27.7.16

Porkaĵo kaj Persikoj kun Zingibro

1 funto porkaĵa lumbaĵo (aŭ porkaĵo por turnomovofrito)
2 supkulero sojsaŭco
2 tekuleroj delikate haketita zingibro, aŭ 1 tekulero muelita zingibro
2 tekuleroj maiza amelo
pipro laŭ gusto
2 bulbetoj ajlo, delikate haketita, aŭ 1 tekulero ajla pulvoro
1/2 taso splitaj migdaloj (nedeviga)
3 mezaj persikoj, senŝeligitaj kaj tranĉitaj, aŭ 16 uncoj frostigitaj persikoj, degeligitaj kaj senakvigitaj, aŭ ladskatolo da tranĉitaj persikoj, senakvigitaj
6 verdaj cepoj tranĉitaj en 1-cola pecoj (nedeviga)
kuiritaj rizo aŭ nudeloj por servi

Forigu grason da lumbaĵo kaj tranĉu maldike trans la fibroj kiel por turnomovofrito. Tranĉu grandaj tranĉaĵoj en du partoj. En fritilo aŭ uoko, miksu sojsaŭcon, zingibron, maizan amelon, pipron, kaj ajlon. Se vi ne uzas malgluiĝeman fritilon, vi povus voli aldoni ankaŭ iom da oleon. Aldonu porkaĵon kaj migdalojn, kaj ĵetetu por teti. Ŝaltu la hejtilon kaj turnomovofritu ĝis porkaĵo estas kuirita, 6-8 minutoj. Ĝi eble aspektos iomete seka nun. Aldonu persikojn kaj turnomovofritu aliaj kelkaj minutoj ĝis persikoj estas varmegaj. Garnu kun cepoj kaj servu supre rizo aŭ nudeloj.

Faras du ĉefmanĝojn kaj unu meztagmanĝon, aŭ unu ĉefmanĝon kaj tri meztagmanĝojn (ĉirkaŭ 4 tasojn).

Fonto nekonita.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie