3.6.16

Mielo

sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): tutajaro, sed plej kutime rikoltita dum la aŭtuno

Mielo estas monosakarido, la plej simpla formo de sukero, do ĝi estas facile digestita. Jes, ĝi estas sukero, sed ĝi estas ankaŭ natura manĝaĵo kaj ne bezonas prilabori por uzi. Ĝi havas varianta, sed ĝenerale modera, glicema indekso, ke faras ĝin pli bona elekto ol sukero por personoj kun sangaj sukeraj konzernoj (kvankam ankoraŭ iu por uziĝi ŝpareme; mi bedaŭras). Mielo provizas malgrandajn kvantojn da vitaminoj B1 kaj B6, njacino, riboflavino, pantotena acido, kelkaj specoj da aminaj acidoj, kalcio, kupro, fero, magnezio, mangano, fosforo, kalio, sodio, zinko, kaj vivaj enzimoj ke plibonigas digeston. Ĝi enhavas antioksidantojn, inkluzive pinocembrinon, ke nur troviĝas en mielo, kaj havas kontraŭinflamajn efikojn. La niveloj da ĉi tiuj diversaj nutraĵoj dependas de la fonto de la nektaro, kiel faras la koloro kaj gusto de la mielo. Ĝenerale, ju pli malhela mielo estas, des pli mielan guston ĝi havos, kaj des pli antioksidantojn, dum pli hela mielo ofte ŝajnas pli dolĉa ĉar ĝia gusto estas pli milda.

Abelbredado datiĝas da almenaŭ 700 Antaŭ la Komuna Erao, kaj mielo iam uziĝis por tributi al la dioj kaj por balzami la mortintojn. Mielo estas tradicia kuracilo por brulvundoj, mildiganta doloron kaj etiganta cikatrojn, kaj ĝi estas longe uziĝinta por kvietigi gorĝdolorojn. Ĝi havas ankaŭ antibakteriajn ecojn kaj estas uziĝinta por purigi vundojn kaj akceli resanigon de ulceroj, skrapoj, ekzantemoj, kaj eĉ kataraktoj. Ĝi ankaŭ faras bonegan malseketigulon (provu unun da la mielaj kremoj da Starry Lane Apiary se vi ne kredas min), kaj povas uziĝi por kuraci haŭtajn statojn kiel psoriazo kaj hemoroidoj. Manĝi mielon anstataŭ aliajn dolĉigilojn estas ligiĝinta al iometaj plibonigoj de sangopremaj, trigliceridaj, kaj kolesterolaj niveloj, kaj eĉ povas helpi kun pezoperdo.

Prilaborita mielo, kompreneble, ne estas tre malsama ol sukero, do (diru kun mi) aĉetu ĝin da la farmista bazaro aŭ rekte da la abelejo por akiri la plej bonan aĵon. Se via mielo iam alprenas ŝima, ĝi estas fariĝinta malseka, aŭ ĉar akvo tralikiĝis en la ujon aŭ ĉar ĝi estis falsinta kun akvo kaj kiu scias kiu aliaj aĉaĵoj. Se ĝi alprenas malgrandajn kristaletojn kiam ĝi estas malnova, ĝi ankoraŭ estas perfekte manĝebla kaj la kristaletoj povas solviĝi por singarde varmigi kaj turnomovi la mielon.

La ĉefa averto pri mielo estas ke ĝi ne devus doniĝi al infanojn pli junaj ol 1 jaro pro la risko de botulismo, sed pli evoluigitaj korpoj ŝajne povas batali ĉi tiu riskon sukcese.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri mielo
purehealingfoods.com enhavas informo pri uzanta mielon en diversaj tradiciaj kuaciloj
authoritynutrition.com

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie