17.2.19

"Chyken in hocchee" en malrapida kuirilo

1/2-1 taso blankaj vinberoj, kun aŭ sen semoj (sufiĉa por loze plenigi la kavaĵon)
1-2 ajleroj, premitaj
1 supkulero freŝa petroselo
1 supkulero freŝa salvio, aŭ 1/2 supkulero sekigita frotita salvio
1/4 tekulero freŝa timiano, aŭ iomete malpli, sekigita
aliaj herboj laŭ dezirita (admirantoj de Scarborough Fair povus deziri iom da rosmareno)
1/2 supkulero citrona suko aŭ blanka vina vinagro
1 malgranda kokaĵo
1/2 taso kokaĵa buljono (aŭ, se vi devas, akvo)
cinamo, sukero, zingibro, kaj salo laŭ gusto

Unuigu vinberojn, ajlon, herbojn, kaj citrona suko. Farĉu la kokaĵon kun vinbera miksaĵo kaj metu ĝin en malrapidan kuirilon. Aldonu buljonon, kaj kuiru ĉirkaŭ 6 horoj aŭ ĝis kuirita, supre meza hejto. Forigu haŭton se vi deziras. Ĵetkovru kokaĵon kun spicoj kaj servu.

Notoj
La originala mezepoka recepto da kiu ĉi tiu adaptiĝis uzas acidajn vinberojn; se vi povas atingi nematurajn vinberojn kaj deziras pli aŭtentikan pladon, uzu ilin kaj forlasu la citronan sukon aŭ vinagron. Se vi uzas maturajn vinberojn, mi sugestas ke vi uzas la plej malgrandajn ke vi povas atingi, kvankam ĝi rezultas bone eĉ kun grandegaj kutimaj vinberoj.

Adaptita da: Hieatt, Hosington, and Butler, Pleyn Delit : medieval cookery for modern cooks. University of Toronto Press, 1996. ISBN: 0802076327
Mezuroj estas usonaj.

La cetero de la historio

La varoj de TEFAP ĉe la manĝaĵa banko ĉi tiu monato enhavas frostigitan kokaĵon, kiu estis bona sed ne adaptis en mian frostigilon. Do kun ĝi deglanta en mia glaciŝranko, mi serĉis miajn librpjn kak trovis bonan mezepokan recepton por rostita kokaĵo, sed ĝi estis por fari en poto de argilaĵo. Bone, mi ne havas poton de argilaĵo, sed ĝi ŝajnis relative taŭga por malrapida kuirilo, do mi provas tiun.

La ideo de frukto kuirita kun viandaĵo surprizas iuj, sed ne estas tre malkutima eĉ en ordinara kuirarto: meleagrao kun oksikoka saŭco, porkaĵo kaj pomoj aŭ pomsaŭco, ŝinko un sekvinbera saŭco. Mi estas admiranto de fruktaj/viandaj miksaĵoj:
Porkajo kaj persikoj
Kokaĵo, asparago, kaj piroj
Fiŝaĵo kaj bananoj

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo Food Bank Foodie.