28.10.15

Tubercelerio

Indiĝena de: Eŭropo
Sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): vintro

Tubercelerio estas membro de la Apiacoj aŭ karota familio kaj estas apude parenca al la pli kutima celerio. Kvankam la tigoj kaj folioj estas manĝeblaj -- ili estasa kelke malmola kaj de forta gusto -- estas la radiko ke vi uzos. Ĝi povas konserviĝi dum monatoj en la glaciŝranko tiel longe kiel ĝi ne sekiĝas, sed frostigi ĝin ne estas rekomendita. Por uzi, senŝeligu ĝin al la glata blanka pulpo kaj ŝajnigu ĝi estas terpomo kun gusto de celerio. Plej kutime ĝi aldoniĝas al terpoma kaĉo, sed mi ŝatas ĝin bakita en kremo (recepto havebla 4 Novembro).

Tubercelerio havas tre malmultajn kaloriojn kaj karbonhidratojn, kaj multajn antioksidantojn kaj kontraŭkancerajn kunmetaĵojn. Ĝi estas bona kontraŭ osteoporosis kaŭze de la vitamino K ke ĝi provizas, kaj esploroj proponas ke ĝi limigas la neŭrona damaĝo de alchajmero. Ĝi provizas kelkajn valorajn vitaminojn B kaj multajn mineralojn: fosforo, kalio, magnezio, fero, kalcio, kupro, kaj mangano.

Ĝi havas multa da akva-solvebla fibro, do ĝi estas bona elekto se kolesterolo koncernas vin. Ĝi ankaŭ profitas la koron kaj la nervojn, kaj povas helpi kun urinaj problemoj. Simila celerio, tamen, ĝi devus mangiĝi nur en limigitaj de gravedulino kaj ŝpareme de personoj ke prenas urinojn aŭ kontraŭkoagulojn. Se vi estas alergia al betula aŭ artemizia polenoj, (aŭ celerio, kompreneble) vi povas reagi ankaŭ al tubercelerio.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita tubercelerio
etikeda nutrada informo pri kuirita tubercelerio
Natural Health Solutions havas nutrada informo kaj multa da ideoj por servi

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie