indiĝenaj de: Ĉinio aŭ Armenio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): junio al frua julio
Abrikotoj, Prunus armenaica, estas apude parenca al prunoj (malpli apude, ili kaj prunoj, persikoj, kaj pomoj estas parecoj de la rozo). Ili povas esti deveninta da Hindujo aŭ Ĉinio kaj certe ili ĉeestis en antikva grekio kaj romio, sed la ĝenerala scienca interkonsento nun estas ke ili devenis da Armenio. Ili enkondukiĝis al Virginio je 1720, sed ne disfloris ĝis ili alvenis en Kalifornio je 1792, kie la klimato konvenis plie. Ĉi tie en Vaŝingtonio, kompreneble, ni pensas pri ili kiel venantaj da Yakima kaj Wenatchee, kaj eĉ ni povus kunigi ilin kun Cotlets. Estas facila scii se abrikoto estas relative loka kaj delektinda aŭ ĝi estas plukiĝinta verda kaj importiĝinta centoj aŭ miloj da mejloj: ju pli bone la abrikoto odoras, des pli bongusta estas. La volatila oleo da abrikotaj kernoj vendiĝas kiel amara migdala oleo (kiel migdala eltiraĵo vere fariĝas da persikaj kernoj).
Abrikotoj estas unu da la plej fruaj fruktoj de somero kaj ili provizas multan da beta-karotenon, fibron, vitaminon C, kupron, kaj kalion. Iliaj flavonoidoj kaj aliaj polifenoloj estas ligiĝinta kun kora sano, kaj iliaj karotenoidoj kaj ksantofiloj krediĝas protekti vidkapablon. Ili estas ankaŭ bona fonto de katekinoj, kontraŭinflamoj plej kutime kunligitaj ku verda teo. Ili apogas ostean sanon, kun tutaj la necesaj mineraloj bezonitaj por kreskigi osteojn kaj preventi osteoporoson. Ili estas uziĝinta por kuraci digestajn problemojn, oreldolorojn, febrojn, haŭtajn problemojn, spirajn problemojn, kanceron, kaj anemion (kun kiom da sukceso, mia supraĵaj esploroj ne mencias). Abrikota oleo uziĝas por trostreĉoj kaj vundoj.
Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj abrikotoj
etikeda nutrada informo pri sekigitaj abrikotoj
World's Healthiest Foods
Live Strong
Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie