indiĝena de: marbordaj regionoj de la orienta Mediteraneo kaj Malgranda Azio; unua kultivita en antikva Grekio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): aprilo-junio
Gastronomoj diros ke vi devus eviti asparagon ke estas pli maldika ol via malgranda fingro, ke ili priskribas kiel "herba," ĉar ĝi havas malpli guston kaj estas tre facile trokuirita. Male al ĝia reputacio, tre maldika asparago ne estas pli tenera ol dikaj tigoj, se vi derompigas la fundojn da la tigoj kie ili derompas denature anstataŭ tranĉi ilin. Iuj disputas ke dika asparago estas pli malŝparema, al kiu mi respondas (eble iomete arogante) ke la malteneraj fundoj povas senŝeligiĝi, uziĝi en supo, aŭ eble aldoni al smuzioj, kaj se vi estas tiom koncernita pri la kosto eble vi devus manĝi kelkan bonan brasikon anstataŭe.* La diko de la riboj reflektas la energion de la radikoj; maldikaj riboj devenas da radikoj ke aŭ estas tro junaj kaj devus lasiĝi dum alia jaro antaŭ ekrikoltiĝi aŭ jam estas rikoltiĝinta sufiĉe kaj devus lasiĝi por alpreni iliajn mirindajn puntajn frondojn kaj regajni ilian forton. Dum rektaj tigoj ĝenerale estas preferitaj, ne estas malbona havi iom da buklo en la pintoj se vi servas vian asparagon en pecoj anstataŭ en enteraj lancoj. La kurbo igiĝas por ventaj kondiĉoj antaŭ la rikolto kaj ĝi ne ŝanĝas la guston.
Asparago estas plej bona manĝita freŝa, kvankam ĝi povas esti boneta frostigita se vi rehejtas ĝin zorgeme. Enladigita asparago ĝenerale ne estas taŭga por homa konsumado (jes, mi denove estas aroganta. Mi rigardas ke asparago estas kelke lukso kaj ĝi devus farita ĝuste aŭ ne farita). Asparago daŭrigos kreski post rikoltiĝi; plej el legomoj faras ĝin, sed asparago estas speciale vigla. Plej fontoj rekomendas kelkan varion de konservi asparagon kun la tranĉitaj fundoj volvitaj kun malseka papera mantuko, sed mi estas havinta pli bonajn rezultojn kun konservi ĝin en ĉirkaŭ colo da avko, aŭ zorgeme balancigita en bona plasta sako aŭ metita en profunda ujo kun ebena fundo, kun plasta sako metita supre ĝin.
Asparago estas membro de la lilia familio; estas ĉirkaŭ 300 varioj, sed nur ĉirkaŭ 20 estas manĝeblaj. En perfektaj kondiĉoj, ĝi povas kreski 10 coloj en 24 horoj. La radikoj devus aĝi tri jaroj antaŭ ilia unua rikolto, sed tiam ili produktos dum ĉirkaŭ 15 jaroj antaŭ ili bezonas anstataŭiĝi. Blanka asparago, ankaŭ nomata blankigita asparago, kreskiĝas en fositaĵoj, kaj la fositaĵoj iom post iom plenigiĝas kun tero por konservi la tigojn kovritaj do ili ne alprenas klorofilon; ĝi esta pli kara pro la plia laboro bezonita. Ankaŭ estas purpura asparago, ke estas pli malgranda kaj havas pli dolĉan, pli "sukplenan" guston. La purpura koloro venas da fitonutraĵoj nomataj antocjaninoj.
Asparago enhavas saponinojn, kiu havas kontraŭinflamajn kaj kontraŭkancerajn ecojn kaj estas kunligiĝitaj al plibonigoj de sangopremo, sanga sukera regulo, sangaj grasaj niveloj. Ĝi enhavas ankaŭ inulino, antaŭbiotiko ke apogas bonajn bakteriojn kaj tial plibonigas digeston. Ĝi estas plena de antioksidantoj, inkluzive vitaminoj C kaj E, beta-karoteno, zinko, mangano, seleno, kaj glutatjono. Aliaj nutraĵoj en asparago enhavas vitaminojn B1, B2, B6, kaj K, foliatan acidon, njacinon, ĉolinon, kupron, pantotenan acidon, kaj plej da la aliaj "kutimaj suspektatoj." Ĝi estas urinigo, ke faras ke ĝi estas bona elekto por personoj kun edemo aŭ alta sangopremo, kaj helpa aldono al puriganta aŭ purigada reĝimo.
Sovaĝa asparago longe estas uziĝinta medicine en Azio, speciale en Hindujo. Asparago unue kultiviĝis en antikva Grekio, kie ĝi uziĝis por kuraci dentdoloron kaj preventi abelpikojn. Ĝi ankaŭ tradicie rigardiĝas kiel afrodiziigaĵo, eble por ĝia formo. Dum kolonia epoko (kaj eble pli frue) asparago iufoje estis nomata "pasera greso" (sparrow grass), konduktanta al la tradicia kromnomo "greso" (grass) ke ankoraŭ uziĝas en kelkaj rondoj hodiaŭ.
Eble la plej stranga aspect de asparago estas la odoro ĝi kaŭzas en la urino de iuj. Ŝajnas ke estas kelka genetika bazo por ambaŭ la metabolo de asparago en maniero ke produktas la odoro kaj la povo de flari ĝi kiam ĝi estas ĉeestanta (kaj la du trajtoj ŝajnas aperi memstare). Estas manka akordo pri kiu substanco(j) en asparago igas la odoron, kaj fakte la esploroj esta produktinta tre malsamajn rezultojn. La odoro ne estas ligiĝinta al sana problemo, tamen; la nura sana konzerno kun asparago estas la ĉeesto de purinoj, ke povas malkonstruiĝi en urikacidon kaj igi problemojn por personoj kun podagro aŭ tendenco por renaj ŝtonoj.
Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita asparago
etikeda nutrada informo pri kuirita asparago
Nutrition and You
MNT Knowledge Center
USDA asparaga ligiloj
*Poste mi skribis ĉi tiu, mi ekis scivoli pri ĝi kaj decidis provi ĝi. Mia neformala esploro montris preskaŭ la sama 50% perdo da derompi funton da dikajn kaj maldikajn tigojn -- fakte, la dikaj tigoj perdis statistike sensignifan da unco malpli. Do elektu la dikon ke vi preferas kaj kune ni manĝos tutan ĝin!
Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie