11.5.16

Rabarbo

indiĝena de: okcidenta Ĉinio, Tibeto, Mongolio, kaj Siberio
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): printempo kaj somero

Rabarbo estas membro de la poligonaca familio, parenca al fagopiro. Kiam solida, ĝi povas vivi ĝis 15 jaroj, kaj ĝi stikiĝas por dividi la radikon (vere rizomon). La tigoj, aŭ petioloj, devus havi dikon de unu aŭ du coloj antaŭ la rikolto, ke kutime okazas dum ĝia dua jaro. La tigoj povas esti ruĝaj aŭ verdaj, sed la ruĝaj estas pli dolĉa kaj havas pli gusto. La folioj enhavas venenajn glikosidojn kaj malsanajn kvantojn da okzalacido; ili devus forigiĝi dum la rikolto do ili ne prenas nutraĵojn da la tigoj.

Rabarbo plibonigas la digeston, haŭton, kaj metabolon, helpas kun pezoperdo, batalas kontraŭ alchajmero, protektas neŭronojn, stimulas ostan kreskon, kaj apogas la kardiovaskulan sistemon. Ĝi havas antioksidantan, kontraŭinflaman, kaj kontraŭalergian ecojn. Ĝi estas tre malalta en kalorioj kaj kolesterolo, kaj enhavas fibron, proteinon, vitaminojn C, K, kaj diversajn vitaminojn B, kalcion, kalion, manganon, magnezion, kaj polifenolajn flavonoidojn.

Historie, rabarba radiko uziĝis kiel vomilo, kaj ambaŭ sekigita rabarba radiko kaj rabarbo mem estas tradiciaj laksigiloj. Rabarbo enkondukiĝis al usonon ĉe la malfrua 18a jarcento, ke estas ĉirkaŭ kiam ĝia kulinara apliko ekis. Ĝia populareco atingis ĝia plej alta nivelo dum la jardeko de 1930, sed falis draste dum la dua mondmilito, eble pro sukera porciolimigo.

Personoj kun renaj problemoj, iuj digestaj konzernoj, kancero, aŭ vaskulaj zorgoj diriĝas eviti rabarbon, kvankam rabarba eltiraĵo estas esploriĝita kiel kuracilo por renaj ŝtonoj kaj rena fiasko.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuirita rabarbo
etikeda nutrada informo pri kuirita, sukerita rabarbo
Organic Facts
Zhion.com
historio de rabarbo da High Altitude Rhubarb

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie