14.10.15

Stufaĵo kun larvoj

Ĉi tiu estas bonegan manĝaĵo por Halovenaj tagmanĝoj, sed ĝi ankaŭ estas tre bona recepto por fari malgrandan baĉon de stufaĵo dum tuta la vintro. Se la orza "larvoj" maltrankviligas vin, vi povas anstataŭigi ion malpli blankan kaj malpli de verma formo, kiel larĝaj brannudeloj aŭ pasto "fiori".

2 supkuleroj legoma oleo
1/4 taso flour
salo kaj pipro laŭ gusto
1/4 kulereto ajla pulvoro (aŭ laŭ gusto)
1 funto stufa bovaĵo en pecoj de 1 inch
malgranda cepo, tranĉita en du partojn kaj maldike tranĉita
2 ladskatoloj (de 14.5 uncoj) simpla aŭ italastila premitaj tomatoj
1 ladskatolo (de 10.5 uncoj) bovaĵa buljono
1 kulereto timiano (nedeviga)
1 kulereto origano
3-4 mezaj karotoj, senŝeligitaj se dezirita kaj tranĉitaj
1 taso freŝa aŭ frostigita verdaj fazeoloj
3/4 taso orza pasto
(mezuroj estas usonaj)

Hejtu oleon en kaldrono super meza-malalta hejtilo. Mezuri faruno, salo, pipro, kaj ajla pulvoro en plastan sakon, aldonu stufan bovaĵon, fermu sakon kaj skuu ĝin ĝis bovaĵo estas bone tegita. Ŝutu sakon en kaldrono, aldonu cepon, kaj pliigu hetilo al meza. Brunigi bovaĵon kaj turnomovu ofte ĝis ĝi ekaspektas krustita. Aldonu tomatojn, buljonon, timianon, kaj origanon. Boletu en mala;ta hejtilo dum unu horo. Aldonu karotojn kaj fazeolojn al la kaldrono kaj boletu aliaj 45 minutoj aŭ ĝis karotoj estas tenera. Por plej bona efekto, kuiru la paston laŭ pakaĵa instrukcio, senakvigu en elgutigilo kaj aldonu al la kaldrono. Ne trunomovu tro. Vi ankaŭ povus aldoni kruda pasto rekte al stufaĵo ĉirkaŭ 5-10 minutoj antaŭ la stufaĵo estas kuirita, kondiĉe ĝi havas sufiĉa likvaĵon, kaj kuiri ĝin tiamaniere sed vi ne havus la abundajn radiantajn blankajn "larvojn" sur la surfaco kiam vi servas ĝin.
Ankaŭ vi povus aldoni: terpomoj, enladigitaj kikeroj.

Adaptita da: Gross grub / Cheryl Porter.

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie