28.10.15

Tubercelerio

Indiĝena de: Eŭropo
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): vintro

Tubercelerio estas membro de la Apiacoj aŭ karota familio kaj estas apude parenca al la pli kutima celerio. Kvankam la tigoj kaj folioj estas manĝeblaj -- ili estasa kelke malmola kaj de forta gusto -- estas la radiko ke vi uzos. Ĝi povas konserviĝi dum monatoj en la glaciŝranko tiel longe kiel ĝi ne sekiĝas, sed frostigi ĝin ne estas rekomendita. Por uzi, senŝeligu ĝin al la glata blanka pulpo kaj ŝajnigu ĝi estas terpomo kun gusto de celerio. Plej kutime ĝi aldoniĝas al terpoma kaĉo, sed mi ŝatas ĝin bakita en kremo (recepto havebla 4 Novembro).

Tubercelerio havas tre malmultajn kaloriojn kaj karbonhidratojn, kaj multajn antioksidantojn kaj kontraŭkancerajn kunmetaĵojn. Ĝi estas bona kontraŭ osteoporosis kaŭze de la vitamino K ke ĝi provizas, kaj esploroj proponas ke ĝi limigas la neŭrona damaĝo de alchajmero. Ĝi provizas kelkajn valorajn vitaminojn B kaj multajn mineralojn: fosforo, kalio, magnezio, fero, kalcio, kupro, kaj mangano.

Ĝi havas multa da akva-solvebla fibro, do ĝi estas bona elekto se kolesterolo koncernas vin. Ĝi ankaŭ profitas la koron kaj la nervojn, kaj povas helpi kun urinaj problemoj. Simila celerio, tamen, ĝi devus mangiĝi nur en limigitaj de gravedulino kaj ŝpareme de personoj ke prenas urinojn aŭ kontraŭkoagulojn. Se vi estas alergia al betula aŭ artemizia polenoj, (aŭ celerio, kompreneble) vi povas reagi ankaŭ al tubercelerio.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita tubercelerio
etikeda nutrada informo pri kuirita tubercelerio
Natural Health Solutions havas nutrada informo kaj multa da ideoj por servi

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

21.10.15

Kukurba (pumpkin) supo kun fromaĝa rostpanetoj

2 supkuleroj olivoleo
1 meza cepo, haketita
1 tigo celerio, haketita
4 bulbetoj ajlo, premitaj aŭ haketitaj
1 funto (ĉirkaŭ 4 tasoj) kukurbo, tranĉita en kuboj
1 meza terpomo, senŝeligita kaj haketita
1 kulereto sekigita salvio
salo laŭ gusto
1/4 kulereto kajena pipra pulvoro
8 tasoj kokaĵa buljono

por rostpanetoj:
12 tranĉaĵoj franca pano*
olivoleo
1 bulbeto ajlo, senŝeligita
raspita fromaĝo de via elekto -- parmezano, gouda, aŭ cheddar estus bona
(tutaj mezuroj estas usonaj)

Fritetu cepon, celerion, kaj ajlon en oleo sur meza hejtilo ĝis moligitaj kaj malforte brunigitaj. Aldonu restantaj ingrediencoj, bolu, kaj boletu 30 minutoj aŭ ĝis kukurbo kaj terpomo estas teneraj. Muelu supon kun imersia miksilo se estas havebla, aŭ en baĉoj en normala miksilo. Alĝustigu la spicojn kaj konservu ĝin varma.

Rostu panon sub la rostilo kaj almetu oleon kun peniko. Frotu kun ajlo en unu flanko kaj ĵetkovru dense kun fromaĝo. Reloku en la rostilo kaj rostu ĝis fromaĝo fandiĝas. Plenigu pelvojn kun supo kaj metu rostpanetojn supre.

Produktas ĉirkaŭ 6 porciojn, sed mi opinas ke ĝi povus frostiĝi.

-----------------
*La origiinala recepto ne specifas, sed mi suspektas ke vi deziras malgrandajn tranĉaĵojn, kiel da bastonpano. Eble ĝi ankaŭ aspektus bonega farita kiel franca cepa supo, kun pli grandaj tranĉaĵoj de pano rostitaj, oleitaj, kaj frotitaj kun ajlo kiel la rostpanetoj, sed tiam flosigitaj sur la supo, tranĉaĵoj de fromaĝo metitaj supre, kaj la pelvo lokigitaj sub la rostilo en bakpleto por fandigi la fromaĝon.

Adaptita da: Ghoulish goodies / Sharon Bowers. Storey, 2009. ISBN: 9781603421461

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

14.10.15

Stufaĵo kun larvoj

Ĉi tiu estas bonegan manĝaĵo por Halovenaj tagmanĝoj, sed ĝi ankaŭ estas tre bona recepto por fari malgrandan baĉon de stufaĵo dum tuta la vintro. Se la orza "larvoj" maltrankviligas vin, vi povas anstataŭigi ion malpli blankan kaj malpli de verma formo, kiel larĝaj brannudeloj aŭ pasto "fiori".

2 supkuleroj legoma oleo
1/4 taso flour
salo kaj pipro laŭ gusto
1/4 kulereto ajla pulvoro (aŭ laŭ gusto)
1 funto stufa bovaĵo en pecoj de 1 inch
malgranda cepo, tranĉita en du partojn kaj maldike tranĉita
2 ladskatoloj (de 14.5 uncoj) simpla aŭ italastila premitaj tomatoj
1 ladskatolo (de 10.5 uncoj) bovaĵa buljono
1 kulereto timiano (nedeviga)
1 kulereto origano
3-4 mezaj karotoj, senŝeligitaj se dezirita kaj tranĉitaj
1 taso freŝa aŭ frostigita verdaj fazeoloj
3/4 taso orza pasto
(mezuroj estas usonaj)

Hejtu oleon en kaldrono super meza-malalta hejtilo. Mezuri faruno, salo, pipro, kaj ajla pulvoro en plastan sakon, aldonu stufan bovaĵon, fermu sakon kaj skuu ĝin ĝis bovaĵo estas bone tegita. Ŝutu sakon en kaldrono, aldonu cepon, kaj pliigu hetilo al meza. Brunigi bovaĵon kaj turnomovu ofte ĝis ĝi ekaspektas krustita. Aldonu tomatojn, buljonon, timianon, kaj origanon. Boletu en mala;ta hejtilo dum unu horo. Aldonu karotojn kaj fazeolojn al la kaldrono kaj boletu aliaj 45 minutoj aŭ ĝis karotoj estas tenera. Por plej bona efekto, kuiru la paston laŭ pakaĵa instrukcio, senakvigu en elgutigilo kaj aldonu al la kaldrono. Ne trunomovu tro. Vi ankaŭ povus aldoni kruda pasto rekte al stufaĵo ĉirkaŭ 5-10 minutoj antaŭ la stufaĵo estas kuirita, kondiĉe ĝi havas sufiĉa likvaĵon, kaj kuiri ĝin tiamaniere sed vi ne havus la abundajn radiantajn blankajn "larvojn" sur la surfaco kiam vi servas ĝin.
Ankaŭ vi povus aldoni: terpomoj, enladigitaj kikeroj.

Adaptita da: Gross grub / Cheryl Porter.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie

7.10.15

Supo de bovaĵo kaj folioj

1/4-1/3 funto stufa bovaĵo, en kubetoj (se aĉetita tranĉita por stufaĵo, tranĉu ĉiun kubon en du partojn)
ĉirkaŭ 1/2 malgranda cepo, haketita
verŝo olivoleo
sufiĉa ajla pulvoro aŭ 1-2 cloves ajlo, crushed; aŭ laŭ gusto
pipro laŭ gusto
iomete da zingibra polvero (nedeviga)
ĉirkaŭ 2 tasoj bovaĵa buljono
folioj de 2-3 betoj,* lavitaj, ekzamenitaj, kaj pli granda tigoj forigitaj; bolitaj ĝis ĵus velkitaj kaj senakvigitaj, se dezirita**
malavara plenmano de spinacaj folioj,* lavitaj kaj ekzamenitaj
malgranda plenmano pasto, rizo, aŭ hordeo, ne kuirita (nedeviga)
(mezuroj estas usonaj)

Brunigu stufan bovaĵon kaj cepojn en ĵus sufiĉa oleo por preventi algluiĝo; spicu kun ajlo, pipro, kaj ginger dum kuiriĝas. Kiam bovaĵo estas plejparte kuirita, aldonu buljonon kaj alĝustigu la spicojn se estas necesa. Boligu, kaj boletu ĝis la bovaĵo estas tenera, 1/2-1 horo en la plimulto de kazoj . Aldonu beta folioj, spinaco, kaj rizo aŭ hordeo se vi uzas ĝin, bolu, kaj boletu ĉirkaŭ 5 minutoj, ĝis folioj estas plejparte kuiritaj. Aldonu paston se vi uzas ĝin kaj continue kuiri ĝis tutaj ingrediencoj estas kuiritaj.

Servas unu korega apetito kiel sola ĉefa manĝaĵo aŭ du kun flanksalato kaj rostpano.

---------
*Kvantoj ne estas kriza; uzu kio ajn konvenas vian guston kaj vi povas inkluzivi aliajn foliojn kiel krispa brasiko en la mikso. Vi povus bezoni alĝustigi la kuiran tempon por pli firmaj folioj.

**Se vi juĝas betajn foliojn malagrable amaraj, provu antaŭkuiri ilin tiamaniere por elkrani plejparton de la amareco.

Da: Dana Huffman.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie