18.5.16

Brithyll a chig moch (kimra truto & lardo)

freŝa rosmareno, loze hakita
freŝa timiano, loze hakita
freŝa petroselo, loze hakita
freŝa salvio, loze hakita
butero laŭ gusto
1 truto per persono, preparita, kapo kaj vosto malforigitaj
1 longa strio da lardo per persono

Unuigu rosmarenon, timianon, petroselon, kaj salvion; intermiksigu kun iom da butero kaj farĉu fiŝon. Volvu ĉiun fiŝon kun strio da lardo, tiam kun aluminiolo. Baku en varmega bakforno dum ĉirkaŭ 25-30 minutoj. Apertu aluminiolo kaj farbu fiŝon kun iom da butero. Servu kun bolitaj terpomoj kaj simplaj freŝaj legomoj.

Adaptita da: Anthony Crowter, Cae Nest Hall Hotel, Llanbedr Merionnydd, N. Wales, kiu notas ke ĉi tiu plado estas tradicie bakita en tendarfajro kun la fiŝoj enfermitaj en koto.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie