23.3.16

Brunigitaj buternuksaj kukurbaj tranĉaĵoj kun salvia avela pesto

Buternuksa kukurbo:
2 buternuksaj kukurboj (ĉirkaŭ 3.5 funtoj), senŝeligitaj, tranĉitaj en kvaronoj, kaj sensemigitaj
2 supkuleroj olivoleo
1 tekulero sukero
1 tekulero salo
1/4-1/2 tekulero kajena pipra pulvoro, laŭ gusto

Tranĉu kukurbaj pecoj en 1-colaj tranĉaĵoj kaj metu en pelvon. Skuu kun olivoleo, sukero, salo, kaj kajena pipro. Aranĝu en sola tavolo en bakplado kovrita kun bakpergameno. Rostu ĉe 500 gradoj farenhejtaj 10 al 15 minutoj, ĝis brunigitaj, rearanĝanta laŭ estas necesa por unuforme rosti. Forigu da bakforno kaj turnu kukurbajn pecojn. Baku alia 10 al 15 minutoj ĝis la aliaj flankoj estas brunigitaj kaj la kukurbocestas kuirita, denove rearanĝanta laŭ estas necesa. Forigu al grandan pelvon kaj skuu kun pesto.

Salvia avela pesto:
1/4 taso freŝa salvia, hakita
4-5 supkuleroj olivoleo
1 bulbeto ajlo, premita
1/3 taso aveloj, rostitaj
6 supkuleroj rikota salita fromaĝo, ĉifita aŭ hakita al mezaj-delikataj ĉifoj
salo laŭ gusto

Varmigu 3 supkuleroj olivoleo, salvio, kaj ajlo supre tre malalta hejtilo ĝis la oleo ekbobelas. Verŝu en pelveton, retenanta la ajla bulbeto. Metu la rostitajn avelojn kaj retenitan ajlon en kuirejan maŝinon, miksilon (uzanta malgranda ujo se estas havebla), aŭ pistujo kaj muelu ilin al kruda faruno; aldonu al la pelvon. Aldonu la fromaĝo kaj 1-2 supkuleroj pli olivoleo, kaj turnomovu ĝis miksitaj; aldonu salon laŭ gusto.

(Noto: Ĉar mi ne povas manĝi kukurboj, mi opinas ke ĉi tiu povus fariĝi kun pecegoj da batato por alĝustigi la rostantan tempon. dh.)

Adaptita da food52.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

9.3.16

Kvinoo

indiĝena de: la Lago Titikaka regiono (Peruo kaj Bolivio)

Kvankam kvinoo usiĝas kiel greno, ĝi vere estas la semo de la kenopodio, parenca al spinaco, folibeto, kaj betoj, kaj rilatiĝita kiel pseŭdogreno. Ĝi estis grava rikoltaĵo por la Inkaoj, por kiu ĝi estis sankta, kaj nun konsideriĝas kiel "supermanĝaĵo." La nomo "kvinoo" venas da la Keĉua lingva kinwakinua. Plejparto da ĝia populareco estas da ĝia seneco da gluteno, tamen ĝi estas ankaŭ tre nutra manĝaĵo. Ĝi havas trin kolorojn, ruĝa, blanka, kaj nigra, havas malaltan gliceman indekson, kaj toleras sekecon kaj larĝan gamon da temperaturoj. Ĝi povas kuiriĝi tre kiel rizo, bolita en duoble pli multa da akvo ol kvinoo dum 15-20 minutoj. Kvinoo kreskas kun protekta tegaĵo de saponino, kiu estas amara kaj bezonas lavetiĝi for antaŭ kuiri; plej kvinoo vendita en usono venas lavetita, sed alia laveto ne damaĝas se estas dubo. Rostanta kvinoo antaŭ kuiri donas ĝin pli ampleksa gusto. Kvinoaj folioj ankaŭ estas manĝeblaj, sed ne momente haveblaj ĉi tie.

Eble la plej interesa aĵo pri kvinoo estas ke ĝi ne estas nur alta en proteino, ĝi enhavas bonan harmonion de tutaj naŭ bezonaj aminaj acidoj, eĉ lizino kaj izoleŭcino (kiuj estas malfacila akiri da plantaj fontoj). Ĝi havas grandajn kvantojn da la popularaj flavonoidoj kvercetino kaj kempferolo, montritaj havi kontraŭinflamajn, antivirusajn, kontraŭkancerajn, kaj kontraŭdepresiajn efikojn en animalaj esploroj. Kvinoo ankaŭ provizas multaj da magnezio, kalio, zinko, kaj fero, kiuj povas fariĝi pli facile absorbitaj por sorbigi aŭ elkreskigi la semojn antaŭ kuiri. Ĝi havas ankaŭ multan fibron, kvankam plej da tiu estas la malpli utila malsolvebla speco. Tamen ne estas multaj esploroj, estas kelka pruvo ke manĝi kvinoon anstataŭ pli traditiaj senglutenaj produktaĵoj plibonigas metabolan sanon, kiu estas ambaŭ bona en si kaj helpa por pezoperdo. Dum kvinoo havas pli grason ol plej vera grenoj, plejparte da la graso estas sanaj aĵoj kiel olea acido kaj omega-3 frasacido.

Fakte, kvinoo estas tial nutra kaj facila kreskigi, NASA estas rigardinta ĝin por longaj kosmaj vojaĝoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri kuirita kvinoo
Authority Nutrition
whfoods
historio de kvinoo
*mallonga artikolo kun recepta ligiloj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie