24.8.16

Freŝa Maiza Omleto kun Fumita Mocarelo

1 1/2 tasoj freŝaj maizaj kernoj (ĉirkaŭ 3 spikoj)
butero aŭ oleo por kuiri
1/4 taso (1 unco) fumita mocarelo, en ĉifonoj
1 supkulero hakita freŝa bazilio
salo kaj pipro laŭ gusto
5 grandaj albumenoj, malforte batkirlitaj
2 grandaj ovoj, malforte batkirlitaj

Fritetu maizon en bakfornimuna fritilo ŝmirita kun butero aŭ oleo ĉirkaŭ 5 minutoj. Forigu al pelvon kaj batkirlu kun 2 supkuleroj da mocarelo kaj la restantaj ingrediencoj. Remetu al ŝmiritan fritilon kaj kuiru, kovrita, sur meza varmego ĉirkaŭ 5 minutoj aŭ ĝis preskaŭ fiksa. Surŝutetu kun 2 supkuleroj da mocarelo kaj rostigu 5 minutes aŭ ĝis fiksa kaj brunigita.

Adaptita da Cooking Light, Aug. 2004.
Mezuroj estas usonaj.

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie