24.8.16

Maizo

indiĝena de: Centra Ameriko
sezono (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua julio- septembro

Maizo havas multajn kolorojn kaj du fundamentajn specojn, sukermaizo kaj kampomaizo (la fonto de maizaj ĉipsoj, maizafaruno, kaj maizamelo, plie furaĝo kaj etanolo). En Usono, "maizo" kutime signifas sukermaizon, ke oni manĝas da la spiko kun butero, salo, kaj aliaj spicoj. En Eŭropo, sukermaizo estas nekomuna kaj "maizo" plej kutime significas kampomaizon. Ĉu ne estas amuza kulturaj diferencoj? Maizo estas teknike frukto, kvankam ĝi ofte kunpreniĝas kun la grenoj, estanta la frukto de poaco.

Do, ĉiu koloro da maizo havas sian mikson da fitonutraĵoj. Flava maizo havas multajn karotenoidojn, precipe luteino kaj zea-ksantino. Maizo estas bona fonto de fibro, kaj estas speco de fibro ke nutras ambaŭ la probiotikojn en viaj intesto kaj la intestaj ĉeloj. Ĝi estas ankaŭ bona fonto de mangano, vitamino B, fosforo, kaj proteino. Maizo havas relative multa sukero, sed ĝi havas malaltan al mezan gliceman indekson. Per reguligi la rapidon de digesto ĝenerale, maizo povas helpi ebenigi sangajn sukerajn releviĝojn kaj falojn. Eĉ estas esploroj ke proponas ke la lectinoj de maizo povus bremsi HIV. Krevmaizo havas malpli vitaminojn ol sukermaizo sed ĝi havas pli mineralojn, kaj ĝi estas unu da la pli popularaj entejrgrenaj manĝaĵoj en Usono.

Maizo unue kultiviĝis en Mezameriko antaŭe pli ol 8000 jaroj, kie ĝi rigardiĝis kiel sankta. En la moderna mondo, maizo estas malpli alte rigardiĝita, estanta la fonto de alta-fruktoza maiza siropo. Ĝi enhavas fajtikacido, kiu povas bremsi la absorbon de mineraloj; ĉi tiu ne estas sufiĉe grava por esti problemo en variita kaj sendeficita nutrado sed povas esti zorgo en pli limigita nutrado de grenoj kaj guŝoj.

Maizo estas infektiĝema al mikroba kontaminado kiam elmetita al varmo, do serĉu maizon ke estas konserviĝinta en la ombro. Dum modernaj varioj da maizo konvertas iliajn sukerojn al amelo pli malrapide, freŝeco daŭras esti grava konsidero. Multaj personoj parte senfoligas maizon kaj rigardas la kernojn kiam ili elekti ĝin, ĉi tiu povas damaĝi la maizon; kun kelka praktiko, vi povas anstataŭ palpi ĝin por senti se la spiko estas plena. Maizo ne estas tiel malbona kiel kelkaj legomoj por pesticidaj reziduoj, sed tiu ankoraŭ estas zorgo; aĉeti ekologian maizon estas ankaŭ la pli bona maniero de certigi ke vi evitas genmanipulitajn variojn.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri flava sukermaizo
etikeda nutrada informo pri blanka sukermaizo
Authority Nutrition
Eating Well

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie