13.7.16

Pizoj

indiĝena de: centra Azio kaj Meza Oriento
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): Julio, kun ebla dua rikoltaĵo je la aŭtuno

Botanike parolanta, pizoj estas frukto. Verdaj pizoj estas la nematuraj semoj de sekigitaj pizoj, plej kutime viditaj kiel splitaj pizoj. Sekigitaj pizoj estas koniĝinta dum almenaŭ 5000 jaroj, sed freŝaj verdaj pizoj ne estis popularaj ĝis la 16a jarcento. Pizoj kun manĝeblaj guŝoj, dividitaj inter sukerpizoj (kun plataj guŝoj kaj tre malgrandaj pizoj) kaj dikaj sukerpizoj (aspektantaj simile al verdaj pizoj, estantaj hibrido inter sukerpizoj kaj verdaj pizoj), ke estas pli nova evoluo. Sukerpizoj evoluiĝis en Holando je la 16a jarcento; dikaj sukerpizoj evoluiĝis je 1979. Tutaj estas varioj de Pisum sativum kaj membroj da la fabacoj aŭ guŝoj familio, parenca al kimeroj, lentoj, kaj fazeoloj.

Ili estaa plej bonaj kiam freŝaj, precipe ĉar komerca prilaborado de pizoj implikas trempi ilin en salan peklavon por apartigi la pli junajn, pli dolĉajn pizojn de la pli maljunaj, pli amelaj tiuj. Ankaŭ, enladigitaj pizoj konserviĝas en sukera solvaĵo, anstataŭ la sala peklavo ke la plimulto de enlatigitaj legomoj havas. La naturaj sukeroj de pizoj transformas en amelo relative rapide, do eĉ frostigitaj aŭ enlatigitaj pizoj devus uziĝi baldaŭ kaj freŝaj pizoj devus manĝiĝi kiel eble plej baldaŭ post plukado.

Pizoj estas ankaŭ ekologie bonaj. Ili estas nitrogenaj fiksiloj, konvertanta nitrogenan gason al naturaj sterkoj, kaj la plantoj malkonstruiĝas facile kaj metas tiu sterko en la teron. Ankaŭ ili estas sekeco-toleranta kaj iliaj malprofundaj radikoj helpas preventi erozion.

Pizoj estas altaj en proteino, fibro, antioksidantoj, kontraŭinflamoj, vitaminoj B, C, E, kaj K, zinko, omega-3 grasoj, karotenoidoj, kaj njacino. Ili profitas la okulojn kaj povas helpi malaltigi la malbonan specon de kolesterolo, plibonigi koran sanon, inversigi rezistancon al insulino, apogi la imunan sistemon, kaj preventi konstipon, osteoporoson, sulkojn, alchajmeron, artriton, bronkiton, kaj stomakan kanceron.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj raw verdaj pizoj
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj sukerpizoj
World's Healthiest Foods
Healthy Eating
Pea Shoots

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie