10.8.16

Faboj

indiĝena de: Norda Afriko kaj suda Azio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): julio-aŭgusto

Faboj estas parencaj al pizoj. Kiel pizoj, la plantoj estas nitrogenaj fiksiloj kaj protektas kontraŭ erozio, ke faras ilin populara verda mulĉo. Ili povas manĝiĝi nekuiritaj, sed kuiri reduktas la eblecon de alergiaj reagoj. Ili aperas en Mediteranea kuirarto.

La kaŭzo ke faboj vidiĝas tiom malofte estas ke ili normale senŝeligiĝas plie forigitaj da la guŝoj; ĉiu fabo havas malmolajn haŭtojn ke nepre malplibonigas la fabojn krom se forigitaj. Aliflanke, post vi lernas fari ĝin, senŝeligiĝi fabojn estas bonega alternativo al triki kiel maniero de okupi viajn manojn dum vi spektas la televidilo aŭ babilas kun amikoj.
Kiel senŝeligiĝi fabojn
La rezonado kontraŭ senŝeligiĝi ilin, almenaŭ kiam ili estas malgrandaj kaj freŝaj

Ili havas multaj proteinon, magnezio, vitaminojn B1 kaj B6, vitaminon K, kalion, fosforon, foliaton, kupron, selenon, kaj zinkon. Ili protektas kontraŭ kora malsano, kancero, depresio (kvankam ĝi devus menciiĝi ke la tairamino ke ili havas danĝere ne kongrui kun la kontraŭdepresia medikamento monoamina oksidasa brimsanto), artrito, osteoporoso, kaj ili povas mildigi simptomojn de antaŭmenstrua sindromo. Ili ankaŭ havas multa da fero, sed ĝi ne estas la plej facile absorbita vario; aldoni kelkan viandon aŭ ian fonton de vitamino C povas helpi kun tiu. Ili estas natura fonto de levodopo, kiu uziĝas por kuraci parkinsonan morbon, kvankam esploroj de faboj kiel kuracilo sin estas havinta miksitajn rezultojn kaj levodopo sin misfunkciigas metabolon de vitamino B6 (alia kaŭzo por singardemo se vi havas problemojn kun depresion). Tamen, faboj estas kunligitaj al pezoperdo en kelkaj esploroj, kiu estas pli feliĉa novaĵo. Legu pli:
etikeda nutrada informo pri faboj
Seed Guides
The Guardian

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie