15.6.16

Anasina ovoj

indiĝenaj de: unue menciitaj en Egiptio je la 14a jarcento Antaŭ la Komuna Erao; ankaŭ konita en Sudorienta Azio antaŭ 500 Antaŭ la Komuna Erao kaj en antikva Romio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): tuta jaro, sed plej abundaj dum somero (kiel kokinoj, anasinoj produktas pli ovojn kiam ili ricevas pli sunlumon)

Anasina ovoj estas 40-50% pli grandaj ol la plej grandaj kokinaj ovoj, kun pli granda ovoflavo, pli proteino, graso, kaj aliaj nutraĵoj, pli albumeno, kaj pli ampleksa gusto. Ĉi tiu faras ilin speciala bona elekto por bakado; ili faras pli aerajn sufleojn, pli ampleksajn kukojn, pli lameniĝemajn pasteĉajn krustojn. Eble ili farus ankaŭ bonegajn paskajn ovojn. La pli dika ŝelo faras ilin pli facilaj transporti kaj diriĝas doni ilin pli longan gardtempon.

Iuj receptoj bezonos agordi antaŭ ili finiĝas perfekte, sed Robin de Neighborhood Duck Farm diras min ke kuka miksado finiĝos tre bone kun la sama kvanto da anasinaj ovoj ol kokinaj ovoj, kaj miksadoj uzantaj 2-3 ovojn faros precipe spektakla kuketojn. Anasinaj ovoj havas ankaŭ la reputacion de produkti tre bonan, glatan kirlovaĵon, sed ili povas fariĝi iomete kaŭĉuka se ili boliĝas aŭ fritiĝas tro longe.

Nutre, anasinaj ovoj estas simila al kokinaj ovoj krom signife pli proteino, graso, kaj omega-3 grasaj acidoj (palea dietantoj, jen via ovo). Esence, ili havas pli grandajn ovoflavojn.

Kiam anasinoj permesiĝas manĝi fiŝojn, iliaj ovoj povas gusti iomete fiŝaj, sed kiam la anasinoj brediĝas por iliaj ovoj anstataŭ kiel dorlotbestoj ĉi tiu ne estos problemo. Anasinaj ovoj plej ofte troviĝas en Azia kuirarto, precipe ĉinaj kaj vjetnamaj pladoj. Ili estas ankoraŭ malfacile trovitaj en usono, kaj iliaj admirantoj rapide aĉetos kiujn ajn ke ili trovas ĉe preskaŭ kia ajn prezo la farmisto kuraĝas peti (la unua baĉo da anasinaj ovoj ĉe la Bazaro de Tumwater estis tutaj aĉetitaj antaŭ 11:30, kaj la lasta kliento nur akiris duonan da la kvanto ke ŝi deziris).

Personoj kiu estas alergia al kokinaj ovoj ofte povas manĝi anasinajn ovojn (provu ĉi tiu gingarde kaj kun la konsilo de via kuracisto, evidente!). Se vi volas eviti kolesterolo vi devus esti atena; anasinaj ovoj havas preskaŭ trioble pli da kolesterolon ol kokinaj ovoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj anasinaj ovoj
Countryside Network
The Free Range Life
mallonga komparo de anasinaj kaj kokinaj ovoj en YouTube

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie