13.1.19

Cepoj farĉitaj kun rizo kaj fromaĝo

8 flavaj cepoj, kun ĉirkaŭ 2 cola diametro (2 funtoj entute), senŝeligitaj
4 supkuleroj butero
salo laŭ gusto
1/3 taso nekuirita longa grajna rizo
1 2/3 tasoj kokaĵa aŭ legoma buljono, dividita
2 supkulero raspita svisa aŭ grujera fromaĝo
4 supkulero raspita parmezano, dividita
blanka pipro laŭ gusto

Tranĉu nur dikan tranĉaĵon da la fundo da ĉiu cepo. Forigu, haku, kaj retenu la cepajn centrojn, lasanta 1/4-cola-dika ŝelo. Estu atenta ke vi ne tranĉas trans la fundoj de la cepaj ŝeloj; ŝtopu ajna ŝiritan lokon de la fundoj kun peco da la centroj. Brogu la cepajn ŝelojn en salita akvo ĉirkaŭ 7 minutoj, ĝis teneraj-krispaj. Singarde senakvigu kaj lavetu kun malvarma akvo; metu kun apertaj flankoj malsupraj kaj senakvigu komplete. Ĵetkovru 1 1/2 tasoda la hakitaj cepaj centroj kun salo kaj fritetu ilin en 2 supkuleroj da butero ĝis molaj kaj ekkoloriĝantaj, ĉirkaŭ 20 minutoj. Enmiksu rizon; post ĉirkaŭ 2 minutoj, aldonu 1 tason da buljonon. Ekboligu, kovru proksime, kaj boletigu ĝis la rizo estas tenera, ĉirkaŭ 30 minutoj. Forigu da hejtilo kaj enmiksu svisan/grujeran fromaĝon kaj 2 supkulerojn da parmezanon. Alĝustigu la spicojn kaj plenigu cepajn ŝelojn, kun ete *mound/mounding slightly. Metu en malprofundan bak kaserolon kaj ĵetkovru kun restantan parmezanon. Metu 2 supkulerojn da buteron kaj e/3 tason da boljonon ĉirkaŭ la cepoj kaj kovru kun aluminiolo. Baku 25 minutoj ĉe 375 gradoj farenhejtaj, tiam altigu malvarmegon al 400 gradoj farenhejtaj kaj forigu la aluminiolon, Baku ĉirkaŭ 20 minutoj pli longe, surverŝanta ofte kun viandsukoj, ĝis teneraj kaj orkoloraj.

Adaptita da: From the farmers' market : wonderful things to do with fresh-from-the-farm food with recipes and recollections from farm kitchens / Richard Sax with Sandra Gluck. Harper & Row, c1986.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas alia da la artikoletoj ke mi preparis por la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater antaŭ ĝi ŝanĝis redaktistojn. Estas kelkaj da ili, ke aperos ĉi tiu vintro kiam mi sentas min precipe malvarma kaj malinspiriĝita.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.