8.6.18

Framba "Goop"

framba gustigita gelatena pulvoro por fari 2 tasoj
2 tasoj batata krema anstataŭaĵo kiel Cool Whip aŭ Dream Whip (aŭ batita kremo se la "goop" uziĝos tuj)
ĝis kvarto da freŝaj framboj, singarde lavigitaj kaj lasitaj sekiĝi

Preparu la gelatenon laŭ pakaĵaj instrukcioj kaj malvarmigu al densa siropo; ne permesu ke ĝi fiksas*. Kunfaldu la batatan kreman anstataŭaĵon por fari etete malapetitan rozkoloran ventaĵon; kungaldu frambojn. Malvarmigu ĝis komplete fiksa.

Somera komforta manĝaĵo
Mi atingis grandan pakaĵon da framboj ĉe la manĝaĵa banko hodiaŭ. Mi ne havis la aliajn ingrediencojn por fari ĉi tiun pladon, do mi simple manĝaĵis ilin (framboj da la manĝaĵa banko devas ekzamenĝi kaj la bonaj beroj devas manĝiĝi tuj). Sed kiam ajn mi pensas pri framboj, mi memoras ĉi tiun delekton.

Kiam miaj patroj ekhavis ilian legoman ĝardenon (ĉi tiu estis en la Spokana Valo kaj produktis fortan kandidaton por titolo de Plej Amara laktuko de la Mondo, kaj du vicoj da maizo ke admirinde pruvis la valoron de kompoŝtanta, kun la tigoj fariĝanta pli malaltaj kun la pli malproksima ke ili estis al loko kie mia patro malplenigis la gazontondila sako... kie mi estis?) ili respondis al ĵurnala reklamo kaj aĉetis dekduon da frambaj plantetoj. La vendisto, kiu estis purigadanta lian grandan framban bedon, elterigis kaj per ĉiu "bona" planteto ke li elterigis, li trovis almenaŭ unun ke estis "tro malgranda" sed li inkluzivis ĝin. Miaj patroj, kiu ne povis forĵeti sanan planton, finis kun du vicoj da frambujoj laŭlonge de la malantaŭa barilo, pli da du dekduoj plantoj ke tutaj ekreskiĝis feliĉe kaj ekprodutis berojn.

Komence, ĝi estis bonega, multa da belaj framboj. Tamen post paro da jaroj, mia patrino (kiu ankaŭ ne povis forĵeti bonajn berojn) ekfariĝis senespera, estanta frostiginta kaj donacinta tiom framboj kiom povis, kaj kun pli maturiĝanta. Ŝi malkovris ĉi tiun recepton --mi kredis ke ĝi devus esti en skatolo da Jello -- kaj ĝi estis granda sukceso. Pli bone, ĝi uzis multa da framboj. Mi ne memoras la oficialan titolon de la recepto, ni tuj nomis ĝin "goop" kaj ĝi restas "goop" al ni ĝis nun.

Vere, ĝi povas fariĝi kun ajna paro da gelateno kaj frukto; persika kun tranĉitaj persikoj estas alia favorata, sed mi ne povas rekomendi oranĝa kun enladigitaj mandarinoj, tiu terure dolĉa. Plej bone, fari ĝi produktas tre malmulta hejto, precipe se vi varmigas la akvon en mikroondilo; nur ĉi tiu farigus ĝin bonega somera recepto.

Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en Food Bank Foodie.

-------

*Pecoj da gelatino kaj framboj en batata kremo, dum ankaŭ bona, estas malsama deserto.