 1/4 taso kokaĵa aŭ legoma buljono
1/2 tekulero kareo
1/4 tekulero kurkumo
1 kunligaĵo mustardsj folioj, kakitaj, tigoj forigitaj
15 uncoj enladigitaj haketitaj tomatoj
2 tasoj kikeroj (15-unca ladskatolo), senakvigitaj
3 supkuleroj olivoleo
salo kaj pipro laŭ gusto

Vaporkuiru batatojn en 2 colojn da akvo en vaporkuirilo proksime-konforma kovro, ĉirkaŭ 7 minutoj. Fritetu cepon en 1 supkulero buljono supre meza hejtilo, turnomovanta ofte, ĝis diafana, ĉirkaŭ 4-5 minutoj. Aldonu 1/4 tason da buljono, ajlon, kareon, kurkumon, kaj mustardajn foliojn. Kuiru, turnomovanta okaze, ĝis mustardaj folioj estas velkitaj, ĉirkaŭ 5 minutoj. Aldonu kikerojn kaj haketitajn tomatojn, kaj alĝustigu la spicojn. Kuiru 5 minutoj pli. Pistomiksu batatojn kun olivoleo, salo, kaj pipro; aldonu buljonon por maldensigi se estas necesa. Servu kune.

Adaptita da World's Healthiest Foods
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie