20.7.16

Koturninaj ovoj

Koturninaj ovoj, proporcie, havas etete pli grasojn, proteinojn, vitaminojn B, kaj aliajn nutraĵojn ol kokinoj ovoj, eble ĉar la ovoflavoj estas proporcie pli grandaj (kiel anasinaj ovoj, fakte, ke faras ke mi scivolas se kokinaj ovoj havas malgrandajn ovoflavojn). Ili ankaŭ havas malpli riskon de ekkaŭzi alergiojn, kaj ilia ovomukoida proteino eĉ helpas batali alergiajn simptomojn (la kutimaj avertoj validas, kompreneble). Ili ankaŭ havas la reputacion de batali stomakajn ulcerojn, apogi la imunan sistemon, stabiligi la nervan sistemon, kaj forig toksinoj kaj pezmetaloj. Ili havas ankaŭ kontraŭinflamajn ecojn.

Koturninaj ovoj povas uziĝi simile kokinaj ovoj, kvankam vi bezonos 5-6 da ili per ovo en reciptoj. Plej kutime ili boliĝas, tamen, ĉar la ĉefpunkto de kotutninaj ovoj estas ke ili estas ĉarmaj aĵetoj. Iuj diras ke ili gustas same, alioj opinias ke ili havas pli ampleksan, plenan guston. En Kolombio, Ekvadoro, kaj Venezuelo, malmolige boligita koturnina ovo estas kutima garnaĵo por kolbasobulkoj kaj hamburgeroj, ofte fiksita kun dentpikilo. Filipina strataj vendantoj oferas molige boligitaj ovoj kovritaj kun fritpasto kaj frititaj. Aliloke en Azio, simplaj malmolige boligitaj koturninaj ovoj aperas kiel manĝetoj. En Usono, farĉitaj koturninaj ovoj ŝajnas esti la maniero de surprizi ĉefmanĝajn gastojn, kvankam individuaj frititaj aŭ boligitetaj ovoj ankaŭ estas novaĵo kaj ili pekliĝas bone. Ili ankaŭ troviĝas nekuiritajn en suŝiaj bufedoj, kaj kelkaj fontoj asertas ke ili estas pli sendanĝeraj manĝi nekuiritaj ol kokinaj ovoj.

Por molige boligitaj koturninaj ovoj, kuiru ilin 2 1/2 minutoj; por malmolige boligitaj, 4-5 minutoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj koturninaj ovoj
Living Healthy
Live Strong

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie