25.10.16

Ĉokolado

indiĝena de: sudameriko

Dum la reputacio de ĉokolado estas pliboniĝinta dum la lasta jardeko, ĝi ankoraŭ ne atingas la kategorion de "manĝu multan, ĝi estas tre sana." La problemo estas ke simpla kakao (la nedolĉigita kakaopulvoro, ne la miksaĵo por trinkĉokolado) enhavas mulaj da bonaj aĵoj, sed fari ke ĝi estas bongusta bezonas grandajn kvantojn da sukero kaj graso.

Ĉokolado estas bonega fonto de antioksidantoj (laŭ kelkaj mezuroj, pli bona ol asaioj aŭ mirteloj), provizas multaj da mineraloj, kaj estas bona fonto de fibro. Ĝiaj nutraĵoj enhavas manganon, kupron, feron, magnezion, kalcion, vitaminojn A, B1-3, C, kaj E, pantotenan acidon, kaj polifenolojn, precipe flavanolojn. Ĝi ankaŭ enhavas malgradajn kvantojn da kafeinon kaj alian stimulanton, teobrominon. Ĝi povas moderigi rezistancon al insulino kaj mildigi la efekton de kolesterolo, kaj ĝi protektas kontraŭ koratakoj. Ĝi donacas kelkan protekton kontraŭ sunbruligo kaj sunkaŭzita damaĝo. Ĝi plibonigas sangan fluon al la haŭton kaj la cerbaĵon. Ĝi ankaŭ malkatenas endorfinojn kaj donacas feniletilaminon kaj serotoninon, ke povus ekspliki ĉar ĝi helpas kontraŭ antaŭmenstrua sindromo kaj depresieto.

La plej facila maniero por akiri tutajn tiujn avantaĝojn estas serĉi altan kvalitan malhelan ĉokoladon, ideale 70% aŭ pli kakao. Unu fonto sugestas optimuman dozon de 20 g. da dolĉamara ĉokolado ĉiu tri tagoj. edaŭrinde, ĉi tiu ne estas kiu aperos en la ordinara sako de Ŝercon aŭ Delekton, sed kio estas vivo sen la foja ekstravaganca lukso kaj pura sukera ekstaziĝo?

Tiam estas la malbona novaĵo. Prilaborita ĉokolado estas plena da sukero, maiza siropo, laktaj grasoj, hidrogenitaj oleoj, kaj aliaj aĵoj da la kategorio de "malsana sed bongusta." La stimulantoj en ĉokolado estas troviĝinta ekkaŭzi migrenojn en personoj ke emas havi ilin, malgraŭ la asertoj de iuj esploroj. Ankaŭ, la kupro en ĉokoladoe estas tial abunda kaj biohavebla ke ĝi pliigas la riskon de aĵoj kiel varikoj, hemoroidoj, aneŭrismoj, kontuzoj, kora malsano, apopleksio, kaj artrozo. En malpli drasta nivelo, alta ĉokolado konsumado ligiĝas kun sinusaj problemoj, pirozo, renaj ŝtonoj, ezofaga forflua malsano, kaj antaŭmenstrua sindromo.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri malhela ĉokolado
etikeda nutrada informo pri lakta ĉokolado
Cacaoweb
acu-cell.com

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie