25.1.20

Kareaĵo de tinusaĵa salato

6 uncoj enladigita tinusaĵo, senakvigita, hakita se bezonas
1 supkulero citrona suko
salo kaj pipro laŭ gusto
2 supkuleroj haketita celerio, laŭ gusto
1 supkulero haketita cepo
1/2 taso pomo, hakita en pecojn da 1/4 colo
2 supkuleroj riboj
1 supkulero haketita freŝa bazilio
1/2 supkulero kareo
1/4 taso majonezo*
1/8 tekulero Diĵona mustardo

Komplete miksu tinusaĵon, citronan sukon, salon, pipron, celerion, cepon, pomon, ribojn, kaj bazilio. Unuigu kareon, majonezon, kaj mustardon; kunfaldu en tinusaĵon ĝis egale malseketigita.
Faras ĉirkaŭ 1 taso.

Adaptita da Cooks Illustrated per High Seas Tuna
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio
Alia recepto da la retinformilo de la Bazaro ke mi trovis por apogi unun da nian vendantojn, Sassy Seafood, kiuj eltenable fiŝkaptas da Westport. Mi ankaŭ eldonas ĝin ĉi tie ĉar la manĝaĵa banko iufoje havas enladigitan tinusaĵon (se vi havas unun da iliajn grandajn 12-uncajn ladskatolojn, nure duobligu ĉi tiun recepton aŭ sekvu la ligilon al la originala recepto). Ili ankaŭ iufoje havas enladigitan kokaĵon, ke devus esti bona ĉi tie anstataŭ la tinusaĵo.

Unu noto: mi ne povas rekomendi uzi "Miracle Whip" anstataŭ majonezon... en kiu ajn, vere. "Miracle Whip" estas dolĉigita kaj ŝanĝos la rezultan guston. Fakte, porla plej bona rezulto, provu ĉi tiu:

*Freŝa manfarita majonezo
1 granda ovoflavo
1/4 tekulero salo
1/4 tekulero Diĵona mustardo
1 1/2 tekulero citrona suko
1 tekulero blanka vina vinagro (ne konfuzu kun blanka vinagro)
3/4 taso maiza oleo

Rapide kirlu ovoflavon 15 sekondoj. Enkirlu salon, mustardon, citronan sukon, kaj vinagron; daŭrigu kirli ĝis la ovoflavo densiĝas kaj la koloro heliĝas, ĉirkaŭ alia 30 sekondoj. Aldonu 1/4 tason da oleo en malrapida, konstanta fluom dum daŭriganta kirlu. Kirlu ĉirkaŭ unu minuto, ĝis la miksaĵo densiĝas. Ripetu kun la dua 1/4 taso, kirlanta ĉirkaŭ 30 sekondoj ĝis oleo estas komplete enmiksita. Aldonu la lastan 1/4 tason da oleo tuta samtempe kaj kirlu ĉirkaŭ 30 sekondoj por komplete enmiksi ĝin.

Maniero por kuireja maŝino
Faras ĉirkaŭ 1 1/2 toasoj
Uzu tutan ovon kaj duobligu la kvantojn da la aliaj ingrediencoj. Fiksu metalan padelon en la kuirejan maŝinon kaj enmetu tutan krom la oleo; miksu mallonge por komplete unuigi la ingrediencojn. Kun la kuireja maŝino funkcianta, aldonu oleon kiel maldika fluo kaj enmiksu konplete

Adaptita da: The best recipe / by the editors of Cook's Ilustrated. Boston Common Press, c1999. ISBN: 0936184388.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.