12.7.20

Dolĉamaraj kotletoj kaj piroj

2 dikaj porkaĵaj kotletoj
pipro laŭ gusto
1/2 tekulero muelita zingibro, laŭ gusto
ĉirkaŭ 1 supkulero oleo
2 malmolaj vintra piroj, kiel "Bosc"
1 supkulero citrona suko (nedeviga)
1/2 -1 tekulero muelita cinamo
3 supkuleroj bruna sukero
ĉirkaŭ 2 tekulero butero (nedeviga)
1/4 taso balzama vinagro

Metu iom da oleon en fritilon, nure sufiĉa por friti, kaj aldonu pipron kaj zingibron. Turnomovu kaj malrapide hejtu ĝis la zingibro ekmalheliĝas, tiam brunigu la kotletojn. Metu la kotletojn en kaserolon sufiĉe granda por teni ilin kaj pirojn kiel unu (proksima) tavolo. Senŝeligu la pirojn, tranĉu ilin en du partoj, kaj senkernigu. Metu ilin kun tranĉita flanko supra en la kaserolon kaj surŝutetu kun citrona suko; metu pecon da buteron en la kavaĵon de ĉiun piron. miksu cinamon kaj brunan sukeron kaj surŝutetu supre kotletojn kaj pirojn. Verŝu vinagron supre. Kovru kaj baku 40 minutoj ĉe 350 gradoj farenhejtaj. Forigu la kovron kaj baku 10 minutoj pli, aŭ ĝis la kotletoj kuiriĝas komplete.

Faras du porciojn.
Adaptita da Cooking for two today / Jean Hewitt.
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio

Ci tiu dolĉamara estas malorienta gusto ke estas pli kutima en klasikaj kaj mezepojaj receptoj, sed ke kvazaŭ ne troviĝas en modernaj receptoj.

La originala recepto uzis sekan ŝereon, sed kutime mi ne ŝatas ajnan vinon en mia manĝaĵo (ĝi estas malboniĝita vinbera suko, fine, kaj kiom singarde ĝi malboniĝas, per mi ĝi daŭre gustumas kiel malboniĝita vinbera suko kaj vi povas reteni ĝin). Kutime mi anstataŭigas taŭgan buljonon, sed tiufoje mi ne havis ajn; mi havis bonan botelon da balzaman vinagron. Do mi pensis, nure estas sama aĵo fermentita kun malsama gisto, kaj mi provis ĝin.

Ĉi tiu ankaŭ estas bona kun pli maldikaj kotletoj, sed vi devos agordi la kuirdaŭro. Ĝi vere estas plej bona kun kotletoj de 1-colo kun osto, sed ne gravas. Ne uzu pirojn de speco "Bartlett" aŭ postmanĝa, ili fariĝas kaĉo kiam bakitaj.

Kelkaj aliaj avertoj:
- 3 supkuleroj aspektas multegan sukeron, sed uzu tutan en via unua provo; se ĝi vere rezultas tro dolĉa, vi povos redukti ĝin sekvante, sed vi havas tutan tiun vinagron por ekvilibrigi.
- Singardu kun forigi la kovro, kaj eĉ kun malfermi la bakforno; estas ondo da vinagra vapor ŝtelatendanta por ataki viajn okulglobojn kaj sinusaj membranojn se vi donas ĝin la ŝanco!

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.