23.3.16

Brunigitaj buternuksaj kukurbaj tranĉaĵoj kun salvia avela pesto

Buternuksa kukurbo:
2 buternuksaj kukurboj (ĉirkaŭ 3.5 funtoj), senŝeligitaj, tranĉitaj en kvaronoj, kaj sensemigitaj
2 supkuleroj olivoleo
1 tekulero sukero
1 tekulero salo
1/4-1/2 tekulero kajena pipra pulvoro, laŭ gusto

Tranĉu kukurbaj pecoj en 1-colaj tranĉaĵoj kaj metu en pelvon. Skuu kun olivoleo, sukero, salo, kaj kajena pipro. Aranĝu en sola tavolo en bakplado kovrita kun bakpergameno. Rostu ĉe 500 gradoj farenhejtaj 10 al 15 minutoj, ĝis brunigitaj, rearanĝanta laŭ estas necesa por unuforme rosti. Forigu da bakforno kaj turnu kukurbajn pecojn. Baku alia 10 al 15 minutoj ĝis la aliaj flankoj estas brunigitaj kaj la kukurbocestas kuirita, denove rearanĝanta laŭ estas necesa. Forigu al grandan pelvon kaj skuu kun pesto.

Salvia avela pesto:
1/4 taso freŝa salvia, hakita
4-5 supkuleroj olivoleo
1 bulbeto ajlo, premita
1/3 taso aveloj, rostitaj
6 supkuleroj rikota salita fromaĝo, ĉifita aŭ hakita al mezaj-delikataj ĉifoj
salo laŭ gusto

Varmigu 3 supkuleroj olivoleo, salvio, kaj ajlo supre tre malalta hejtilo ĝis la oleo ekbobelas. Verŝu en pelveton, retenanta la ajla bulbeto. Metu la rostitajn avelojn kaj retenitan ajlon en kuirejan maŝinon, miksilon (uzanta malgranda ujo se estas havebla), aŭ pistujo kaj muelu ilin al kruda faruno; aldonu al la pelvon. Aldonu la fromaĝo kaj 1-2 supkuleroj pli olivoleo, kaj turnomovu ĝis miksitaj; aldonu salon laŭ gusto.

(Noto: Ĉar mi ne povas manĝi kukurboj, mi opinas ke ĉi tiu povus fariĝi kun pecegoj da batato por alĝustigi la rostantan tempon. dh.)

Adaptita da food52.com
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie