7.3.18

Rumekso – Antaŭsigno de Printempo

Colleen da Blooming Artichoke Herbary skribas:

Estanta unu da la plej fruaj folioj ke aperas je la printempo, rumekso (Rumex acetosa) havas longan historion de uzo kiel printempa manĝaĵo, kuracilo, kaj fortigilo. Indiĝena al Anglujo kaj Eŭropo, rumekso nur povas troviĝi preskaŭ ĉie. La tri ĉefaj specoj da rumekso estas rumekso kun larĝaj foliaj, franca rumekso, kaj ruĝa vejna rumekso, kvankam la planto estas akumulinta multajn aliajn nomojn trans jaroj kaj lokoj. Ekzemple, ĝi nomiĝas gowkemeat en Skotlando kaj rau thorm en Vjetnamo, kie ĝi uzĝias kiel legomo. Ne konfuzu rumekson kun oksalo (Oxalis spp.).

Rumekso povas uziĝi kiel legomo (kiel spinaco), en supoj (pensu de la klasika Franca Rumeksa Supo), salatoj, kaj teoj. La acida, citrona gusto estas plej bona en la printempo. Dum la planto maljuniĝas, la folioj fariĝas pli amaraj, kiel leontodaj folioj. Tia acida gusto estas da la okzalacido en la planto, ke povas damaĝi en sufiĉe grandaj kvantoj. Aliflanke, rumekso havas multajn fibron, vitaminojn C, A, B-6, feron, magnezion, kalion, kaj kalcion. Ankaŭ ĝi estas bonan fonton da polifenolaj acidoj, flavonoidoj, kaj antocjaninoj.

Historie, rumekso estimiĝis kiel kuracilo ĉefe pro la taninoj de la planto. Ĝi estas uziĝinta por tuta da spira kaj sinusa infectoj ĝis urinigo por renaj malsanoj. Ankaŭ ĝi uziĝas kiel printempa fortigilo kaj sanga purigilo por haŭtaj problemoj. Rumekso ankaŭ estas unu da la ingrediencoj en la fama Essiac teo. Kaj por ne malatenti niajn peltajn amikojn, ĝi estas uziĝinta historie en la Britaj Insuloj por kvietigi tusojn de ĉevaloj kaj bovoj, kovri grasaj maleoloj de ĉevaloj, kaj mildigi urtikariojn en hundoj.

Franca Rumeksa Supo
(da Martha Stewart)

3 supkuleroj nesalita butero, kaj 1-1 1/2 supkuleroj por servi
1/3 taso haketita cepo
3 tasoj pakitaj rumeksaj folioj, lavitaj, sekitaj, kaj tranĉitaj en maldikaj strioj
2 supkuleroj faruno
6 tasoj kokaĵa buljono, bolanta
2 grandaj ovoflavoj
3/4 taso kremo
crème fraiche aŭ acidkremo, por servi
freŝa cerefolio, hakita, por servi

En granda kaserolo, fandigu 3 supkulerojn da butero supre meza hejtilo. Aldonu cepon kaj kuiru, ne bruniganta, ĝis moligita, 6-8 minutoj. Aldonu rumekson kaj spicu kun 1/2 tekulero da salo. Turnomovantu supre malalta hejtilo ĉirkaŭ 5 minutoj.

Surŝutetu farunon kaj kuiru, turnomovanta, supre meza hejtilo 5 minutoj. Aldonu bolantan buljonon. Boletu 10 minutoj. Spicu kun salo kaj pipro.

En malgranda pelvo, batu ovoflavojn kun kremo. Kirlanta konstante, malrapide verŝu 1 tason da varmega buljona miksaĵo en ovan miksaĵon, tiam remetu ĝin en kaserolon. Ne permesu ke la supo bolas post ovoflavoj estas aldoninta aŭ ili kazeiĝos.

Enmiksu moligitan buteron kaj servu varmega kun plenkulero da crème fraiche (aŭ acidkremo) kaj cerefolio. Se vi servas la supon malvarmigita, ne aldonu la moligitan buteron.

Referencoj:
9 surprising Sorrel Benefits. (Alirita 1/25/18)

Allen, David E. and Hatfield, Gabrielle. 2004. Medicinal Plants in Folk Tradition: An Ethnobotany of Britain and Ireland. Timber Press. Portland OR.

Heiser, Charles B. 2003. Weeds in My Garden: Observations on Some Misunderstood Plants. Timber Press: Portland OR.

Sorrel Soup. (Alirita 1/25/18)

Werner, Tommy. What’s the Score on Sorrel? 4/29/15. (Alirita 1/25/18)

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.