6.7.16

Framboj

indiĝenaj de: plej frua pruvo de kultivado estas en Eŭropo; povus esti origininta en Orienta Azio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua junio-julio

Tamen ruĝaj kaj nigraj framboj estas plej bone konataj, ili povas esti ankaŭ purpuraj, flavaj, kaj orkoloraj. Ĉiu koloro havas ĝian propran miksaĵon de nutraĵoj (kiel estas kutima, pli malhelaj koloroj emas havi pli guston kaj nutraĵojn dum pli helaj koloroj estas pli dolĉaj kaj mildaj).

Framboj enhavas flavonoidojn, kuniĝitaj kun memoro kaj kora sano; kalion, bona por la koro kaj la artikoj; antioksidantojn, ke protektas kontraŭ kancero; fibron, ke apogas la digeston kaj la imunan sistemon kaj helpas stabiligi sangan sukeron; vitaminon C, bona por la okuloj; kaj amason da aliaj bonaj aĵoj kiel vitaminojn E kaj K, fero, kaj mangano. Framba eltiraĵo eĉ esploriĝas kiel pezoperda helpo, tamen la esploroj ankoraŭ estas neplenumitaj. Framboj emas reteni pesticidajn reziduojn, do ĉi tiam estas bona tempo por elspezi la pliaĵo kaj aĉeti ekologiajn tiujn. Eĉ esploroj estas trovinta ke ekologiaj framboj havas pli altan antioksidantan kapablon ol konvencie kreskitaj tiuj.

Framboj estas membroj da la rozacoj familio, parenco al rozoj, pomoj, abrikotoj, ĉerizoj, lanmespiloj, persikoj, kaj migdaloj. Ili estas "agregata fruktoj," konsistitaj el multaj malgrandaj fruktoj aŭ drupetoj. Framboj devus manĝiĝi ene de unu aŭ du tagoj post ilia aĉeto (do nun vi havas pretekston); konservu ilin en la glaciŝranko kaj ne lavu ilin ĝis vi estas preta por uzi ĝin. Prilaboritaj framboj (konfitaĵoj, sukoj, kaj ceteraj) povas manki gravajn kvantojn da nutraĵoj pro forigo de la semoj aŭ elmetiĝo al varmo, do jen alia senkulpigo por vori ilin dum la vojaĝo al hejmon.

Almenaŭ kvin mondopartoj havas sovaĝajn frambojn, da Alasko kaj norda Azio al Havajo, do ni ne scias kie ili originis. Framboj estas unu da la plej fruaj beraj rikoltaĵoj, kun pruvoj de kultivado en Eŭropo datiĝanta da antaŭ du mil jaroj. Frambaj folioj longe estas uziĝintaj por fari teon por "virinaj plendoj" kaj gravedeco-koneksa problemoj. Framba sema oleo momente scivoligas la haŭta-zorgan industrion, havanta multan vitaminon E kaj omega-3 grason kaj eĉ kun modera kontraŭsuna faktoro. Eĉ vi povas fari kontraŭsulkan kuracilon por miksi du tasoj da framboj kun unu taso da jogurto en miksilo ĝis glataj; teni ĝin sur via vizaĝo dum 15 minutoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj framboj
World's Healthiest Foods
Oregon State University
Organic Facts

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie