26.5.16

Leontodaj folioj

indiĝena de: eble la Centra Azia regiono
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): folioj estas pli bonaj dum printempo, radikoj dum aŭtuno

Leontodoj estas parencoj al sunfloroj, lekantetoj, kaj kardoj, kaj aperas en medicinaj tekstoj tiel frue kiel la 10a jarcento. Tradicia medicino uzas leontodojn por purigi la sangon, plibonugi digeston, kaj preventi hemoroidojn kaj galajn ŝtonojn. La floraj tigoj estas tradicia kvietiganto por brulvundoj kaj urtikarioj. La radikoj iufoje rostiĝas por uziĝi kiel kafa anstataŭaĵo, preparaĵo iufoje rekomendita por ekvilibrigi sangan sukeron. La folioj pli bone koniĝas kiel salata ingredienco, sed ili ankaŭ povas uziĝi en supoj, kaseroloj, sukoj, kaj smuzioj, aŭ simple kuiritaj kiel spinaco aŭ folibeto. Leontodaj folioj povas havi kelke akran guston, kiu povas moderigiĝi por brogi 20-30 sekondoj tiam trempi en glaciakvon por ĉesi la kuiran procezon. La folioj ankaŭ povas sekiĝi por uziĝi en fortigiloj kaj teoj.

Leontodaj folioj estas tre altaj en vitamino K, kiu plifortigas ostojn kaj povus batali alchaimeron. Ili provizas abundan vitaminon A, antioksidanto ke estas speciale bona por haŭto, okuloj, kaj mukaj membranoj. Ili havas ankaŭ fibron, vitaminojn C, B1, kaj B6, riboflavinon, kalcion, feron, kalion, manganon, foliaton, magnezion, fosforon, kupron, kobalton, zinkon, boron, kaj molibdenon. Kelke ironia, ne estas, ke miaj gepatroj iam havis atakon kiam mi provis to manĝi leontodajn foliojn da la gazono? Tamen, rigardanta tutaj la kemioj ili metis en tiu gazono, eble tiuj specialaj folioj estis danĝeraj....

Esploroj proponas ke leontodaj radikoj aŭ ilia eltiraĵo povus helpi kuraci kanceron, inkluzive leŭkemion. Leontodaj folioj povus esti utila por kuraci flavmalsanon, cirozon, edemon, podagron, ekzemon, aknon, aidoson, kaj herpeton. Leontoda eltiraĵo estas ligiĝinta al pezoperdo kaj uziĝinta en denta esploro kiel antislaba preparaĵo. Leontoda poleno havas antibakteriajn efikojn.

Leontodoj enhavas kunmetaĵojn ke koniĝas por havi laksigilajn kaj urinigajn efikojn, do ili kredeble estus bona aldono al purigada reĝimo (sed eble ne la plej bona elekto ĵus antaŭ longa aŭta vojaĝo). Ankaŭ, tiu alta kalia enhavo povas esti problemo por personoj ke prenas iuj medikamentoj.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj leontodaj folioj
etikeda nutrada informo pri kuiritaj leontodaj folioj
mercola.com
leaflady.org
instrukcio pri leontoda radika kafo da leaflady.org

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie