21.10.15

Kukurba (pumpkin) supo kun fromaĝa rostpanetoj

2 supkuleroj olivoleo
1 meza cepo, haketita
1 tigo celerio, haketita
4 bulbetoj ajlo, premitaj aŭ haketitaj
1 funto (ĉirkaŭ 4 tasoj) kukurbo, tranĉita en kuboj
1 meza terpomo, senŝeligita kaj haketita
1 kulereto sekigita salvio
salo laŭ gusto
1/4 kulereto kajena pipra pulvoro
8 tasoj kokaĵa buljono

por rostpanetoj:
12 tranĉaĵoj franca pano*
olivoleo
1 bulbeto ajlo, senŝeligita
raspita fromaĝo de via elekto -- parmezano, gouda, aŭ cheddar estus bona
(tutaj mezuroj estas usonaj)

Fritetu cepon, celerion, kaj ajlon en oleo sur meza hejtilo ĝis moligitaj kaj malforte brunigitaj. Aldonu restantaj ingrediencoj, bolu, kaj boletu 30 minutoj aŭ ĝis kukurbo kaj terpomo estas teneraj. Muelu supon kun imersia miksilo se estas havebla, aŭ en baĉoj en normala miksilo. Alĝustigu la spicojn kaj konservu ĝin varma.

Rostu panon sub la rostilo kaj almetu oleon kun peniko. Frotu kun ajlo en unu flanko kaj ĵetkovru dense kun fromaĝo. Reloku en la rostilo kaj rostu ĝis fromaĝo fandiĝas. Plenigu pelvojn kun supo kaj metu rostpanetojn supre.

Produktas ĉirkaŭ 6 porciojn, sed mi opinas ke ĝi povus frostiĝi.

-----------------
*La origiinala recepto ne specifas, sed mi suspektas ke vi deziras malgrandajn tranĉaĵojn, kiel da bastonpano. Eble ĝi ankaŭ aspektus bonega farita kiel franca cepa supo, kun pli grandaj tranĉaĵoj de pano rostitaj, oleitaj, kaj frotitaj kun ajlo kiel la rostpanetoj, sed tiam flosigitaj sur la supo, tranĉaĵoj de fromaĝo metitaj supre, kaj la pelvo lokigitaj sub la rostilo en bakpleto por fandigi la fromaĝon.

Adaptita da: Ghoulish goodies / Sharon Bowers. Storey, 2009. ISBN: 9781603421461

Ĉi tio estas traduko de mia posto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie