12.5.19

Nigraj fazeolaj kuketoj

15 uncoj (1 1/2 tasoj) enladigitaj nigraj fazeoloj, senakvigitaj kaj komplete lavetitaj
2 supkuleroj nedolĉigita kakaopulvoro
1/2 taso rapide kuirada avenflokoj
1/4 tekulero salo
1/3 taso acersiropo, mielo, aŭ agava siropo
2 supkulero sukero, egalvaloro kvanto da mielherbo, aŭ pliigu la siropon/mielon al 1/2 taso
1/4 taso kokosnuksa aŭ legoma oleo
2 tekulero vanilo
1/2 tekulero bakpulvoro
1/2-2/3 taso ĉokoladaj pecoj (ne preterlasu)
pli ĉokoladaj pecoj povas aldoniĝi kiel garnaĵo

Komplete prilaboru tutajn ingrediencojn krom ĉokoladaj pecoj en bonan kuirejan maŝinon (miksilo produktos malsaman rezulton). Enmiksu ĉokoladajn pecojn kaj verŝu en 8x8-colan grasoŝmiritan kaserolon; ĵetkovru kun plia ĉokoladaj pecoj se vi deziras. Baku ĉe 350 gradoj farenhejtaj 15-18 minutoj; lasu ke ĝi malvarmiĝas almenaŭ 10 minutoj antaŭ vi provas ĝin. Ĝi firmiĝos iomete se ĝi fridiĝas dum la nokto.

Da: Manĝaĵa Banko de la provinco de Thurston
Mezuroj estas usonaj.

La longa, babilema peco
Antaŭ ne longe mi havis oportunecon de provi ĉi tiujn je evento de la Manĝaĵa Banko kaj mi akiris kopion da la recepto. Ili estas pli densaj kaj algluiĝemaj ol mi preferas kun kumetoj, pli kiel senfarunaj, senglutenaj pasteĉoj, sed bonaj. Mia unua penso estis ke ili faris bonan farĉon por iu kiel Fig Newtons aŭ daktilo-farĉitaj kuketoj. Mi povus reviziti tiu ideo iufoje.

Ankaŭ povus esti interesa provi ruligi ilin en bulojn ke povus kovriĝi kun kakaopulvoro por fari varion da ĉokolada trufo. Mi kredas ke ili estus sufiĉe glueca; aŭ eble ili povus kuiriĝi iomete... aŭ, mi scivolas kiun efikon havus antaŭmoligi la avenflokoj al kvazaŭ faruna teksturo aŭ eĉ uzi avena faruno. Io por mediti.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.

1.5.19

Karota kuka avenkaĉo

50 g. delikate raspita karoto (ĉirkaŭ 1 meza)
raspita oranĝa ŝelo laŭ gusto (eku da ĉirkaŭ 1/4-1/6 de oranĝo)
45 g (1/2 taso) avenflokoj
25 g riboj, sekvinberoj, aŭ hakitaj daktiloj (ajna dolĉa sekigita frukto funkcios)
125 mililitroj malalt-grasa lakto
1/2 tekulero cinamo, laŭ gusto
1/2 tekulero zingibro, laŭ gusto
kelkaj gutoj da vanilo

garnaĵo:
jogurto (malalt-grasa, protein-riĉa se estas havebla)
ĉifonoj da karoto
mielo se vi volas (vi povas uzi melaso se vi bezonas pli feron)

Unuigu tutajn la ingrediencojn krom garnaĵo en kaserolo kaj turnomovu bene; hejtu atenteme 5 minutoj (ne boligu) aŭ nura fridigi dum la nokto se vi pensas pri ĝi ĝustatempe. Gustumu antaŭ ke vi dolĉigas ĝin, tutaj tiuj karoto kaj sekigita frukto faras ke jam estas kelke dolĉa. Lasu ke ĝi malvarmigas iomete antaŭ ke vi garnas ĝin kun jogurto.

Adaptita da la JuTuba filmeto Pre-Ride Nutrition : Emma's Carrot Cake Porridge far GCN (Global Cycling Network)
Mezuroj estas Britaj, sed ne devas esti ĝustaj.

La cetero de la historio
Do, lastan someron mi eklernas renovigi biciklojn por loka eduka programo. Mi estas biciklinta dum jaroj kiel transportmaniero, kaj en 2015 mi finfine atingis mian celo de 15 jaroj kaj forigis mia aŭto. Lasta vintro mi malsanigas iom (kiel kutime, mi rapide resanigas tuj kiam mi ĉesis obei la kuracistojn, do ne zorgu) kaj mi pasigis multa tempo spektanta filmetojn... pri bicikla reparado, kompreneble, sed ankaŭ mi trovis aliajn aĵojn, inkluzive la GCN (Tutmonda Biciklada Elsendoĉeno). Unu adverto: ĉi tiuj filmetoj intenciĝas por biciklistoj kaj aliaj specoj kiu rigardas bicikli 25 kilometroj je horo kiel malrapida kaj rapida 30-kilometroj je horo flankvojo kiel malgrava. Nepre ne estas mia nivelo -- mia nivelo estas tiu wn ke 25 kilometroj je horo estas nure por malsupreniroj kaj 30 kilometroj je horo estas tre longega tago. Do eĉ tiu meza-kvanta recepto faras sufiĉa por ni kiu havas ok-kilometran pendolveturon.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.