18.3.19

Morokaj kokaĵaj femuroj

6 senostaj, senhaŭtaj kokaĵaj femuroj (ĉirkaŭ 1 al 1 1/4 funtoj)
2 tekuleroj papriko
1 tekulero kumino
1 tekulero cinamo
1/4 tekulero pipro
1/4 tekulero kurkumo
iomete da pimento
1/4 al 1/3 taso hakitaj figoj

Aranĝu la femurojn en solan tavolon en malrapida kuirilo; supremetu spicojn (alĝustiganta tutajn la kvantojn laŭ gusto) kaj figajn pecojn, turnomovanta por kovri. Kuiru ĉe meza dum ĉirkaŭ 2 al 2 1/2 horoj; turnomovu kaj malaltigu hejtilo al plej malalta agordo. Servu supre rizo, kuskuso, aŭ nudeloj.

Adaptita da: Healthy slow cooker cookbook / American Heart Assoc. (9780307888020) (kvankam tial libere ke ĝi povus esti pli akurata diri "inspiriĝita por...")
Mezuroj estas usonaj.

Notoj kaj komentoj
La manĝaĵa banko ofte havas senostajn, senhaŭtajn kokaĵajn femurojn, kaj okazas ke ili estas mia favorata speco de kokaĵo, do mi estas bonŝanca. Mi precipe ŝatas ilin en paeljo, sed tiu estas sufiĉa laboro ke ĝi estas pli plado por gastoj, do mi atentas pri aliaj receptoj.

Ĉi tiu estis mia unua provo kun ĉi tiu recepto, kaj ĝi havas multan da kuminon. Estas iomete milda alie, do mi kredas se mi farus ĝin alia fojo, mi uzos duonan da la paprikon, preterlasos la kuminon, duobligos la cinamon, kaj aldonos iom da kajenan pipran pulvoron. Kaj eble pli figojn. Kaj kelkajn ajlon kaj zingibron -- mi aldonas ajlon kaj zingibron al preskaŭ ĉio. Tiam ĝi estas preskaŭ Cinama Oranĝa Kokaĵo, do kredeble mi faros tiu anstataŭe. Sed se vi ŝategas kuminon, jen via nova kokaĵa femura plado.

Unu problemo, ne la kulpo de la recepto, estis ke unu da miaj specoj ne estis muelita sufiĉe delikate; la plado finis iomete gruzeca. Eble ŝanĝi spicojn riparus tiu, aŭ eble vi devus remueli viajn spicojn antaŭ vi aldonas ilin.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.

3.3.19

Meleagraĵo kun oksikokoj por malrapida kuirilo

meza senhaŭta meleagraĵa brusto aŭ 2 meleagraĵaj brustaj lumbaĵoj (1 1/2-2 funtoj)
ĝis 1 supkulero legoma oleo aŭ olivoleo
ĝis 2 flavaj cepoj, maldike tranĉitaj, laŭ gusto
2/3 taso portvino (nedeviga)
2 tasoj kokaĵa aŭ meleagraĵa buljono
1 supkuleroj maiza amelo
8 uncoj sekitaj oksikokoj
1 cinama bastono aŭ 1/2 supkulero muelita cinamo
1 oranĝo aŭ mandarino, kun ŝelo (sed lavigita kaj makuloj forigitaj), maldike tranĉita

Forigu grason da meleagraĵo se estas necesa; metu meleagraĵa en malrapidan kuirilon kaj ekvarmigu ĝin dum vi faras la saŭcon.

Kuiru cepojn en oleo ĝis ili estas malforte brunigitaj, ĉirkaŭ 10 minutoj. Unuigi portvinon aŭ iom da la buljonon kun la maiza amelo, miksanta por forigi bulojn. Aldonu al cepoj kaj miksu bene. Aldonu restantan buljonon kaj boletigu, turnomovanta, ĉirkaŭ 7 minutoj, ĝis la saŭco densiĝas kaj fariĝas diafana. Se vi usas muelitan cinamon, aldonu ĝin al la saŭco nun.

Verŝu saŭcon supre meleagraĵon. Kovru kun oksikokoj kaj oranĝaj tranĉaĵoj; aldonu cinaman bastonon se vi usas tiun formon. Kovru kaj kuiru supre malalta 6-8 horoj, ĝis meleagraĵo estas kuirita kaj saŭco estas densa.

Adaptita da The gourmet slow cooker, vol. II : regional comfort-food classics / Lynn Alley. Ten Speed Press, 2006. 9781580087322
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio

Nia loka manĝaĵa banko ofte havas meleagraĵon -- precipe muelitan meleagraĵon, sed pli grandaj pecoj estas haveblaj. Ili ankaŭ havas multan kokaĵon, sed mi provas manĝi pli proteinon kaj feron kaj ŝajnas ke meleagraĵo estas bona elekto por tiuj. Do mi serĉis kaj trovis ĉi tiun meleagraĵan recepton.

Ne tro surprizige, ĝi finiĝis simila al cinama oranĝa kokaĵo, iomete malpli milda kun la oksikokoj kaj ne tiom bezonanta rizon aŭ nudelojn sub ĝi. Mi scivolas kiel ĝi finiĝus kun oksikoka suko (vera suko, ne tiu gustigita-sukera-akvo nomata "koktelo de oksikoka suko") anstataŭ parto aŭ tuto el la buljono. Kaj eble zingibro, kardamomo, kaj/aŭ paradizgrajnoj kun la cinamo. Kiam estas oksikoka sezono la venontan jaron mi ŝatus provi ĝin antaŭ kun freŝaj oksikokoj (antaŭ ol mi manĝas ĉi tiun baĉon, havas alian taŭgan pakaĵon da meleagraĵo, kaj volas farigi ĝin alia fojo ĉi tiu sezono finiĝos). Intertempe, mi havas multajn da haketitaj figoj....

Eble ĝi celiĝis havi pli cepan guston. Mi uzis nure 1/2 taso da hakitaj, frostigitaj cepoj, ĉar mi rigardas cepojn spico, ne legomo.

La manĝaĵa banko emas havi multajn cepojn dum la malfrua aŭtuno kaj vintro, sed kiel superbazaroj ili kutime havas nur grangajn, tre pli grandaj ol mi uzus por unu plado. Mi estas leginta ke ne estas sana konservi cepon kiam ĝi estas tranĉita, do eble mi povus malŝpari multajn mezajn cepojn. Do anstataŭe, mi portas kelkajn alhejme, hakas ilin dum mi estas en la kuirejo atendanta dum iu kuiriĝas, kaj metas ilin en la frostigilon. Tiel mi havas verajn cepojn kun ne pli laboro ol capa polvoro sed tre pli bonaj. Mi neprobable farus farĉitaj cepoj aŭ uzus ilin kiel grandegan pecoj, do tiu sufiĉas por miaj cepaj bezonoj. Se mi decidus uzi pli grandajn pecojn da cepo, mi nure devus uzi novan cepon; la frostigitaj cepoj konserviĝas.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.