14.6.17

Spicitaj ĉerizoj

La vario "Reĝa Anne" estas la ĉerizo kiu} donas la plej bonan rezulton en spici. Metu la ĉerizojn en ŝtonan vazon aŭ porcelanan kaserolon. Varmigu unu kvarton da bona pomvina vinagro kun du kafaj tasoj da sukero; metu en muslinon sakon unu tekuleron ĉiu da diversaj spicoj, varmigu kun la vinagro kaj sukero al ĵus bolanta, tiam verŝu supre la ĉerizojn kaj lasu stari dum la nokto. Ripetu ĉi tiun dua foje. Tiam metu la ĉerizojn en vitrajn botelojn aŭ vazojn, varmigu la vinagron tria foje, verŝu supre kaj sigelu. Bonega kun viandoj. Prunoj estas bonaj spicitaj por ĉi tiu recepto, sed la ŝeloj de la prunoj devas pikiĝi kun forko por preventi ke ili krevus.

Da: Jennings, Linda Deziah (compiler), Washington women's cook book. The Washington Equal Suffrage Association, 1908.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie