22.6.16

Tigobrasiko

indiĝena de: Eŭropo
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua somero-vintro

Tigobrasiko estas alia brasiko kaj parenca al brasiko, brokolo, kaj krispa brasiko; fakte, ĝi estis originale varion de brasiko bredita por kreski en pli severa klimato. Ambaŭ ĝia tigo kaj ĝiaj folioj estas manĝeblaj; la bulba tigo estas la parton ke plej personoj konas (tamen kelkaj kredas ke ĝi estas radikon), kvankam ĝi ankaŭ akiras popularecon kiel mikroverdaĵo. La du ĉefaj varioj estas blanka (vere hele verda) kaj purpura, aludanta al la koloroj de iliaj ŝeloj. Tigobrasiko kreskas plej bone kun malvarma vetero kaj ne tro suno (tro sunlumo igos ke la tigo estas seka kaj ligna); pli malgrandaj bulboj estas ĝenerale pli bonan elekton, estanta pli teneraj kaj eble eĉ ne bezonanta senŝeligi.

Tigobrasiko estas bona fonto de vitamino C, diversaj vitaminoj B, gamo de fitokemiaĵoj, kaj diversaj mineraloj kiel kupro, kalcio, kalio (bona por sangopremo kaj osta denseco), mangano, fero, kaj fosforo. La folioj provizas pli karotenojn kaj vitaminjn A kaj K. La vitaminoj B estas bezona por metabolo kaj la vitamino A estas bona por la okuloj. Tigobrasiko estas ankaŭ alta en fibrokaj malalta en kalorioj, faranta ĝin bona elekto por dietantoj.

Tigobrasiko aperas en la unuaj jarcentaj skribaĵoj de Plinio la Maljuna kiel korinta napo, menciĝas por Apicius, kaj ordoniĝis kultiviĝi en la Sankta Romia Imperio por Karolo la Granda en 800 Komuna Erao. Ĝi estas akceptiĝinta malrapide en Usono (mi memoras ĝin alvenanta kiel novaĵo por hejmaj ĝardenoj en Spokane je la jardeko 1970), sed Norda Hindujo estas frandiĝinta ĝin ekde la 15a jarcento.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita tigobrasiko
etikeda nutrada informo pri kuirita tigobrasiko
Refinery29
Organicfacts.net

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie