14.6.17

Citrusa salikoka kaj blanka fazeola salato

6 supkuleroj limea vinagreto*
3/4 funto malgrandaj aŭ mezgrandecaj salikokoj, senŝeligitaj kaj senintestigitaj
15 uncoj enladigitaj blankaj fazeoloj, senakvigitaj kaj lavetigitaj
1/4 taso tondetita freŝa petroselo
4 tasoj eruko, laktuko, aŭ salata miksaĵo
1 oranĝa papriko, maldike haketita

Hejtu 2 supkulerojn limean vinagreton supre mezo hejtilo. Aldonu salikokojn kaj fritetu ĝis ili ekfariĝas maldiafanaj, ĉirkaŭ 3 minutoj. Aldonu fazeolojn kal petroselon kaj hejtu komplete. Dividu foliojn kaj paprikon inter kvar pladoj por flankplado aŭ du por ĉefplado. Surmetu salikokan miksaĵon kaj surverŝu restantan vinagreton.

Adaptita da meganwarerd.com
Mezuroj estas usonaj.

*Ajna vinagreto-stila saŭco konvenas, sed Newman’s Own Light Lime Dressing sugestiĝas. Ankaŭ vi povas fari vian propran vinagreton por miksi 2 supkulerojn olivoleon, 1 supkuleron vinagron, 3 supkulerojn limean aŭ lemonan sukon, kaj nigran pipron kaj salon laŭ gusto.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie