28.6.17

Abrikotoj

indiĝenaj de: Ĉinio aŭ Armenio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): junio al frua julio

Abrikotoj, Prunus armenaica, estas apude parenca al prunoj (malpli apude, ili kaj prunoj, persikoj, kaj pomoj estas parecoj de la rozo). Ili povas esti deveninta da Hindujo aŭ Ĉinio kaj certe ili ĉeestis en antikva grekio kaj romio, sed la ĝenerala scienca interkonsento nun estas ke ili devenis da Armenio. Ili enkondukiĝis al Virginio je 1720, sed ne disfloris ĝis ili alvenis en Kalifornio je 1792, kie la klimato konvenis plie. Ĉi tie en Vaŝingtonio, kompreneble, ni pensas pri ili kiel venantaj da Yakima kaj Wenatchee, kaj eĉ ni povus kunigi ilin kun Cotlets. Estas facila scii se abrikoto estas relative loka kaj delektinda aŭ ĝi estas plukiĝinta verda kaj importiĝinta centoj aŭ miloj da mejloj: ju pli bone la abrikoto odoras, des pli bongusta estas. La volatila oleo da abrikotaj kernoj vendiĝas kiel amara migdala oleo (kiel migdala eltiraĵo vere fariĝas da persikaj kernoj).

Abrikotoj estas unu da la plej fruaj fruktoj de somero kaj ili provizas multan da beta-karotenon, fibron, vitaminon C, kupron, kaj kalion. Iliaj flavonoidoj kaj aliaj polifenoloj estas ligiĝinta kun kora sano, kaj iliaj karotenoidoj kaj ksantofiloj krediĝas protekti vidkapablon. Ili estas ankaŭ bona fonto de katekinoj, kontraŭinflamoj plej kutime kunligitaj ku verda teo. Ili apogas ostean sanon, kun tutaj la necesaj mineraloj bezonitaj por kreskigi osteojn kaj preventi osteoporoson. Ili estas uziĝinta por kuraci digestajn problemojn, oreldolorojn, febrojn, haŭtajn problemojn, spirajn problemojn, kanceron, kaj anemion (kun kiom da sukceso, mia supraĵaj esploroj ne mencias). Abrikota oleo uziĝas por trostreĉoj kaj vundoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj abrikotoj
etikeda nutrada informo pri sekigitaj abrikotoj
World's Healthiest Foods
Live Strong

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

14.6.17

Spicitaj ĉerizoj

La vario "Reĝa Anne" estas la ĉerizo kiu} donas la plej bonan rezulton en spici. Metu la ĉerizojn en ŝtonan vazon aŭ porcelanan kaserolon. Varmigu unu kvarton da bona pomvina vinagro kun du kafaj tasoj da sukero; metu en muslinon sakon unu tekuleron ĉiu da diversaj spicoj, varmigu kun la vinagro kaj sukero al ĵus bolanta, tiam verŝu supre la ĉerizojn kaj lasu stari dum la nokto. Ripetu ĉi tiun dua foje. Tiam metu la ĉerizojn en vitrajn botelojn aŭ vazojn, varmigu la vinagron tria foje, verŝu supre kaj sigelu. Bonega kun viandoj. Prunoj estas bonaj spicitaj por ĉi tiu recepto, sed la ŝeloj de la prunoj devas pikiĝi kun forko por preventi ke ili krevus.

Da: Jennings, Linda Deziah (compiler), Washington women's cook book. The Washington Equal Suffrage Association, 1908.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

Citrusa salikoka kaj blanka fazeola salato

6 supkuleroj limea vinagreto*
3/4 funto malgrandaj aŭ mezgrandecaj salikokoj, senŝeligitaj kaj senintestigitaj
15 uncoj enladigitaj blankaj fazeoloj, senakvigitaj kaj lavetigitaj
1/4 taso tondetita freŝa petroselo
4 tasoj eruko, laktuko, aŭ salata miksaĵo
1 oranĝa papriko, maldike haketita

Hejtu 2 supkulerojn limean vinagreton supre mezo hejtilo. Aldonu salikokojn kaj fritetu ĝis ili ekfariĝas maldiafanaj, ĉirkaŭ 3 minutoj. Aldonu fazeolojn kal petroselon kaj hejtu komplete. Dividu foliojn kaj paprikon inter kvar pladoj por flankplado aŭ du por ĉefplado. Surmetu salikokan miksaĵon kaj surverŝu restantan vinagreton.

Adaptita da meganwarerd.com
Mezuroj estas usonaj.

*Ajna vinagreto-stila saŭco konvenas, sed Newman’s Own Light Lime Dressing sugestiĝas. Ankaŭ vi povas fari vian propran vinagreton por miksi 2 supkulerojn olivoleon, 1 supkuleron vinagron, 3 supkulerojn limean aŭ lemonan sukon, kaj nigran pipron kaj salon laŭ gusto.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

7.6.17

Fritetita spinaco kun ajlo

1 funto spinaco, sentigita, lavita, kaj sekigita por frapetoj aŭ en salata turnilo
1 supkulero olivoleo aŭ butero
4 ajleroj, haketitaj aŭ premitaj
salo kaj pipro laŭ gusto

Kuiru la ajlon ĉe alta temperaturo en la oleo aŭ butero ĝis ĝi ĵus ekbruniĝas, ĉirkaŭ 3 min. Se vi uzas buteron, estu atanta ke ne bruliĝas. Enmiksu ĉirkaŭ duonon da la spinacon, kaj permesu ke ĝi velkas antaŭ vi aldonas la alian duonon. Kuiru supra alta hejtilo ĝis la likvaĵo da la spinaco vaporiĝas, ĉirkaŭ 5 minutoj. Spicu kaj servu. Se vi volus servi ĉi tiun pladon ĉe ĉambra temperaturo anstataŭ varmega, uzu oleon; la butero fiksos se ĝi malvarmiĝas.

Adaptita da Vegetables / James Peterson. William Morrow, c1998. ISBN: 9780688146580

Mezuroj estas usonaj.

S-ro Peterson donas tre similan recepton por folibeto, kun iomete pli oleo kaj malpli ajlo. Fakte, ĉi tiu kuirmaniero eble konvenos ajnajn foliojn ke vi volas kuiri; ĝi estas ankaŭ preskaŭ la sama kiel la urtika recepto ke Ray de OlyYoga rekomendas, krom li aldonas iom da hakitan cepon.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie