18.5.16

Kuketoj de maiza faruno kaj olivoleo

3/4 taso faruno
1/4 taso maiza faruno
1/2 tekulero bakpulvoro
1/8 tekulero salo
1/3 taso olivoleo
1/4 taso sukero
1 ovo
1/2 tekulero haketita freŝa rosmareno
1/3 taso glazursukero, aŭ laŭ estas necesa

Kunturnomovu farunon, maizan farunon, bakpulvoron, kaj salon. Kirlu oleon kun sukero ĝis unuigitaj; enkirlu ovon kaj rosmarenon. Kunfaldu farunan miksaĵon por formi molan paston. Ruligi en pilkoj per supkuleroj kaj metu 2 coloj aparte en bakpladon tegita kun bakpergamino. Baku ĉirkaŭ 13 minutoj ĉe 375 gradoj farenhejtaj, ĝis randoj estas malforte orkolora kaj centroj pufiĝas kaj fendas, rotacianta bakpladon duondaŭre. Lasi ke ili malvarmiĝas etete en la bakplado, tiam ruligu en glazursukeron dum ankoraŭ varmaj.

Adaptita da: The Complete cooking for two cookbook : 650 recipes for everything you'll ever want to make / by the editors at America's Test Kitchen. America's Test Kitchen, c2014. 9781936493838
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie