18.3.19

Morokaj kokaĵaj femuroj

6 senostaj, senhaŭtaj kokaĵaj femuroj (ĉirkaŭ 1 al 1 1/4 funtoj)
2 tekuleroj papriko
1 tekulero kumino
1 tekulero cinamo
1/4 tekulero pipro
1/4 tekulero kurkumo
iomete da pimento
1/4 al 1/3 taso hakitaj figoj

Aranĝu la femurojn en solan tavolon en malrapida kuirilo; supremetu spicojn (alĝustiganta tutajn la kvantojn laŭ gusto) kaj figajn pecojn, turnomovanta por kovri. Kuiru ĉe meza dum ĉirkaŭ 2 al 2 1/2 horoj; turnomovu kaj malaltigu hejtilo al plej malalta agordo. Servu supre rizo, kuskuso, aŭ nudeloj.

Adaptita da: Healthy slow cooker cookbook / American Heart Assoc. (9780307888020) (kvankam tial libere ke ĝi povus esti pli akurata diri "inspiriĝita por...")
Mezuroj estas usonaj.

Notoj kaj komentoj
La manĝaĵa banko ofte havas senostajn, senhaŭtajn kokaĵajn femurojn, kaj okazas ke ili estas mia favorata speco de kokaĵo, do mi estas bonŝanca. Mi precipe ŝatas ilin en paeljo, sed tiu estas sufiĉa laboro ke ĝi estas pli plado por gastoj, do mi atentas pri aliaj receptoj.

Ĉi tiu estis mia unua provo kun ĉi tiu recepto, kaj ĝi havas multan da kuminon. Estas iomete milda alie, do mi kredas se mi farus ĝin alia fojo, mi uzos duonan da la paprikon, preterlasos la kuminon, duobligos la cinamon, kaj aldonos iom da kajenan pipran pulvoron. Kaj eble pli figojn. Kaj kelkajn ajlon kaj zingibron -- mi aldonas ajlon kaj zingibron al preskaŭ ĉio. Tiam ĝi estas preskaŭ Cinama Oranĝa Kokaĵo, do kredeble mi faros tiu anstataŭe. Sed se vi ŝategas kuminon, jen via nova kokaĵa femura plado.

Unu problemo, ne la kulpo de la recepto, estis ke unu da miaj specoj ne estis muelita sufiĉe delikate; la plado finis iomete gruzeca. Eble ŝanĝi spicojn riparus tiu, aŭ eble vi devus remueli viajn spicojn antaŭ vi aldonas ilin.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Food Bank Foodie.