21.7.19

Kokaĵo kaj persiko en kradrostada saŭco

1 granda meza kokaĵa brusto (ĉirkaŭ 1 funto aŭ iomete malpli) tranĉita kiel por turnomovofrito (senhaŭta, senosta, tranĉita trans la fibroj en 1/4-colajn aŭ pli dikajn tranĉaĵojn) -- porkaĵo ankaŭ estus bona
oleo por kuiri, se bezoniĝas
ĉirkaŭ 1/2 supkulero muelita zingibro, laŭ gusto
1-2 tekulero ajla pulvoro, aŭ 1 ajlero, premita, laŭ gusto
1 granda persiko, kerno forigita, senŝeligita, tranĉita en 8-10 tranĉaĵojn
1/4 taso ĉiu hakitaj cepo kaj celerio, aŭ laŭ gusto
kradrostada saŭco por malpeze kovri

Ekuiru kokaĵon supre malalta varmego, kun iomete da oleo se bezoniĝas por preventi algluiĝo (se vi uzas malgluiĝema fritilo, kredeble vi ne besonos la oleon). Ĵetkovru malavare kun zingibro kaj ajlo. Preparu la persikon krom se vi estas tre pli rapida ol mi, ĉi tiu daŭros ĉirkaŭ la tempo ke ekuiri la kokaĵon. Kiam la kokaĵo estas plejparte kuitita -- kokaĵa blanka (sed ideale ne brunigita) exsterne sed kredeble ne komplete kuirita interne, kontrolu la kvanton da likvo en la fritilo; deverŝu iom se estas tro, ĝi devas esti malseketa sed pli fritanta ol bolanta. Aldonu la persikajn tranĉaĵojn, cepon, kaj celerion. Ĵetkovru kun pli zingibro kaj ajlo se deziriĝas. Altigu varmegon al ĉirkaŭ meza kaj fritetu/kirlofritu malrapide kelkaj minutoj. Surverŝu kradrostadan saŭcon, enmiksu, kaj daŭrigu kuiri ĝis la persikaj tranĉaĵoj estas molaj kaj la kokaĵo estas komplete kuirita.

La cetero de la historio
Unue, mi volas mencii ke mi preferas tre vinagran kradrostadan saŭcon, precipe por ĉi tiu plado. Se vi uzas pli dolĉan saŭcon, eble vi deziros aldoni iom pli da vinagro ĉi tie aŭ ĝi finiĝos dolĉega.

Ĉi tiu estas alia da miaj "kiu devas uziĝi?" inventoj. Mi ŝategas miksi fruktojn kun viandojn, do kiam la manĝaĵa banko donis al mi persikojn ke devis uziĝi la ANTAŬA semajno, ĉi tiu estis la natura rezulto.

De tiam mi estas aĉetinta da kornan bulkan paston kaj degelinta da muelitan meleagraĵon; kun la persikoj de ĉi tiu semajno mi faros similan recepton kun muelita meleagraĵo anstataŭ kokaĵa brusto (kredeble, muelita porkaĵo povus uziĝi ankaŭ, sed mi havas multan da muelita meleagraĵo por uzi), tranĉanta la persikojn en pli malgrandajn pecojn, kaj faldanta la rezulton en kornan bulkan paston por fari pasteĉetojn.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.