20.4.16

Turnomovofrito por printempo (dua versio)

verŝo da sezamoleo (ĉirkaŭ 2 tekuleroj, dependanta de la grandeco de via fritilo aŭ uoko)
ĝis funto da porkaĵo tranĉita por turnomovofrito
maldike hakitaj cepoj laŭ gusto, nedeviga
1-2 supkuleroj sojsaŭco kun zingibro (aŭ normala sojsaŭco kaj zingibro laŭ gusto)
1-2 supkuleroj ostra saŭco
1 kunligaĵo asparago, fundoj derompitaj (ĉirkaŭ unu funto antaŭ derompi), rompita en 1 al 1-1/2-colajn pecojn
1 vintra piro (kiel Bosk), senkernigita kaj tranĉita en ĉirkaŭ 1/4-colajn dikajn pecojn; senŝeligi estas nedeviga
1 tekulero riza vina vinagro, aŭ laŭ gusto, nedeviga

Verŝu sufiĉan sezamoleon por kovri la fundo en mezan fritilon. Aldonu porkaĵon, cepojn, kaj sojsaŭcon, kaj kuiru ĝis la porkaĵo estas nur etete rozkolora, turnomovanta ofte. Aldonu ostran saŭcon kaj enmiksu, tiam aldonu asparagon. Kiam la asparago estas ekuirinta (aŭ tuj, se ĝi estas maldika), aldonu piron, verŝanta vinagron supre antaŭ enmiksanta. Kuiru ĝis tutaj ingrediencoj estas kuiritaj, estanta atenta ke la asparago ne kuiriĝas tro (asparago devus esti "al dente" kaj ne jam velka aŭ glita); la piro povas esti etete nesufiĉe kuirita se estas necesa. Se la asparago estas relative dika, certigu ke la fritilo havas sufiĉan likvaĵon por krei kelkan vaporon, kovru ĝin, kaj kuiru ĉirkaŭ 3 minutoj. Faras 2-3 porciojn supre rizo aŭ nudeloj, aŭ malsata persono povas manĝi tuton (sen rizo) se li ne devas movi poste.

Far Dana Huffman.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie