5.5.16

Eruko

indiĝena de: Mediteranea regiono
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): printempo

Eruko estas alia membro de tiu nutra brasika familio, parenca al mustardaj folioj, florbrasiko, brasiko, kaj krispa beasiko. Ĝi ŝatas malvarman veteron kaj povas esti preta por rikolti 40 tagoj da plantado, ke faras ĝin unu da la unuaj printempaj rikoltaĵoj ke aperas ĉe farmistaj bazaroj. Kvankam la folioj kutime manĝiĝas, la floroj, guŝoj, kaj semoj ankaŭ estas manĝeblaj. Devus menciĝi, tamen, ke kiam floroj aperas, la folioj estos malmolaj kaj amara. Kelkaj fontoj rekomendas servanta erukon kun io acida, kiel lemono aŭ vinagro, por minimumigi ĝia amareco. La oleo de erukaj semoj, nomata taramira oleo, uziĝas en norda Hinduja kuirarto.

Eruko estas agnoskiĝinta kiel afrodiziigaĵo ekde almenaŭ la unua jarcento Komuna Erao, kaj manĝi ĝin ofte fakte pliigi seksan energion kaj plifortigas atletan rendimenton. Kvazaŭ multaj folioj, ĝi havas elpurigan ecojn ke apogas la hepaton kaj neŭtraligas la efikojn de pezaj metaloj. Ĝi malpliigas la riskon de kancero, plibonigas ostan sanon kaj vidkapablon, kaj estas bona por la haŭto kaj cerbaĵo. Ĝi estas bona ankaŭ por la metabolo, plibonigas mineralan absorbon, kaj aktivigas la imunan sistemon. Ĝi enhavas multa da foliata acidon, vitaminojn A, C, kaj K, karotenoidojn, kalion, manganon, feron, kalcion, kaj fitokemiaĵojn, kaj eruko estas malalta en oxaloj do eĉ personoj ke havas problemojn kun renaj ŝtonoj povas manĝi ĝin. Ĉar klorofilo estas montriĝinta ŝtopi la kancerogenajn efikojn de kradrosti manĝaĵojn eĉ alta temperaturo, eruko faras bonegan aldono al kradrostada manĝaĵo, aŭ en salato aŭ kiel alternativo al simpla letuko en burgeroj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita eruko
Organic Facts
Medical News Today
Calorie Bee

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie