22.6.16

Tigobrasika salato

4 mezaj tigobrasikoj, senŝeligitaj kaj tranĉita en 1/4-colaj kuboj
1 1/2 tasoj brasiko, hakitaj
1/4 funto sukerpizoj, hakitaj
1/2-1 freŝa poblana papriko, kaketita, aŭ 1/8 tekulero ruĝaj pipraj pecoj
1/2 ruĝa papriko, tranĉita en maldikaj strioj ĉirkaŭ 1 colo longa
3 verdaj cepoj, hakitaj + 2 supkuleroj haketitaj (por garnaĵo)
3 supkuleroj kolzoleo
2 supkuleroj rostitaj sezamaj semoj
1-2 ajlaj bulbetoj, premitaj aŭ delikate haketitaj
1/2 cola peco freŝa zingibro, senŝeligita kaj raspita
1 supkulero citrona suko (suko da ĉirkaŭ 1/2 citrono)
2 tekuleroj sezamoleo
iometo da riza vinagro
salo kaj pipro laŭ gusto
nigraj sezamaj semoj

Unuigu tutajn ingrediencojn krom la nigraj sezamaj semoj kaj 2 supkuleroj da haketitaj verdaj cepoj kaj skuu bene. Por la plej bona rezulto, fridigu dum kelkaj horoj por permesi ke la gustoj unuigiĝas. Garnu kun la nigraj sezamaj semoj kaj haketitaj verdaj cepoj antaŭ servi.

Adaptita da Vegetarians in Paradise
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie